Science Applications International Corporation

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Science Applications International Corporation
negoco • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1969 - nekonata/nuntempe
Jura formo Delaware corporation
Fondintoj John Robert Beyster vd
Sidejo Reston
Lando Usono
Estr(ar)o John P. Jumper
ISIN-kodo US5253271028
TTT Oficiala retejo
vdr

Science Applications International Corporation (SAIC), kodo ĉe Novjorka Borso : SAI,

estas la plej dungo-enhava esplora kaj inĝeniera firmao en Usono Ĝi estis fondita de Dr. J. Robert "Bob" Beyster en 1969 en La Jolla, Kalifornio, kiel Science Applications Incorporated.

Dum 2007, tiu firmao dungis pli da 44 000 personojn en 150 urboj tra la tuta mondo kaj gajnis 7,8 miliardoj da dolaroj[1] fariĝante la 285-a plej riĉa firmao el 500[2].

SAIC estas granda firmao pri teknologioj kun multaj federaciaj, ŝtataj kaj privataj klientoj, kaj laboradas amplekse kun la usona departemento pri defendo kaj la sekretaj servoj, inkluzivante Usona Nacia Sekureco Agentejo. Dum 2003, SAIC deklaris pli ol 2,6 miliardojn da dolaroj pri komerco kun la usona departemento pri defendo, fariĝante la naŭa plej granda kontraktisto por defendo en Usono. Aliaj grandaj kontraktoj inkluzivas iliajn kontraktojn pri informadiko por la 2004 Olimpikoj en Grekio[3]. De 2001 al 2005, SAIC estis la unua kontraktisto por la malsukcesa projekto de FBI : Virtual Case File[4].

Dro. Beyster fondis SAIC kun la principoj de dunga proprieto: tiuj kiuj prizorgas la valoron de la kompanio (la akciuloj) devus esti la samaj, kiel la homoj respondecaj por produkti tiun valoron (la dungitoj). La 3-an de novembro 2003, Kenneth C. Dahlberg estis nomita ĝenerala direktoro de SAIC, post la 30-jara gvidado de Beyster. Je majo 2005, sub la nova ĝenerala direktoro, la kompanio ŝanĝis sian eksteran frapfrazon de An Employee-Owned Company al From Science to Solutions, konservante la malnovan por internaj komunikadoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]