Fungicido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fungicido estas tokso, kiun oni uzas por ekstermo aŭ por malebligo de la reprodukto de la fungoj, kiuj damaĝas la agrikulturajn plantojn, ornamplantojn aŭ nerekte eĉ la sanon de la bestoj kaj la homo.

Oni uzas plimulton de la fungicidoj en formo de pulvoroaspergaĵo. La semgrajnoj estas protektitaj per kovra tavolo el fungicido, kiu kovras ilin antaŭ la ĝermado. La sistema aŭ absorbiĝanta fungicido servas por preventi la infektadon kaj ekstermi la jam enpenetrintajn fungojn en la histoj.

Unu el la plej unuaj fungicidoj estas la bordoza likvaĵo, kiu entenas kupran sulfaton, estingitan kalkon kaj akvon. Al ĝi similas la burgunda likvaĵo, kaj oni uzis ilin por traktado de la fruktarboj.

En la plantoprotektado pli kaj pli disvastiĝas la organikaj kombinaĵoj, kiuj povas celite efiki.

Diversaj fungicidoj[redakti | redakti fonton]

Oni traktas la gazonon per kadmia klorido kaj kadmia sukcinato, la tuberajn plantojn per hidrarga(2) klorido.

Oni povas ankaŭ ekstermi la fungojn per kloropikrino, metil-bromido, formaldehido kaj aliaj kombinaĵoj.

En la naturo, oni povas uzi diversajn plantajn histojn (plantopartojn kiel foliojn, berojn, arbokrusto ks.) kontraŭ fungoj.