Nikolao la 1-a (Rusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nikolao la 1-a
Nikolao la 1-a
Caro kaj imperiestro de la Rusa imperio
Persona informo
Никола́й I Па́влович
Naskonomo Николай Павлович Романов
Naskiĝo 25-an de junio 1796 (1796-06-25)
en Gatchina Palace
Morto 18-an de februaro 1855 (1855-02-18) (58-jaraĝa)
en Vintra Palaco
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo vd
Religio Rusa Ortodoksa Eklezioortodoksismo vd
Lingvoj rusafrancagermana vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Familio
Dinastio Romanov-Holstein-Gottorp vd
Patro Paŭlo la 1-a de Rusio vd
Patrino Maria Fjodorovna vd
Gefratoj Anna Pavlovna of Russia • Maria Pavlovna Romanova • Grand Duchess Alexandra Pavlovna of Russia • Catherine Pavlovna of Russia • Grand Duchess Elena Pavlovna of Russia • Grand Duchess Olga Pavlovna of Russia • Aleksandro la 1-aKonstantin Pavloviĉ • Grand Duke Michael Pavlovich of Russia vd
Edz(in)o Aleksandra Fjodorovna vd
Infanoj Aleksandro la 2-a • Grand Duchess Maria Nikolaevna of Russia • Olga Nikolaevna of Russia • Grand Duchess Alexandra Nikolaevna of Russia • Konstantin Nikolajeviĉ Romanov • Grand Duke Nicholas Nikolaevich of Russia • Grand Duke Michael Nikolaevich of Russia • Grand Duchess Elizabeth Nikolaevna of Russia • Joséphine Koberwein • unnamed daughter Romanov • second unnamed daughter Romanov • third unnamed daughter Romanov • Olga Karoline Albrecht • Aleksey Paskhin vd
Profesio
Okupo regantomonarko vd
Aktiva en Sankt-Peterburgo vd
Caro kaj imperiestro de Rusio
Dum 18251855
Antaŭulo Aleksandro la 1-a
(Konstantin Pavloviĉ)
Sekvanto Aleksandro la 2-a
Reĝo de Kongresa Pollando
Dum 18251831
Antaŭulo Aleksandro la 1-a
(Konstantin Pavloviĉ)
Sekvanto
Grandprinco de Finnlando
Dum 18251855
Antaŭulo Aleksandro la 1-a
(Konstantin Pavloviĉ)
Sekvanto Aleksandro la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Nikolao la 1-a imperiestro de Rusio en 1825-1855
Iuj historiaj personoj de Rusio

Nikolao la 1-a (ruse Николай I Павлович; naskiĝis la 6-an de julio 1796 en Carskoje Selo, mortis la 2-an de marto 1855 en Sankt-Peterburgo) estis caro kaj imperiestro de la Rusia Imperio en 1825 - 1855. Li estis ano de la rusia monarka dinastio Romanov.

Origino[redakti | redakti fonton]

Paŭlo la 1-a, lia patro

Liaj gepatroj estis geimperiestroj de Rusio Paŭlo la 1-a kaj Maria Teodorovna. Li estis la tria filo en la familio, tial laŭ tiamaj leĝoj lia rajto por surtroniĝo estis ŝajna kaj nereala. Li titoliĝis kiel granda princo de la Rusia Imperio.

Preparo por militservo[redakti | redakti fonton]

Nikolao deinfanece preparis sin por la militservo, des pli, ke li post maturiĝo estis tre bela kaj forta viro. Lia staturo atingis 205 cm.

La granda princo preferis asketan kaj racian vivmanieron: li neniam fumis kaj drinkis alkoholaĵojn, ofte promenadis, dormis en ordinara soldata lito ktp.

Li estis denaske pasia ortodoksulo kaj do plenumis ĉiujn necesajn ritojn de Rusa Ortodoksa Eklezio. Ĉiudimanĉe li ĉeestis mesojn en la preĝejo.

Sekreta testamento de Aleksandro la 1-a[redakti | redakti fonton]

Aleksandro la 1-a imperiestro de Rusio, frato. Malantaŭ videblas busto de ilia avino - imperiestrino Katerina la 2-a

Imperiestro Aleksandro la 1-a ne havis idojn kaj do heredinto devis esti granda princo Konstantino, la dua frato en la familio. Li ankaŭ ne havis gefilojn kaj preferis loĝi en Varsovio (tiam ĝi estis parto de Rusia Imperio, nun ĉefurbo de Pollando) kune kun sia morganata edzino grafino Grudzinska. Li rezidis tie kiel komisiita guberniestro.

En 1823 Konstantino informis la imperiestron, sian fraton, pri sia tronoabdiko. La 16-an de aŭgusto 1823 Aleksandro la 1-a subskribis la testamenton kaj heredigis la rusian tronon al sia frato Nikolao. La testamento estis kaŝita en la koverton kaj decidon de la imperiestro konis neniu, inkluzive ambaŭ liajn fratojn.

Konfuzo post morto de Aleksandro la 1-a[redakti | redakti fonton]

Subita morto de imperiestro Aleksandro la 1-a en fora suda urbo Taganrogo la 17-an de novembro 1825 (laŭ legendo li permanente turmentiĝis pro murdo de sia patro Paŭlo la 1-a kaj tial simulis sian pseŭdan morton kaj poste vivis kiel ermito sub kaŝnomo Fjodor Kuzmiĉ ĝis sia reala morto en 1864) okazigis konfuzon en la rusa socio.

Necesas rememori, ke tiama komunikado per la ĉevala poŝto estis tre longa kaj sekve sciigo pri morto de la imperiestro venis la ĉefurbon St.Peterburgon la 25-an de novembro kaj nur tiam oni rajtis malkovri la koverton kun la testamento.

Ĉar oficiala tronoabdiko de granda princo Konstantino forestis, do Nikolao kaj la mondumo ĵuris al li kiel la nova reĝo de la lando, kvankam tiu troviĝis en Varsovio.

Komploto de Norda Sekreta Asocio[redakti | redakti fonton]

Tiutempe en kelkaj lokoj de Rusio aperis kaj aktive komplotis Norda Sekreta Asocio, kies membroj (ĉefe oficiroj kaj nobeloj) intencis okazigi gravajn reformojn en la lando. Tamen ili ne havis ekzaktan celon, iuj deziris establi la respublikon, iuj - la konstitucian monarĥion.

Estis ellaborita la Revolucia Manifesto, en kiu ili skizis ŝanĝon de la registaro, abolicon de la servuta sistemo, ĉies egalajn rajtojn, gazetar-liberecon, elektitajn oficistojn, redukton de la 25-jara soldatservo ktp.

Ribelo sur Senata placo en St.Peterburgo[redakti | redakti fonton]

Decembrista revolucio, St.Peterburgo, Senata placo

Lunde la 14-an de decembro sur Senata placo en St.Peterburgo kolektiĝis ĉirkaŭ 3000 soldatoj. La komandantoj de tiuj regimentoj apartenis al Norda Sekreta Asocio kaj provis uzi la konfuzon pri tronosukcedo por efektivigi siajn celojn.

Tamen antaŭtage vespere Nikolao subskribis la manifeston pri sia surtroniĝo kaj ordonis ĵuri al si, ĉar ĝis tiam nenia volo de granda princo Konstantino estis komunikita.

Kelkaj generaloj rajdis al Senata placo kaj informis la regimentojn pri la manifesto de nova imperiestro Nikolao la 1-a. Ili postulis ĵuri al li. La komandantoj kaj soldatoj tion ĉi ne plenumis, sed male indignis kaj eĉ murdis generalon Miloradoviĉ.

Memorsigno:Rilejev, Pestel, Muravjov-Apostol, Kaĥovskij kaj Bestuĵev-Rjumin

Tiutempe alia parto de la armeo obeinta al Nikolao la 1-a ĉirkaŭigis Senatan placon kaj per kanonpafado disigis la ribelintojn.

Ĉiuj membroj de Norda Sekreta Asocio estis arestitaj kaj akuzitaj. Ties ĉefajn gvidintojn: Rilejev, Pestel, Muravjov-Apostol, Kaĥovskij kaj Bestuĵev-Rjumin oni poste pendumis.

Interna politiko[redakti | redakti fonton]

Dum sia sufiĉe longa tridekjara reĝado Nikolao la 1-a permanente fortigis la aŭtokration en Rusio. Efektive tiam la lando grave vastiĝis kaj ĝia potenco videble pliiĝis.

Laŭ lia ordono aperis ses ĉefaj departementoj de la registaro, kiuj pozitive efektivigis evoluadon de Rusio.

Jam en 1839 aperis la unuaj fervojoj kaj en 1851 Moskvon kaj St.Peterburgon kunligis la rekta fervojo, kiun desegnis sur la mapo la imperiestro mem.

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

monumento en Sebastopolo omaĝe al la rusaj soldatoj, ĝiaj defendintoj en 1854-1855

Nikolao la 1-a provis revivigi ideojn kaj principojn de la Sankta Alianco, kiu aperis dum reĝado de lia frato Aleksandro la 1-a.

Interalie li laŭ peto de Aŭstrio donis al ĝi sian multenombran armeon por sufoki la hungaran revolucion en 1848. Ĝis tiam li sukcese ankaŭ sufokis la polan ribelon en 1831.

Ĝuste dum reĝado de Nikolao la 1-a Rusio ricevis malafablan kromnomon – "Ĝendarmo de Eŭropo".

Rezulte de la rusia-turka milito en 1828-1829 Otomana Imperio grave malfortiĝis kaj kelkaj ĝiaj kristanaj provincoj (Grekio, Serbio k.a.) ricevis siajn sendependecojn danke al Rusio.

La militaj sukcesoj de Rusio rezultigis negativan reakcion en Okcidento. Britio kaj Francio alianciĝis kontraŭ Rusio kaj apogis la kadukiĝintan Otomanan Imperion dum ĝia nova rusia-turka milito komenciĝinta en 1853. Ĉefaj bataloj okazis en Krimeo kaj ĉirkaŭ ĝia fortreso Sebastopolo. Oktobre de 1854 la malamikoj eksieĝis la urbon. Heroa defensivo daŭris dek unu monatojn, sed la rusa armeo fiaskis.

Rezulte de la milito kaj la pariza traktato de 1856 Rusio perdis kelkajn siajn teritoriojn kaj influo en Eŭropo translokiĝis en Francion.

Puŝkin kaj Lermontov[redakti | redakti fonton]

Aleksandro Puŝkin
Mikaelo Lermontov

Nikolao la 1-a premis iel ĉiujn aperojn de libereco, precipe en literaturaĵoj. Li mem cenzuris multajn verkojn. En 1826 li akceptis la eminentan rusan verkiston kaj poeton Aleksandron Puŝkin kaj post longa konversacio komencis plue apogi lin.

Ekde 1834 Puŝkin rangis Junkro de Lia Reĝa Moŝto, kvankam lia aĝo (35 jaroj) kaj familia statuso (li jam estis patro de kelkaj gefiloj) tute ne respondis al realaj faktoj. Post morto de Puŝkin en 1837 pro duelo la imperiestro kompensis ŝuldojn de la poeto kaj apogis lian familion.

Alia eminenta fruktodona rusa poeto, verkisto kaj dramisto Mikaelo Lermontov ankaŭ trafis en atenton de la imperiestro pro siaj eksterordinaraj verkoj. Ili ne plaĉis al la reĝo, tial li punis la poeton kaj dufoje ekzilis lin en Kaŭkazon, kie estis kontraŭribelaj militaj operacoj. Tie la poeto pereis ankaŭ kiel Puŝkin pro duelo. Li tiam estis ankoraŭ dudeksepjara junulo.

Familio[redakti | redakti fonton]

Aleksandra Teodorovna - edzino de imperiestro de Rusio Nikolao la 1-a

Post venko super Franca Imperio en 1814 granda princo Nikolao vizitis Berlinon, kien revenis la reĝa familio de Prusio.

Granda princo Nikolao kaj princino Ŝarlota interkonatiĝis kaj baldaŭ ekamis unu la alian. Post iom da tempo oni heroldis ties gefianĉiĝon. Preparo por la geedziĝo daŭris du jarojn, kiam la fianĉino adoptis la ortodoksismon kaj estis baptita en Rusa Ortodoksa Eklezio kiel Aleksandra Teodorovna.

La 13-an de julio 1817 Nikolao Pavloviĉ edziĝis al ŝi.

Dum tridekjara kunvivo naskiĝis sep ties gefiloj: Aleksandro – estonta imperiestro Aleksandro la 2-a, Maria, Olga, Aleksandra, Konstantino, Nikolao kaj Mikaelo.

Morto[redakti | redakti fonton]

La 2-an de marto 1855 li subite mortis pro pneŭmonito. Laŭ legendo Nikolao la 1-a veneniĝis, ĉar li tre turmentiĝis pro fiasko de la krimea milito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]