Japana eno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
valutoJuano
Ŝtato: Japanio
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217: JPY
Mallongigo:
vdr
5-ena monero.

Eno (Japane: 円, en) estas valuto aŭ mon-unuo uzata en Japanio. Ĝi estis (2006) la kvara plej vaste uzata rezerva valuto post usona dolaro, eŭro kaj brita pundo kaj nun estas la tria plej uzata valuto en la deviz-merkato post la usona dolaro kaj la eŭro.[1] Laŭ la normo ISO 4217 ĝiaj kodoj estas JPY kaj 392.

Nomo[redakti | redakti fonton]

En la angla kaj multaj aliaj lingvoj oni tradicie skribas Yen (prononcata [jen]), aŭ aliskribe aldonas la saman komencan sonon, laŭ jam ne uzata transskribo de la japana vorto. En Esperanto tial foje uzata estis la formo jeno, sed preskaŭ ne trovebla en la 21-a jarcento. 円 signifas ronda, kaj ĝi estas etimologie rilata al la nomo de la ĉina mon-unuo juano. La nomo supozeble devenas de la ronda formo de fruaj moneroj. Oni ankaŭ mansigne esprimas ĝin per fari rondon je dika kaj montra fingroj.

Ankaŭ la kvazaŭ-latinlitera eno-signo ¥ estas uzata, sed ĝi havas problemon, ĉar ne ĉiuj komputilprogramoj ĝuste vidigas ĝin.

Moneroj kaj monbiletoj[redakti | redakti fonton]

Moneroj kun onaj valoroj de eno, seno (銭, sen, centono de eno) kaj rino (厘, rin, milono) tute foriris el cirkulado fine de 1953, kaj tiuj unuoj povas plu esti uzataj nur en kalkuloj.

En 2009, cirkulantaj moneroj estas por 1 eno, 5 enoj, 10 enoj, 50 enoj, 100 enoj kaj 500 enoj. Cetere, moneroj kun valuto je 1000 enoj estis emisiitaj por specialaj okazoj, sed ili kutime ne estas cirkulataj (kvankam uzeblaj). Samtempe, cirkulantaj monbiletoj estas por 1000 enoj, 2000 enoj, 5000 enoj kaj 10 000 enoj.

La 5000-ena monbileto de serio D (1984—1993) montris portreton de Nitobe Inazo, Asista ĝenerala sekretario de la Ligo de Nacioj, fervora simpatianto de Esperanto.

Simboloj[redakti | redakti fonton]

  • ¥ kvazaŭ-latinlitera simbolo
  • 円 japana simbolo
  • 圓 pli malnova simbolo. Ĝin hodiaŭ kutime anstataŭas la simbolo 円, tamen se oni celas peri senton de tradicio kaj speciala fidindeco, oni ankoraŭ hodiaŭ aplikas ĝin – ekzemple sur bankaj dokumentoj kaj ĉekoj
  • 銭 simbolo de seno = eno/100
  • 厘 simbolo de rino = eno/1000
  • JPY internacia valutokodo, laŭ ISO 4217

Historio[redakti | redakti fonton]

Enkonduko de la jeno[redakti | redakti fonton]

Frua monbileto de 1 eno (1873), gravurita kaj presita de la Continental Bank Note Company of New York.

En la 19a jarcento arĝentaj moneroj de hispana dolaro estis oftaj tra tuta Sudorienta Azio, la marbordoj de Ĉinio, kaj Japanio. Tiuj moneroj estis enkondukitaj tra Manilo laŭlonge de periodo de 250 jaroj, alvenintaj surŝipe el Acapulco en Meksiko. Tiuj ŝipoj estis konataj kiel Manilaj galionoj. Ĝis la 19a jarcento tiuj arĝentaj dolarmoneroj estis fakte hispanaj dolaroj stampitaj en Ameriko, ĉefe ĉe Meksiko. Sed el la 1840-aj jaroj ili estis pli kaj pli anstataŭitaj de arĝentaj dolaroj de la novaj latinamerikaj respubliko. En la dua duono de la 19a jarcento kelkaj lokaj moneroj de la regiono estis faritaj je simileco de la Meksika peso. La unua el tiuj lokaj arĝentaj moneroj estis la Honkonga arĝenta dolarmonero kiu estis stampita en Honkongo inter la jaroj 1866 kaj 1869. La ĉinoj malrapide akceptis nefamiliarajn stampaĵojn kaj preferis la familiarajn meksikajn dolarojn, kaj tiele la Hongkonga registaro ĉesis stampi tiujn monerojn kaj eĉ vendis la stampomaŝinaron al Japanio.

Frua unuena monero (1.5 g el pura oro), averso kaj reverso.

Japanoj tiam decidis adopti arĝentdolaran stampadon laŭ la nomo 'eno' aŭ 'jeno', signife 'ronda objekto'. La eno estis oficiale adoptita de la registaro de la epoko Mejĝi per Leĝo subskribita la 10an de Majo, 1871.[2] La nova valuto estis laŭgrade enkondukita komence el Julio tiujare. La eno estis tiele baze dolara monunuo, kiel ĉiuj dolaroj, descendintaj el la hispanaj ok-realaj moneroj, kaj ĝis la jaro 1873, ĉiuj dolaroj en la mondo havis pli malpli la saman valoron. La eno anstataŭis la Tokugavan stampadon, nome kompleksa monersistemo de la Epoko de Edo bazita sur la japana valuto nome mon. La Leĝo pri Nova Valuto de 1871 specifis la adopton de la dekuma kalkulsistemo por la eno (1, 圓), sen (1⁄100, 銭), kaj rin (1⁄1000, 厘), kies moneroj estis rondoformaj kaj fabrikitaj uzante okcidentan maŝinaron. La eno estis laŭleĝe difinita kiel 0.78 troy uncoj (24.26 g) el pura arĝento, aŭ 1.5 g el pura oro (kiel rekomendita de la Eŭropa Kongreso de Economikistoj en Parizo en 1867; la 5-ena monero estis egalvalora al la Argentina 5-pesa (1881–1969) monero[3]), tiele metante ĝi en dumetalan normigon. (La sama kvanto de arĝento valoras ĉirkaŭ 1181 modernajn enojn,[4] dum la sama kvanto de oro valoras ĉirkaŭ 4715 enojn.[5])

Frua arĝenta unuena monero, 24.26 gramoj de pura arĝento, Japanio, stampita en 1870 (Jaro 3a de la epoko Mejĝi).

Sekve al la devaluto de la arĝento de 1873, ankaŭ la eno devalutiĝis kontraŭ la valutoj de la Usona dolaro kaj la Kanada dolaro ĉar ili estis aligitaj al normigo per oro, kaj ĉirkaŭ la jaro 1897 la eno valoris nur ĉirkaŭ 0.50 da Usona dolaro. Tiujare, Japanio adoptis orbazan ŝanĝonormigon kaj tiele frostiĝis la valoro de la eno je $0.50.[6] Tiu kurzoŝanĝo restis tiele ĝis Japanio abandonis la orbazan normigon en Decembro 1931, post kio la eno falis al 0.30 da usona dolaro ĉirkaŭ Julio 1932 kaj al 0.20 ĉirkaŭ 1933.[7] Ĝi restis regule je ĉirkaŭ 0.30 ĝis la komenco de la Dua Mondmilito la 7an de Decembro, 1941, kiam ĝi falis al 0.23 da usona dolaro.[8]

La sen kaj la rin estis eventuale eligitaj el cirkulado fine de 1953.[9]

Fiksita valoro de la eno rilate al la Usona dolaro[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistis vera kurzoŝanĝo por la eno inter la 7a de Decembro, 1941, kaj la 25a de Aprilo, 1949; la milittempa inflacio malpliigis la enon al frakcio de sia antaŭmilita valoro. Post periodo de nestabileco, la 25an de Aprilo, 1949, la registaro de la usona okupado fiksis la valoron de la eno je ¥360 por US$1 pere de usona plano, kiu estis parto de la Modelo de Bretton Woods, por stabiligi la prezojn en la Japana ekonomio.[10] Tiu kurzoŝanĝo estis retenita ĝis 1971, kiam Usono abandonis la orbazan ŝanĝonormigon, kiu estis estinta ŝlosila elemento de la Modelo de Bretton Woods, kaj trudis 10 procentan dogantarifon al importado, kio kondukis al movo de kurzoŝanĝo kiu siavice kondukis al la flosantaj (nefiksaj) kurzoŝanĝoj en 1973.

Subvalorigita eno[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1971 la eno iĝis subvalorigita. Japana eksportado estis kostante tro malmulte en internaciaj merkatoj, kaj la importado el eksterlande estis kostante al japanoj tro multe. Tiu subvalorigo estis respegulita en la kuranta ekvilibro, kiu estis leviĝinta el la deficitoj de la komenco de la 1960-aj jaroj al tiam granda pluso de 5.8 mil milionoj da usonaj dolaroj en 1971. La kredo ke la eno, kaj kelkaj aliaj ĉefaj valutoj, estis subvalorigitaj okazigis la agadon de Usono en 1971.

Eno kaj ĉefaj valutoj flosas[redakti | redakti fonton]

Sekve al la politiko de Usono devaluti la dolaron en la somero de 1971, la japana registaro interkonsentis al nova, fiksa kurzo kiel parto de la Smitsonia Interkonsento, subskribita fine de la jaro. Tiu interkonsento markis la kurzon je ¥308 por US$1. Tamen, la novaj fiksitaj kurzoj de la Smitsonia Interkonsento estis malfacile elteneblaj antaŭ la premo de ofertado kaj mendado en la eksterlanda kurzomerkato. Komence de 1973, la kurzoj estis abandonitaj, kaj la ĉefaj landoj de la mondo permesis ke la valutoj estu flekseblaj.

Interveno de la japana registaro en la kurzomerkato[redakti | redakti fonton]

En la 1970-aj jaroj, la japanaj registaro kaj negocistoj ege priokupiĝis pro la fakto ke plialtiĝo de la valoro de la eno damaĝu eksportokreskon farante la japanajn produktojn malpli konkurencaj kaj tio damaĝu ankaŭ la industrian bazon. La registaro tiele plue intervenis forte en la eksterlanda kurzomerkato (aĉetante aŭ vendante dolarojn), eĉ post la decido de 1973 por permesi ke la eno flosadu.

Spite tiun intervenon, la merkatpremoj okazigis la fakton ke la eno plue plialtiĝu valore, pinte provizore al averaĝo de ¥271 por US$1 en 1973 antaŭ la konsekvencoj de la naftokrizo de 1973. La pliiĝantaj kostoj de importita nafto okazigis la devaluton de la eno al gamo de ¥290 al ¥300 inter 1974 kaj 1976. La re-apero de komercaj plusoj faligis reen la enon ĝis ¥211 en 1978. Tiu valuta plifortigo denove falis pro la dua energiokrizo de 1979, kiam la eno falis al ¥227 ĉirkaŭ 1980.

Historia kurzoŝanĝo[redakti | redakti fonton]

La suba tabelo montras la monatan averaĝan indicon de la Usona dolaro/Eno (Eno por UD) je 17:00 JST.[11][12]

Jaro Monato
Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec
1949–71 360
1972 308
1973 301.15 270.00 265.83 265.50 264.95 265.30 263.45 265.30 265.70 266.68 279.00 280.00
1974 299.00 287.60 276.00 279.75 281.90 284.10 297.80 302.70 298.50 299.85 300.10 300.95
1975 297.85 286.60 293.80 293.30 291.35 296.35 297.35 297.90 302.70 301.80 303.00 305.15
1976 303.70 302.25 299.70 299.40 299.95 297.40 293.40 288.76 287.30 293.70 296.45 293.00
1977 288.25 283.25 277.30 277.50 277.30 266.50 266.30 267.43 264.50 250.65 244.20 240.00
1978 241.74 238.83 223.40 223.90 223.15 204.50 190.80 190.00 189.15 176.05 197.80 195.10
1979 201.40 202.35 209.30 219.15 219.70 217.00 216.90 220.05 223.45 237.80 249.50 239.90
1980 237.73 244.07 248.61 251.45 228.06 218.11 220.91 224.34 214.95 209.21 212.99 209.79
1981 202.19 205.76 208.84 215.07 220.78 224.21 232.11 233.62 229.83 231.40 223.76 219.02
1982 224.55 235.25 240.64 244.90 236.97 251.11 255.10 258.67 262.74 271.33 265.02 242.49
1983 232.90 236.27 237.92 237.70 234.78 240.06 240.49 244.36 242.71 233.00 235.25 234.34
1984 233.95 233.67 225.52 224.95 230.67 233.29 242.72 242.24 245.19 246.89 243.29 247.96
1985 254.11 260.34 258.43 251.67 251.57 248.95 241.70 237.20 236.91 214.84 203.85 202.75
1986 200.05 184.62 178.83 175.56 166.89 167.82 158.65 154.11 154.78 156.04 162.72 162.13
1987 154.48 153.49 151.56 142.96 140.47 144.52 150.20 147.57 143.03 143.48 135.25 128.25
1988 127.44 129.26 127.23 124.88 124.74 127.20 133.10 133.63 134.45 128.85 123.16 123.63
1989 127.24 127.77 130.35 132.01 138.40 143.92 140.63 141.20 145.06 141.99 143.55 143.62
1990 145.09 145.54 153.19 158.50 153.52 153.78 149.23 147.46 138.96 129.73 129.01 133.72
1991 133.65 130.44 137.09 137.15 138.02 139.83 137.98 136.85 134.59 130.81 129.64 128.07
1992 125.05 127.53 132.75 133.59 130.55 126.90 125.66 126.34 122.72 121.14 123.84 123.98
1993 125.02 120.97 117.02 112.37 110.23 107.29 107.77 103.72 105.27 106.94 107.81 109.72
1994 111.49 106.14 105.12 103.48 104.00 102.69  98.54  99.86  98.79  98.40  98.00 100.17
1995  99.79  98.23  90.77  83.53  85.21  84.54  87.24  94.56 100.31 100.68 101.89 101.86
1996 105.81 105.70 105.85 107.40 106.49 108.82 109.25 107.84 109.76 112.30 112.27 113.74
1997 118.18 123.01 122.66 125.47 118.91 114.31 115.10 117.89 120.74 121.13 125.35 129.52
1998 129.45 125.85 128.83 131.81 135.08 140.35 140.66 144.76 134.50 121.33 120.61 117.40
1999 113.14 116.73 119.71 119.66 122.14 120.81 119.76 113.30 107.45 106.00 104.83 102.61
2000 105.21 109.34 106.62 105.35 108.13 106.13 107.90 108.02 106.75 108.34 108.87 112.21
2001 117.10 116.10 121.21 123.77 121.83 122.19 124.63 121.53 118.91 121.32 122.33 127.32
2002 132.66 133.53 131.15 131.01 126.39 123.44 118.08 119.03 120.49 123.88 121.54 122.17
2003 118.67 119.29 118.49 119.82 117.26 118.27 118.65 118.81 115.09 109.58 109.18 107.87
2004 106.39 106.54 108.57 107.31 112.27 109.45 109.34 110.41 110.05 108.90 104.86 103.82
2005 103.27 104.84 105.30 107.35 106.94 108.62 111.94 110.65 111.03 114.84 118.45 118.60
2006 115.33 117.81 117.31 117.13 111.53 114.57 115.59 115.86 117.02 118.59 117.33 117.26
2007 120.59 120.49 117.29 118.81 120.77 122.64 121.56 116.74 115.01 115.77 111.24 112.28
2008 107.60 107.18 100.83 102.41 104.11 106.86 106.76 109.24 106.71 100.20  96.89  91.21
2009  90.35  92.53  97.83  98.92  96.43  96.58  94.49  94.90  91.40  90.28  89.11  89.52
2010  91.26  90.28  90.56  93.43  91.79  90.89  87.67  85.44  84.31  81.80  82.43  83.38
2011  82.63  82.52  81.82  83.34  81.23  80.49  79.44  77.09  76.78  76.72  77.50  77.81
2012  76.94  78.47  82.37  81.42  79.70  79.27  78.96  78.68  78.17  78.97  80.92  83.60
2013  89.15  93.07  94.73  97.74  101.01  97.52  99.66  97.83  99.3  97.73  100.04  103.42
2014  103.94  102.02  102.3  102.54  101.78  102.05  101.73  102.95  107.16  108.03  116.24  119.29
2015  118.25  118.59  120.37  119.57  120,82  123,7  123,31  123,17  120,13  119,99  122,58  121,78
2016  118.18                      
Jaro Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec
Monato

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Foreign exchange turnover in April 2013: preliminary global results. Bank for International Settlements. Alirita 7a de Februaro, 2015.
  2. A. Piatt Andrew, Quarterly Journal of Economics, "The End of the Mexican Dollar", 18:3:321–356, 1904, p. 345
  3. Historia de la moneda
  4. xe.com (7a de septembro, 2006) Equivalent of 0.78 troy ounce of silver in yen. Arkivita el la originalo je 2008-05-18. Alirita 7a de Septembro, 2006.
  5. xe.com (September 7, 2006) Equivalent of 0.04822612 troy ounce of gold in yen. Arkivita el la originalo je 2008-05-18. Alirita 7a de Septembro, 2006.
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-28. Alirita 2016-01-18.
  7. pp. 347–348, "Average Exchange Rate: Banking and the Money Market", Japan Year Book 1933, Kenkyusha Press, Foreign Association of Japan, Tokyo
  8. pp. 332–333, "Exchange and Interest Rates", Japan Year Book 1938–1939, Kenkyusha Press, Foreign Association of Japan, Tokyo
  9. Leĝo de abolo de valutoj en malgranda nomigo kaj ĉirkaŭ frakcio, 15a de Julio, 1953 Leĝo No.60 (小額通貨の整理及び支払金の端数計算に関する法律 Shōgakutsūka no seiri oyobi shiharaikin no hasūkeisan ni kansuru hōritsu? [1] Arkivigite je 2002-06-28 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 19an de Januaro 2016.
  10. p. 1179, "Japan – Money, Weights and Measures", The Statesman's Year-Book 1950, Steinberg, S. H., Macmillan, New York
  11. Banko de Japanio: "Foreign Exchange Rates" Arkivigite je 2008-06-17 per la retarkivo Wayback Machine. 2006. [2] Arkivigite je 2008-06-17 per la retarkivo Wayback Machine 2008-06-17,15 38 15
  12. Banko de Japanio: US.Dollar/Yen Spot Rate at 17:00 in JST, Average in the Month, Tokyo Market Arkivigite je 2013-06-03 per la retarkivo Wayback Machine por Januaro 1980 ~ Septembro 2010. Alirita la 24an de Februaro, 2013