Koluma ŝtonturnulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Koluma ŝtonturnulo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Ŝtonturnuloj Arenaria
Specio: A. interpres
Arenaria interpres
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Arenaria interpres

La Koluma ŝtonturnulo (Arenaria interpres) estas unu el la du specioj de birdoj de la genro Arenaria, tio estas Ŝtonturnuloj, de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Karadrioformaj birdoj, tre parencaj al kalidroj.

La Koluma ŝtonturnulo (aŭ nur Ŝtonturnulo en Eŭropo ĉar tie estas konata tiu specio per la nomo de la genro), Arenaria interpres, estas pli bunta birdo ol la la Nigra ŝtonturnulo (Arenaria melanocephala), kun ruĝbruna kaj nigra dorso kaj blankonigraj kapo, kolo kaj brusto.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas ĉirkaŭ la Norda poluso, tio estas en nordaj Alasko, Kanado, Gronlando, Skandinavio, Rusio kaj Siberio. Ĝi estas tre longdistanca migranto, kiu vintras en marbordaj tiom sude kiom ĝis Fuegio, Sudafriko kaj Aŭstralio. Estas sufiĉe komuna en marbordoj de la tuta mondo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri mezgranda vadbirdo, ĉirkaŭ 23 cm longa kaj kun enverguro de 43 ĝis 49 cm kaj pezo de ĉirkaŭ 120 g, krom promigraj ŝanĝoj.

Dum reprodukta plumaro, tiu estas belbunta birdo, kun ruĝbruna kaj nigra dorso kaj blankonigraj kapo, kolo kaj brusto kaj blankaj subaj partoj. Pli precize la blankonigraj antaŭaj partoj bildiĝas tiele: oni povus diri, ke estas ĉio blanka parto kiu poste pluos en blanka ventro, sed desupre estas griza krono (aŭ kun nigraj punktetoj); inter suba fronto kaj supra bekobazo eliras mallarĝa nigra strio ĝis la okulo, sed tiu ne plusekvas kiel en kalidroj, sed turnas suben iome pli larĝe kaj finas en suba bekobazo (ankaŭ la beko estas nigra krom fortika kaj pintakra); tio lasas blankan makulon en supra brido. Poste eliras pli larĝa nigra strio el la nuko al centra brusto kaj tie plilarĝiĝas, plusekvas suben kaj poste iras ĝis komenco de flugiloj; tio lasas blankan makuleton en supra gorĝo kaj blankan strion ene de tiu nigra larĝa brusta ringo kiu kuniĝas kun tiu de la mala flanko. Tiuj nigraj kaj blankaj partoj havas difinitajn limojn. Respekte la bruna dorso montras almenaŭ du nigrajn partojn: makulo en komenco de flugiloj sub la nuko kaj alia pli larĝa strio laŭlonge de la dorso. La pli senkolora vintra plumaro estas ĉefe grizbruna supre (la tuta kapo kaj brusto escepte blanka gorĝo) kaj blanka sube. La kruroj estas flavoranĝaj kaj ne tre longaj.

Ties aspekto estas rimarkinda dumfluge, kun blankaj makuloj inter la nigrobruna dorso (laŭlonge ĝis la pugo inter nigraj partoj), en flugiloj (horizontala laŭlonge inter nigraj partoj kaj vertikala pli malgranda kaj malpli rimarkebla en kuniĝo kun dorso inter brunaj kaj nigraj partoj) kaj vosto (antaŭ nigra fino). Pli precize la vosto montras larĝan blankan horizontalan strion inter du simillarĝajn nigrajn kaj finborde mallarĝegan blankan strieton.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiu estas ĝenerale maltimida birdo kaj profitema manĝanto. Male kiel plej granda parto de vadbirdoj, tiu povas manĝi tre diversajn manĝaĵojn kaj putraĵojn de tre diversegaj eroj kiel ovoj aŭ kokosoj aŭ eĉ homajn kadavrojn. Spite tiu ĉiomanĝanteco ili manĝas ĉefe moluskojn, krustulojn kaj marvermojn. En la tundra bredejo kaj en internaj teritorioj ili manĝas semojn, insektojn kaj larvojn.

Por konstrui neston, ili revenas al la sama reproduktejo de pasintaj jaroj. La nesto estas surplanka truo en roka insuleto aŭ inter tundra herbo kovrita de planta materialo. La ino demetas 4 ovojn. La kovado daŭras pli ol 3 semajnoj. La idoj rapide elnestiĝas kaj ekflugas post la tria semajno.

Voĉo estas akuta "tuk-tuk-tuk".

Aliaj[redakti | redakti fonton]

La koluma ŝtonturnulo estas unu el la specioj protektitaj de la Traktato por la Konservado de afrikaeŭraziaj migrantaj akvobirdoj (AEWA).

La loĝantaro estas nur en Norda Ameriko de 235.000 birdoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]