Flosa naĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Flosa naĝo pretendas jogo-spiradon. Preferinde fari tion kun malstreĉa brustonaĝo. Esenco de la flosa naĝo estas; tiom da aero enspiri per rapida profunda spiro, ke ĝi sufiĉu sen aerosoifo dum du, tri aŭ kvar braktiroj en akvo. Post multfoja trejnado kreskiĝas kapacito de pulmo tiomgrade, ke ebligas tio flosadon kaj tute malstreĉajn movojn per brakoj kaj gamboj. Do ĝi estas intensiva takta spirado kun malstreĉa naĝo. La malrapida antaŭeniĝo kaj la tre intensiva enspiro okaze de ellevo de la kapo ŝajnigas sufokanton, kvankam post certnombra trejnado ĝi povas esti tute agrabla afero.

Danĝeroj de flosa naĝo: Dum tia flosa naĝo naĝanto devas ĝuste sensi akvonivelon. En akvo kun grandaj ondoj oni ne povas tion sensi. Sur strando la ofta interpuŝiĝo malhelpas trejnadon de tiu naĝo. Tamen komence estas preferinda trejni en baseno en neprofunda akvo. Pro tre multo de enspirita aero, ĝi venas ankaŭ en la stomakon kaj se vi ne povas ĝin konscie rukti, la spontana rukto kaŭzas vere sufokajn sentojn. (Ties rukto en konvena tempo, donacas plus aeron) Pro la ruktoj estas konsila fari trejnon nur per malplena stomako. Pro la ŝajno, ke naĝanto sufokiĝas, povas esti, ke savantoj ĵetas sin en akvon.

En poemo de mastro Jano titolita Fizikaj ebloj, temas pri tia naĝo.