Great Ouse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Great Ouse
rivero
Bazaj informoj
Longeco 240 km
Fluo
Geografio
Landoj Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Regionoj [[]]
Map
vdr
Great Ouse ĉe Little Paxton

Great Ouse estas rivero en la oriento de Anglio. Ĝi longas 230 km kaj estas la plej grava ŝipvojo en East Anglia kaj la kvara plej longa rivero en Britio. La subaj partoj de Great Ouse estas nomataj ankaŭ "Old West River" kaj "Ely Ouse". La nomo Ouse estas kelta aŭ antaŭ-kelta kaj probable, kiel multaj malnovaj nomoj, signifas simple "akvo"[1].

La rivero havas plurajn fontojn, kiuj proksimas al la vilaĝoj Syresham kaj Sulgrave en Northamptonshire. Ĝi trafluas Brackley, Buckingham, Milton Keynes ĉe Stony Stratford, Newport Pagnell, Olney, Bedford, St Neots, Godmanchester, Huntingdon, St Ives, Ely, Littleport kaj Downham Market; ĉe King's Lynn ĝi enfluas la golfon The Wash ĉe ties plej suda punkto.

Promenejo, nomata Ouse Valley Way (Ouse-vala vojo), laŭiras preskaŭ la tutan riveron. Restas kelkaj breĉoj, sed oni klopodas fermi ilin.

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

En 1944 la ĉiujara boata konkurso inter la Universitato de Oksfordo kaj la Universitato de Kembriĝo okazis sur tiu ĉi rivero, inter Littleport kaj Adelaide. Venkis Oksfordo. La rivero estas nun uzata de la kluboj Cambridge University Boat Club (CUBC), Cambridge University Women's Boat Club (CUWBC) kaj Cambridge University Lightweight Rowing Club (CULRC) por trejniĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oxford Dictionary of British Place Names (2003)