Tonetendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tonetendo estas la distanco el la plej malalta noto ĝis la plej alta noto en muzika verkaĵo.

La tonetendon de melodia linio, de pasaĝo aŭ de kompleta muzikaĵo oni ankaŭ nomas "kadrointervalo".

Malgraŭ tio, ke ĉiu muzikilo havas ĝian registron kutiman, ludistoj lertaj povas superi la tonamplekson de sia instrumento kiam la etendo iomete superas ĝin. Ludistoj de lignaj blovinstrumentoj povas ludi super la plej alta noto per fingradoj alternaj kaj preterblovado, sed kutime ne povas ludi sub la plej malalta noto. Ludistoj de latunaj blovinstrumentoj ankaŭ povas superi la tonamplekson de tia instrumento per preterblovado. Krome, latunaj blovinstrumentoj havas "piedtonojn" ĉe la fundamenta frekvenco de la muzikilo, ĉar ĉi tiuj piedtonoj estas malforte aŭdeblaj ili ne kutime ludiĝis, sed lertaj muzikistoj povas uzi ilin.

Oni devas eviti konfuzi tonetendon kun registro.