Titano (monto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titano
monto
supermara alteco

756 m

Situo  San-Marino
Geografia situo 43° 56′ N, 12° 27′ O (mapo)43.92833333333312.452222222222Koordinatoj: 43° 56′ N, 12° 27′ O (mapo) f4
Titano (San-Marino)
Titano (San-Marino)
DEC
Titano
Titano
Situo de Titano
Map
Titano
Rimarko La plej alta monto de San-Marino
vdr

Titano estas monto en la romanja parto de Apenino (San-Marino). Ĝia plej alta loko estas ĉ. 750 metrojn super marnivelo kaj situas ĉe 43° 55′ 42″ N 12° 27′ 8″ O / 43.92833 °N, 12.45222 °O / 43.92833; 12.45222 (mapo).

Monto Titano, vido de oriento

Precizaj indikoj pri la alto estas inter 739 kaj 756 metroj. Eble la neprecizecon kaŭzas la fakto, ke sur la plej alta loko staras kasteleto, tiel ke la origina grundo ne plu estas videbla.

La monto estas la plej alta loko de la Respubliko San-Marino kaj portas ties ĉefurbon. Ĝi estas nord-sude longa kaj mallarĝa; ĝia orienta flanko estas preskaŭ vertikala, sur la okcidenta flanko situas la urbo. La montokresto portas la bazilikon de Sankta Marino kaj la tri turojn, kiuj simbolas la urbon kaj la landon:

  • la unua turo, nomata RoccaGuaita,
  • la dua turo, nomata CestaFratta, plej alta loko,
  • la tria turo, nomata Montale.

Norde de la monto situas Borgo Maggiore, de kie estas telfero al la monto. Oriente situas San Giovanni sotto le Penne (Sankta Johano sub la plumoj); ĝia nomo referencas al la plumoj, kiuj kutime kronas la tri turojn en simbolaj prezentoj, ekzemple en la blazono de San-Marino.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

El argila bazo 500 metrojn super marnivelo monto Titano leviĝas pliajn 200 metrojn. El la montoĉeno apenina ĝi plej proksimas al la maro: Ĝia rektlinia distanco al Adriatiko estas nur 13 kilometroj. Ĝia kresto nord-sude etendiĝas preskaŭ tra tuta San-Marino, sed la plej alta parto estas centre ĉe la ĉefurbo.

Geologio[redakti | redakti fonton]

En la terciaro estis maro tie, kie nun situas la respubliko. Fortaj tertremoj perturbis la tersurfacon kaj levis rokamason, ĉirkaŭ 80 kilometrojn de la nuna monto, kaj malrapide glitigis ĝin al la maro. El tiu rokamaso ekestis pluraj montoj, inter ili Fumaiolo kaj Titano. Laŭ spertuloj la regionon influas neregulaj sismaj movoj, kiuj klinetigas la konstruaĵojn.

Fosiliaj trovaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar la zono estas eksa maro, trovaĵoj de fosiliaj vertebruloj estas plejparte de fiŝoj. Oni trovas precipe dentojn, kaj precipe de ŝarkoj. Plej grava trovaĵo estis balenido, nun konservata en muzeo en Bolonjo. Sed superregas inter la trovaĵoj la senvertebruloj.

Akvo[redakti | redakti fonton]

De la monto fluas kelkaj torentoj, inter ili San-Marino, kiu fluas en riveron Marecchia.

Plantoj[redakti | redakti fonton]

Sur la monto kreskas kaŝtanoj, kverkoj, petraj kverkoj, cipresoj, blankaj abioj kaj kelkaj arbustoj, ekzemple genisto. Sur la montaj rokoj kreskas ankaŭ efedra specio hejma en Sicilio kaj Sardio, ephedra nebrodensis.

Bestoj[redakti | redakti fonton]

La arbara faŭno estas reprezentata en ĉiuj vertebrulaj klasoj; birdoj kaj mamuloj estas plej disvastigitaj.