Gabriel Poveda Ramos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabriel Poveda Ramos
Persona informo
Naskiĝo 1931
en Sonsón, (Departemento Antjokio, Kolombio)
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kolombio
Okupo
Okupo inĝeniero
vdr

Gabriel Poveda Ramos (naskiĝis la 31an de Marto de 1931 en Sonsón, Antjokio, Kolombio; mortis la 22-an de januaro de 2022 en Medeĝino, Antjokio, Kolombio) estis kolombia inĝeniero pri kemio kaj pri elektriko, matematikisto, kaj historiisto. Li laboris kiel universitata profesoro, konsilisto por privataj kompanioj kaj ŝtataj institucioj kolombiaj kaj internaciaj, kaj verkisto precipe pri matematiko kaj pri la historio en Kolombio de teknikoj, matematiko, ekonomio kaj industria disvolviĝo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Liaj gepatroj estis Pío Blas Poveda Narváez, inĝeniero kaj universitata profesoro, kaj Josefina Ramos Jaramillo, kaj lia edzino estis sinjorino Fabiola Jaramillo Gaviria. Li havas tri filojn: Germán (konstruinĝeniero, specialigita pri akvaj resursoj, klimato kaj medio), Edgar (inĝeniero pri elektro) kaj David (civila inĝeniero), kaj unu filinon, Norma (matematikistino specialigita pri statistiko).

Li finis mezlernejon en la jaro 1947 en la Institucio Edukiva San Simón (urbo Ibagué, Kolombio). Poste li studis elektroteknikon en Kalifornio, Usono ĝis 1950. Titolon de kemia Inĝeniero li atingis en 1953 en la Universitato Pontifika Bolivarana de Medellín, Kolombio, Li studis elektran Inĝenierarton en la Universitato Pontifika Bolivarana (1951-1954) kaj en la Universitato de la Valo de Kalio, Kolombio (1954-1956). Teksaĵan teknologion li studis en Lodzo, Pollando (1965). Li estis magistro pri aplikata matematiko de la Nacia Universitato de Kolombio (1968-1969), kaj doktoro pri Inĝenierarto, ankaŭ li fariĝis oficiro en la Supera Militlernejo de Kolombio. Specialiĝon pri latinamerika ekonomio li studis en Bonaero.

En la jaro 1955, kun aliaj 18 homoj li estis kunfondinto de la Societo Kolombia pri Matematiko

Inĝ. Poveda laboris kiel aer-fotogrammetriisto en la kolombia Geografia Instituto Agustín Codazzi Arkivigite je 2017-04-17 per la retarkivo Wayback Machine en 1953. De 1955 al 1958 li estis la unua direktoro de la Departemento pri Fiziko kaj Matematiko en la Universitato de la Valo, poste li estis profesoro pri matematiko, statistiko kaj operaciesploro en la Nacia Universitato de Kolombio inter 1959 kaj 1975. Inter 1959 kaj 1961 li ankaŭ estis profesoro pri matematiko kaj statistiko en la Universitato de Antjokio, kaj Teknika Vicprezidanto de la kolombia Asocio Nacia de Industriistoj de 1971 al 1973. Prezidanto de la Antjokia Societo de Inĝenieroj en 1972-1973. En la Universitato de Medellín li estis dekano de ĝia Fakultato pri Statistiko en 1976. En la Universitato Pontifika Bolivarana li estis profesoro plurfoje ekde 1950, inkluzive en ĝia Lernejo por Altnivela Edukado, ĝis la jaro 2008, kiam li rezignis sian postenon en tiu universitato. Li ankaŭ estis vizitanta profesoro en universitatoj de San-Paŭlo, Salvadoro, Argentino kaj Honduro.

Sian laboron kiel konsilisto li plenumis por multaj organizaĵoj, ekzemple por: la kompanio Simesa de Medellín inter 1973 kaj 1976 (entrepreno sorbita fare de Sideboyacá de Bogoto en 2001), Planado de la Metropolita Areo de Medellín en 1974 kaj 1975, La Instituto por Integriĝo de Latinameriko Arkivigite je 2007-07-04 per la retarkivo Wayback Machine en 1976, kaj konsilisto pri industria teknologio por la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj inter 1978 kaj 1980.

La inĝeniero Poveda estis elstara esploristo, kaj membro de pluraj sciencaj societoj kaj akademioj, kiel la Kolombia Akademio pri Ekzaktaj Fizikaj kaj Naturaj Sciencoj[rompita ligilo], la Akademio Kolombia pri Ekonomikaj Sciencoj kaj la Kolombia Akademio de Historio.

Li verkis multajn librojn kiel sola aŭtoro kaj kun aliaj verkistoj, krom multnombraj sciencaj, teknikaj, instruaj, analizaj kaj opiniaj eseoj kaj artikoloj publikigitaj en sciencaj kaj teknikaj revuoj, kaj ankaŭ en tagĵurnaloj. Li havas vere plurfakan menson kies konoj kaj interesiĝoj ampleksas matematikon, kemion, elektron, energion, industriajn procesojn, industrian kaj ekonomian disvolviĝon, historion, ekonomikon, geografion, inĝenieradon, teknologion, transporton, universitatan edukadon, humanismon, ktp. Lian instruan laboron daŭras pli ol 50 jarojn kaj lia konsilada laboro pli ol 40 jarojn.

En la jaro 1998 li ricevis, el la Societo Kolombia de Inĝenieroj, nacian premion de inĝenierarto "Diodoro Sánchez" pro sia verko Vapores fluviales en Colombia ("Riveraj vaporŝipoj en Kolombio"). Pro sia elstara kaj longa laboro li estis honorita per multaj aliaj distingoj fare de institucioj privataj kaj ŝtataj, inkluzive fare de la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj.

En la jaro 2006 li ricevis la premion "Merita Servanto de la Supera Edukado", aljuĝita fare de: ASIESDA (Asocio de Institucioj de Supera Edukado de Antjokio), ĵurnalo El Mundo Arkivigite je 2008-07-11 per la retarkivo Wayback Machine de Medellín kaj Comfenalco de Antjokio.

En la jaro 2007 li ricevis la premion "El Colombiano Ejemplar" ("La Imitinda Kolombiano"), aljuĝita fare de ĵurnalo El Colombiano, pri Ekonomiko.[1]

La 11-an de novembro de la jaro 2008 la Asocio Kolombia por Antaŭeniro de Scienco aljuĝis al Gabriel Poveda la Nacian Premion al scienca merito en kategorio "Vivo kaj Verko" [2].

La 15-an de julio de 2010 la Asembleo de la Departemento Antjokio Arkivigite je 2011-09-05 per la retarkivo Wayback Machine omaĝis kaj honoris lin per la Ordeno "Marŝalo Jorge Robledo" al la Civita kaj Entreprena Merito pro lia profesia travivado.[3] [4]

La 16-an de aŭgusto de 2017, en Bogoto, La Kolombia Akademio pri Ekzaktaj Fizikaj kaj Naturaj Sciencoj[rompita ligilo] donis al Gabriel Poveda Ramos la premion al Integra Verko de Sciencisto. (Ekzistas: mencio kaj fotoj pri la premio en la dua kaj sesa paĝoj de bulteno (PDF) de la Akademio, kaj ankaŭ videaĵo pri la tiama tuta akademia sesio).

Ĉefa verkaro[redakti | redakti fonton]

Pli ol 160 artikoloj en revuoj, kaj prelegoj pri matematiko, fiziko, statistiko, matematika ekonomiko, kolombia ekonomio, industria ekonomiko, industria disvolviĝo, historio kaj historio de teknologio. Inter ili:

Libroj:

  • Minería en Colombia 1500 – 2011: Una aproximación histórica, ISBN 9789588869223, 154 paĝoj, Eldoninto: Ediciones Unaula (Eldoneja Fonduso de la Latinamerika Aŭtonoma Universitato), Medellín, 2015.
  • Pensamiento crítico: Una recopilación periodística, Du volumoj: 1-a volumo ISBN 9789585807082, 2-a volumo ISBN 9789585807099; kolekto de liaj artikoloj publikigitaj en ĵurnaloj dum 40 jaroj, 1438 paĝoj, Eldoninto: Eldoneja Fonduso de la Corporación Universitaria Remington), Medellín, 2014.
  • Francisco de Paula Santander Omaña: el mejor presidente de Colombia, ISBN 9789588366944, 70 paĝoj, Eldoninto: Ediciones Unaula (Eldoneja Fonduso de la Latinamerika Aŭtonoma Universitato), Medellín, 2014.
  • Cien años de Ingeniería en Antioquia 1913-2013, Eldoninto: Sociedad Antioqueña de Ingenieros y Arquitectos (SAI), Medellín, 2013.
  • Población y censos en Colombia desde la Conquista hasta el siglo XXI, ISBN 9789588366807, Eldoninto: Ediciones Unaula (Eldoneja Fonduso de la Latinamerika Aŭtonoma Universitato), 172 paĝoj, ilustrita, Medellín, 2013.
  • Historia de las Matemáticas en Colombia, ISBN 9789588366562, 318 paĝoj, Eldoninto: Ediciones Unaula (Eldoneja Fonduso de la Latinamerika Aŭtonoma Universitato Arkivigite je 2012-11-22 per la retarkivo Wayback Machine), Medellín, Septembro 2012.
  • Soluciones desconocidas a los problemas de Fermat-Torricelli, Persone publikigita, Medellín, 2011.
  • Ingenieros y Científicos Inmigrantes a Colombia, 1760-1950, ISBN 9789588683164, 645 paĝoj, eldoninto: Sekretariejo pri Edukado de la Departemento de Antjokio, 2011.
  • Carrileras y Locomotoras: Historia de los ferrocarriles en Colombia, ISBN 9789587200638, 711 paĝoj, Eldona Fonduso de la Universitato EAFIT, Medellín, 2010. (Kun fotoj far Melitón Rodríguez).
  • Dos siglos de Electroquímica, ISBN 9789588351889, 144 paĝoj, 16.5 x 23 cm, Eldona Fonduso de la Instituto Tecnológico Metropolitano, Medellín, 2010.
  • Memorias de vida, ISBN 9789589457665, 83 paĝoj, Asociación Colombiana para el Avance de la Ciencia (ACAC), Bogoto, 2009. [Membiografio pri sia scienca laborado]
  • Bosquejo histórico de la moderna “Álgebra de magnitudes”, ISBN 9588351561, ISBN 9789588351568, 250 paĝoj, Eldona Fonduso de la Instituto Teknológico Metropolitano, Medellín, 2008. (Kunaŭtoro: itala profesoro Carlo Federici Casa).
  • Modelo matemático y dimensional para el planeamiento óptimo de industrias de procesos, ISBN 9789588351537, 144 paĝoj, 16.5 x 23 cm, Eldona Fonduso de la Instituto Tecnológico Metropolitano, Medellín, 2008.
  • Ruedas y turbinas hidráulicas en la historia, 123 paĝoj, eldonejo de la Universitato Pontifika Bolivarana, Medellín, 2007.
  • Funciones generatrices (Generantaj Funkcioj), ISBN 9586965392, 90 paĝoj, eldonejo de la Universitato Pontifika Bolivarana, Medellín, 2006.
  • Las principales innovaciones tecnológicas en Colombia de 1500 al 2000, ISBN 9586964906, 88 paĝoj, eldonejo de la Universitato Pontifika Bolivarana, Medellín, 2006.
  • Historia económica de Colombia en el siglo XX, ISBN 9586964043, 790 paĝoj, eldonejo de la Universitato Pontifika Bolivarana, Medellín, 2005.
  • La química en Colombia: ciencia, ingeniería, industria e historia, ISBN 9589221424, 170 paĝoj, Cámara de Comercio, Medellín, 2002.
  • El magnetismo antes de Faraday y su incorporación en Colombia | La tecnología mecánica y su ingreso en Colombia | El antiguo ferrocarril de Cúcuta, (Kolekto: "Cuadernos de Formación Avanzada" ISSN 01247557, numero 11), 107 paĝoj, eldonejo de la Universitato Pontifika Bolivarana, Medellín, 2002.
  • El calor: ciencia, tecnología e historia, (Kolekto: "Cuadernos de Formación Avanzada" ISSN 01247557, numero 13), 153 paĝoj, eldonejo de la Universitato Pontifika Bolivarana, Medellín, 2002.
  • Novedades tecnológicas en la industria colombiana 1960-1995. El primer ferrocarril en Colombia. Óptimo económico de máquinas y equipos, 90 paĝoj, eldonejo de la Universitato Pontifika Bolivarana, Medellín, 2000.
  • Las principales innovaciones tecnológicas en Colombia De 1500 a 1995 | El Cemento De Puzoli a Colombia, XXIII Siglos, 77 paĝoj, eldonejo de la Universitato Pontifika Bolivarana, Medellín, 1999.
  • Vapores fluviales en Colombia, 542 paĝoj, eldonejo Tercer Mundo kaj Colciencias, Bogoto, 1998, ISBN 9586017990.
  • Antioquia: pioneros de siempre, ISBN 9589101070, 100 paĝoj, Interprint, Medellín, 1995.
  • La electrificación en Colombia, 164 paĝoj, eldonejo de la Universitato de Medellín, Medellín, 1993.
  • Ingeniería e Historia de las técnicas, Volumo IV de la serio Historia Social de la Ciencia en Colombia, 1993.
  • Ingeniería y tecnología en Colombia, 83 paĝoj, Medellín, 1991.
  • Comfama: precursora y protagonista del subsidio familiar en Colombia 1954-1989, ISBN 958952480X, 256 paĝoj, eldonita fare de Comfama, Medellín, 1989.
  • Simesa: medio siglo de siderurgia colombiana, 303 paĝoj, eldonejo Colina, Medellín, 1988.
  • Historia económica de Antioquia, 378 paĝoj, Secretariejo de Edukado kaj Kulturo, Medellín, 1988.
  • La ANDI y la industria en Colombia, 1944-1984. 282 paĝoj, verkita kunlabore kun S-ino Luz Posada de Greiff, eldonita fare de la Asocio Nacia de Industriistoj de Kolombio (=ANDI), Medellín, 1984.
  • Minas y mineros de Antioquia, 175 paĝoj, Banco de la República, Medellín, 1981 kaj 1984.
  • Empleo y desempleo en Colombia 1963-1983-2003, 147 paĝoj, Medellín, 1983.
  • Algunos métodos matemáticos aplicados a los estudios forestales, 58 paĝoj, Esplorcentro de la Universitato Pontifika Bolivarana, Medellín, 1980.
  • Dos siglos de historia económica de Antioquia, 120 paĝoj, eldonejo Colina, Medellín, 1979.
  • Políticas económicas, desarrollo industrial y tecnología en Colombia 1925-1975, 147 paĝoj, eldonejo Guadalupe, Bogoto, 1979.
  • Antioquia y el ferrocarril de Antioquia, 113 paĝoj, eldonejo: Gráfica Vallejo, Medellín, 1974.
  • Historia de la industria en Colombia, Medellín, 1970.
  • Problemas del ahorro privado en Colombia, 78 paĝoj, eldonejo Colina, Medellín, 1968.
  • Modelos matemáticos para el cálculo actuarial de jubilaciones en Colombia, Medellín, 1966.
  • Modelos matemáticos de inventarios, Medellín, 1966.
  • Informe sobre la producción agrícola, Medellín, 1965.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informfontoj[redakti | redakti fonton]

Ĝeneralaj[redakti | redakti fonton]

Specifaj referencoj[redakti | redakti fonton]