Politikaj institucioj de San-Marino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

San Marino estas parlamenta respubliko. Ĝian politikon regas pluraj institucioj, kiuj ekestis el historiaj tradicioj.

Institucioj[redakti | redakti fonton]

La regantaj institucioj estas, en malkreska ordo de graveco:

  • du regantaj kapitanoj (San-Marino) (Capitani ReggentiEccellentissima Reggenza, kiuj kolege plenumas la oficon de ŝtatestro
  • la Granda kaj Ĝenerala Konsilio (Consiglio Grande e Generale), la unuĉambra parlamento
  • la Ŝtata Kongreso (Congresso di Stato), la plenuma organo aŭ registaro
  • la Garantianta Kolegio de la Konstituciaj Normoj (Collegio Garante della Costituzionalità delle Norme), speco de konstitucia tribunalo
  • la Konsilio de la 12 (Consiglio dei XII), justica organo
  • la Municipaj Konsilioj (Giunte di Castello) de la unuopaj municipoj (kasteloj), gvidataj de po Municipa Kapitano (Capitano di Castello)

Regantaj Kapitanoj[redakti | redakti fonton]

La du regantaj kapitanoj plenumas kolege la funkciojn de ŝtatestroj (kvazaŭ prezidantoj) kaj de registarestroj (kvazaŭ ĉefministroj). Ilia institucio funkcias, kvankam parte simbole, en ĉiuj ŝtataj povoj, kiel kompleksa konstitucia povo.

La regantoj reprezentas konstitucian garanti-organon ekster- kaj super-partian. Ili estas elektataj ĉiujn ses monatojn de la Granda kaj Ĝenerala Konsilio. Elektiĝas la duo, kiu ricevas absolutan plimulton de la voĉoj, do ne eblas elekti la du kapitanojn unuope.

La oficperiodo daŭras ses monatojn. La du kapitanoj ekoficas je la 1-a de aprilo aŭ je la 1-a de oktobro. Reelekto de unu sama persono eblas nur post tri jaroj.

Inter la rajtoj kaj funkcioj de la kapitanoj estas:

  • promulgado de novaj leĝoj
  • Direktado kaj ordigado de la proceduroj por formi novan registaron (Ŝtatkongreson)
  • Prezidi al la plej gravaj organoj (Granda kaj Ĝenerala Konsilio, Ŝtatkongreso, Konsilio de la 12)

Agoj kadre de la rega mandato, kiuj eble lezas politikajn-konstituciajn interesojn, estas submetitaj al kontrolo fare de la Regada Kontrola Komisiono (Sindacato della Reggenza).

Granda kaj Ĝenerala Konsilio[redakti | redakti fonton]

La Granda kaj Ĝenerala Konsilio estas la leĝodona organo de la respubliko.

Ĝi konsistas el 60 konsilianoj (deputitoj), elektitaj per ĝenerala voĉdonado ĉiun kvinan jaron de ĉiuj almenaŭ 18-jaraj civitanoj. Rajtas voĉdoni ankaŭ sanmarinanoj vivantaj en eksterlando, sed ili devas tiucele iri al San-Marino.

La elekta leĝo preskribas proporcian disdonon de la deputitaj postenoj. Elektiĝas tiuj kandidatoj de ajna listo, kiuj ricevis pli da voĉoj, laŭ la sistemo de D'Hondt.

La konsilion prezidas la Regantaj Kapitanoj.

Ŝtatkongreso[redakti | redakti fonton]

La Ŝtatkongreso plenumas la plenuman povon de la respubliko, do estas ties registaro.

Gi estis instalita per leĝo de la 15-a de majo 1945.

La Kongreso konsistas el 10 "ŝtataj sekretarioj" (= ministroj),kiuj gvidas la sektorojn de la publika organizado kaj administrado. La sekretariojn elektas la Granda kaj Ĝenerala Konsilio el inter siaj anoj.

Tri sekretario estas nomumitaj de la Konsilio sub atribuado de iliaj funkcioj:

  • la sekretario pri eksterlandaj kaj politikaj aferoj,
  • la sekretario pri internaj aferoj,
  • la sekretario pri financoj, buĝeto kaj enprogramigo.

La funkciojn de la aliaj sep sekretario dividas la Kongreso interne kaj rajtas ankaŭ ŝanĝi ĝin.

La Kongreso ĉesas funkcii, se plimulto de ĝiaj membroj demetas siajn mandatojn, aŭ se la Konsilio decidas nuligi la oficadon de ĉiuj membroj. Tia funkci-ĉeso de la Kongreso ne signifas novajn elektojn; la Konsilio rajtas instali novan Kongreson.

La Kongreson prezidas la du Regantaj Kapitanoj; ili ne havas voĉrajton, sed nur kunordigas, direktas kaj stimulas la laboron kaj la ligon al la leĝdona organo.

La nuna Ŝtatkongreso oficas de la 27-a de julio 2006.

Garantianta Kolegio de la Konstituciaj Normoj[redakti | redakti fonton]

La Garantianta Kolegio de la Konstituciaj Normoj estas nova organo, instalita en 2002. Ĝia tasko estas tiuj plenumitaj en multaj landoj de la "konstituciaj tribunaloj".

Konsilio de la 12[redakti | redakti fonton]

La Konsilio de la 12 estas originale san-marina organo. Ĝi funkcias kiel apelacia kortuma triagrada kaj estas elektata de la Granda kaj Ĝenerala Konsilio por la tuta daŭro de ties mandato.

La jurisdikciaj taskoj, kiujn iam plenumis la Konsilio de la 12, nun provizore transiris al la Garantianta Kolegio,ĝis aprobo de nova jurisdikcia ordo. La Garantianta Kolegio havas la juĝpovon pri konstituciaj normoj kaj por decidi konfliktojn pri instanceco inter konstituciaj organoj.

Municipaj Konsilioj[redakti | redakti fonton]

La Municipaj Konsilioj plenumas la lokan regadon de la municipoj de San-Marino.

Institucioj de rekta demokratio en la respubliko[redakti | redakti fonton]

Iloj de rekta demokratio en San-Marino estas

  • referendumo
  • popola leĝdona iniciato
  • la "Arengo"
  • la Regada Kontrola Komisiono (Sindacato della Reggenza)

Internaciaj konvencioj[redakti | redakti fonton]

San-Marino ne akceptis la jurisdikcion de la Internacia Jurtribunalo.

San-Marino ne estas membro de Eŭropa Unio, nek de iu alianco. Kvankam ĝi ankaŭ ne estas membro de la Eŭropa Ekonomia kaj Mona Unio, ĝi tamen uzas la eŭron kial landan valuton.