Bigoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tradicia pola bigoso

Bigoso (pole Bigos) estas tradicia pola (kaj litova) manĝaĵo farita ĉefe el brasiko kaj viando, kiun probable alportis al Pollando Ladislao la 2-a. Ĝi estas konsiderata nacia plado en Pollando.

Estas konataj multaj manieroj por prepari bigoson. Povas esti diferencaj kelkaj aldonaĵoj, spicoj aŭ nur alie sekvas aldonado de ingrediencoj. Tamen la bazaj ingrediencoj de tradicia bigoso estas ĉiam samaj: saŭrkraŭto kaj freŝa brasiko (ofte nur saŭkraŭto, sed tiam la manĝaĵo estas tro acida), diversaj viandaĵoj kaj kolbasoj (kvalito de viandaĵoj plejparte decidas pri gusto de bigoso), sekfungoj, sekprunoj, cepo kaj spicoj. La tutaĵo estas brezata kiel eble plej longe (ju pli longe, des pli bone) dum kelkaj tagoj kun paŭzoj. Kelkfoja aldonado de ruĝa vino plibonigas bigoson. Bone preparita manĝaĵo estas nigra bruna, densa kaj ne devas elflui akvo el ĝi. La bigoso estas pikanta, iom acida kaj ne tro dolĉa, kaj odoras je fumaĵita viando, prunoj kaj ev. ĉasviandaĵo.

En malnova pola kuirarto al bigoso estis aldonata mielo aŭ dolĉa vino. Oni ankaŭ ofte preparadis tn. bigoson kun vivukrio - poto kun brezata bigoso estis ĉirkaŭgluita de pasto. Laŭta "eksplodo" de kovrilo (pro alta aerpremo) signifis, ke la manĝaĵo estas preta.

Oni ofte aldonas al bigoso karvion, majoranon, pimenton, tomatan pureon kaj prunojn - freŝajn, sekigitajn aŭ kiel konfitaĵoj.

Tradicie, bigoson oni manĝas kun pano trinkante vodkon.

En la pola lingvo la vorto bigos signifas ankaŭ: malordo, tumulto.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz troviĝas laŭdo pri bigoso:

Sed eĉ sen tiaj spicoj bonegas aparte
Bigoso, ĉar el bonaj legomoj ĝi arte
Kunmetiĝas: Hakita brasiko acida,
Kiu laŭ la proverbo, mem en buŝon iras;
Fermite en kaldrono, per sino humida,
Ĝi kovras elektitajn pecojn de viandoj,
Kaj varmiĝas, ĝis fajro el ĝi pleneltiras
Nutrajn sukojn kaj ŝprucas brogaĵo el randoj,
Kaj aero ĉirkaŭe per aromo spiras. (...)[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sinjoro Tadeo, Libro 4ª, vv. 832–840

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Artikolo pri la pola bigoso en la retejo La Balta Ondo, aŭgusto 2019