Nabateo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filmeto pri Petra, la ĉefurbo de la Nabateanoj de la jutuba kanalo Scivolemo.
trezorejo de la nabatea ĉefurbo Petra, elbatita el roka monto

La nabateanoj (propra nomo "Nabatu", greke Nαβαταῖοι, latine Nabataei) estis grupo de antikvaj nordokcidentarabaj nomadaj triboj, kaj la lando Nabateo ilia loĝoteritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Probable la nabateanoj dum la 1-a jarmilo antaŭ Kristo el Arabio migris en la teritorion inter la Ruĝa Maro kaj la Morta Maro kaj ekloĝis tie. Ĉirkaŭ la jaro 587 la popolo de idumeanoj translokiĝis de la regiono oriente de la rivero Jordano kaj norde de la Morta Maro pli okcidenten al Palestino, kaj la nabateanoj ĉirkaŭ la jaro 550 ekloĝis en la antaŭa loĝoteritorio de la idumeanoj oriente de la rivero Jordano. Ĉefurbo de la nabatea regno iĝis la urbo Petra. Ĉu tiuj datoj ekzaktas, aŭ ĉu eble tamen la nabateanoj forpelis la idumeanoj respektive la pli malnovan tiuregionan popolon de edomanoj, ĝis nun ne ekzakte klarigeblis. La nabateanoj estis karavanaj komercistoj, kaj kontrolis je granda kvanto la komercajn vojojn al Suda Arabio - tiel ekde la 4-a jarcento antaŭ Kristo ili ekhavis signifan ekonomian kaj politikan potencon. Post la jaro 312 antaŭ nia erao ili ampleksigis sian influozonon al la antikva Sirio. La historiisto Diodoro dum la 1-a jarcento antaŭ Kristo tre kritike priskribas ilin kiel rabistoj, kiuj ofte atakis la najbarajn regionojn.

Dum la epoko inter la jaroj 150 antaŭ ĝis 105 post Kristo la nabateaj triboj unuiĝis al potenca reĝlando, kiu etendiĝis de la duoninsulo Sinajo ĝis Norda Arabio. Dum la jaro 85 antaŭ Kristo la nabatea armeo konkeris Damaskon. Sub la romia armeestro Gnaeus Pompeius Magnus la nabaetanoj iĝis vasaloj de la Romia Imperio, sed sukcesis gardi la unuecon de la nabatea regno. Nur sub la romia imperiestro Trajano ili dum la jaro 106 perdis la relativan suverenecon kaj sub la provinconomo Arabia Petraea la regno integriĝis en la Romian Imperion.

Ŝivta

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gravaj urboj de la nabatea imperio estis la ĉefurbo Petra en la hodiaŭa Jordanio, Bostra en la hodiaŭa Sirio kaj la komerca metropolo Hegra (hodiaŭ Mada'in Salih). Arkeologie relative bone esploritaj krome estas la urboj Avdat (Oboda), Mamŝit (Mampsis), Nicana (Nesana) kaj Ŝivta (Soboda) en la hodiaŭa Israelo. Oboda, Elusa (Ĥaluca) kaj Nesana supozeble estis la unuaj komercaj centroj de la nabateanoj. Nur poste fondiĝis la pliaj centroj Rehovot, Mampsis kaj Sobata.