Pintvosta kalidro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pintvosta kalidro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Kalidro Calidris
Specio: Pintvosta kalidro Calidris acuminata
Horsfield 1821
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Pintvosta kalidro, Calidris acuminataPhilomachus acuminatus, (ĉar vidu sube) estas eta vadbirdo.

Lastatempe revizio de datumoj indikis, ke tiu birdo estu eble pli bone klasita en la genro Philomachus -kiel P. acuminatus- genro kiu enhavas nun nur la Duelbirdon sed se la La Pintvosta kalidro estus enmetita en ĝi, devus veni tien ankaŭ la Larĝbeka kalidro (Thomas et al., 2004).

Dum la lasta birdo estas certe la plej diferenciga kalidro, la Pintvosta kalidro estas pli simila al aliaj kalidroj de la specioj Calidris/Erolia kiel la Striokalidro. Aliflanke ties pli granda larĝo kaj longkrureco kaj la brusta bildo kiu ŝvenas laŭgrade en la ventro kiel ĉe la Duelbirdo anstataŭ havi pli precizan bordon kiel ĉe la kalidroj Calidris/Erolia indikaa, ke la lokigo en genro Philomachus povas pravi. Tio taŭgas sen forgesi, ke la multaj eblaj kazoj de hibridiĝo povus esti formintaj konfuzigan bildon de la diferencoj kaj similaĵoj inter specioj. La Rustokalidro, kiu estas proponita parenco de la hibrido nomita "Kupera kalidro" ("Calidris" × cooperi) kune kun la Pintvosta kalidro estas alia nekutima kalidro malfacile lokebla laŭ sistemo.

Ĝi reproduktiĝas en marĉa tundro de Rusio, centra Azio kaj Siberio, sed precipe de nordorienta Azio kaj estas regula kaj forta migranta birdo, kiu vintras en sudaj Afriko kaj Azio -precipe sudorienta- kaj plej granda parto en Aŭstralazio. Ĝi venas kiel rara aŭtuna migranto al Norda Ameriko, sed al okcidenta Eŭropo nur kiel tre rara vagulo.

Reproduktantaj plenkreskuloj estas tre brunaj dorse kun pli malhelaj plumoj centre kaj blankaj sube escepte de brunmakulita brusto. Ili havas malhelan bekon, helan supraokulan strion kaj tre ruĝavelkoloran kronon. Kruroj estas verdecaj. Vintre la Pintvosta kalidro estas griza supre. Junuloj estas tre brile markitaj dorse kaj pli ruĝavelkoloraj ĉe brusto; ili montras blankajn striojn dorse. Ili longas ĉirkaŭ 21 cm kaj pezas ĉirkaŭ 60 g.

Tiu birdo multe aspektas kiel la Striokalidro en kies azia teritorio la Pintvosta kalidro reproduktiĝas. Tiu diferenciĝas el la alia specio pro la brusta bildo -sen klara limo-, pli forta supraokula strio kaj pli ruĝeca krono. Ĝi havas ankaŭ kelkajn similaĵojn kun la Nana kalidro, sed ĝi estas pli granda ol tiu eta kalidro.

Oni konas malmulte de la reprodukta kutimaro de tiu palearktisa specio, sed ili konstruas la neston surplanke kaj la masklo montras ceremoniajn flugojn. La ino kovas la 4 ovojn kaj zorgas la idojn.

Tiuj birdoj manĝas en herbejoj kaj kotejoj, kiel la Striokalidro plukante manĝaĵon per rigardo kaj foje per tuŝoprobado. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj aliajn senvertebrulojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Hayman, Peter; Marchant, John & Prater, Tony (1986): Shorebirds: an identification guide to the waders of the world. Houghton Mifflin, Boston. ISBN 0-395-60237-8