Himantopa kalidro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Himantopa kalidro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Micropalama Micropalama
Specio: Himantopa kalidro Micropalama himantopus
Bonaparte 1826
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Himantopa kalidro, Micropalama himantopusCalidris himantopus, estas eta vadbirdo; ĝi estas iom simila al pli malgrandaj kalidroj. Informaro pri DNA ne kapablas solvi ĉu ĝi devus esti lokata en Calidris aŭ plutenata en la monotipa genro Micropalama (Thomas et al., 2004). Ĝi ŝajnas pli proksima de la Rustokalidro, kiu estas alia nekutima specio nur eventuale lokata en Calidris kaj povus esti apartigita kun tiu en Erolia.

La himantopa kalidro reproduktiĝas en malferma arkta tundro de Norda Ameriko. Ĝi estas tre longdistanca migranto kiu vintras ĉefe en Suda Ameriko. Ĝi ĉeestas kiel rara vagulo okcidentan Eŭropon.

Tiu specio konstruas neston surplanke, kie la ino demetas tri aŭ kvar ovojn. La masklo flugas ceremonie. For de reprodukta sezono tiu birdo troviĝas kutime en internaj akvejoj plie ol en malfermaj marbordoj.

La himantopa kalidro similaspektas kun la Rustokalidro pro ties kurvita beko, longa kolo, hela supraokula strio kaj blanka pugo. Ĝi diferenciĝas el tiu specio pro ĝiaj multe pli longaj kaj helaj kruroj kiuj nomigas la specion kaj en kelkaj naciaj lingvoj kaj laŭ scienca nomo. Ĝi ankaŭ malhavas rimarkeblan flugilstrion dumfluge.

Reproduktantaj plenkreskuloj estas facile diferenceblaj kaj tre striitaj sube kaj havas ruĝecajn makulojn supre kaj sub la superokula strio. La dorso estas bruna kun malhelaj plumocentroj. Vintra plumaro estas ĉefe griza supre kaj blanka sube.

Junuloj de himantopa kalidro similaspektas kun la plenkreskuloj pro ties forta kapobildo kaj bruneca dorso, sed ili ne estas striitaj sube, kaj montras blankajn bordojn en la dorsoplumaro.

La himantopa kalidro manĝas en koto per bekoplukado kaj rigardo foje sammaniere kiel la Galinaga tringo kun kiu ĝi kuniĝas. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj aliajn senvertebrulojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Hayman, Peter; Marchant, John & Prater, Tony (1986): Shorebirds: an identification guide to the waders of the world. Houghton Mifflin, Boston. ISBN 0-395-60237-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]