Karol Szymanowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karol Szymanowski
Persona informo
Naskonomo Карлъ Матвѣй Шимановскій
Naskiĝo 3-an de oktobro 1882 (1882-10-03)
en Tymoshivka
Morto 29-an de marto 1937 (1937-03-29) (54-jaraĝa)
en Laŭzano
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Crypt of Merit at Skałka
Lingvoj pola
Ŝtataneco Rusia ImperioDua Pola Respubliko
Alma mater Єлисаветградське земське реальне училище
Familio
Patro Stanisław Bonawentura Marian Korwin-Szymanowski
Patrino Anna Dominika Teodora Taube
Amkunulo Boris Kochno • Aleksander Szymielewicz • Jarosław Iwaszkiewicz • Witold Conti
Parencoj Шимановский, Мартин Феликсович
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • universitata instruisto • pianistoaŭtoro
Verkoj 3 Paganini Caprices
Symphony No. 3
vdr

Karol Maciej Szymanowski (naskiĝis la 3-an de oktobro 1882 en Tymoszówka, en la nuntempa Ukraino, mortis la 29-an de marto 1937 en Laŭzano) estis pola komponisto, pianisto, pedagogiisto, muzik-kritikisto kaj verkisto.

Li apartenis al la Młoda Polska (pola modernismo) kune kun Grzegorz Fitelberg, Ludomir Różycki, Apolinary Szeluto. Kune kun Fryderyk Chopin kaj Witold Lutosławski oni konsideras lin kiel plej granda pola komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Edukado kaj unuaj sukcesoj - epoko romantika[redakti | redakti fonton]

Szymanowski naskiĝis en Tymoszówka, en domo de pola nobela familio. Havante sep jarojn oni komencis domen edukigi lin. Plej grava fako estis tie muziko kiun li lernis unue ĉe sia patro, poste (de 1892) ĉe Gustav Neuhaus en lia lernejo en Elizavetgrado. Neuhaus estis populara tie instruisto de piano. Lia filo, Harry Neuhaus (granda pianisto kaj ŝopenologo) poste amikiĝis kun Karol kiam li estis grava komponisto. Gustav Neuhaus malkovris dum la instruado gravajn lertecojn por komponi en Karol. Post fino de tiu instuado, Szymanowski komencis studi en Varsovio en 1901 jaro. Harmonion li studis ĉe Marek Zawirski kaj kontrapunkton kaj komponon ĉe Zygmunt Noskowski (grava pola komponisto). Dum tiu tempo li konis Paweł Kochański (pianisto), Artur Rubinstein (opiniata kiel plej genia pianisto de 20-a jarcento), Stanisław Ignacy Witkiewicz (verkisto, pentristo) kaj Stefan Żeromski (verkisto). Dum 1903 jaro li venis al Berlin kie li konis Richard Strauss, kiu estiĝis lia majstro dum plej proksima tempo. Ĝis tiu tempo li komponis nur kelkaj kantoj al poemoj de Jan Kasprowicz, Wacław Berent kaj Tadeusz Miciński tamen nun li komencis komponi siajn unuajn verkojn orkestrajn. En 1905 jaro kune kun Stanisław Ignacy Witkiewicz (nomata populare Witkacy) li vojaĝis per unua fojo al Italio. Post fino de studoj kune kun Ludomir Różycki kaj Apolinary Szeluto li fondis Asocio de Eldono por Junaj Komponistoj Polaj- organizo grava por propagi modernan komponaĵon de juna kompono pola. Jam en 1906 jaro per tiu Asocio kelkaj junaj komponistoj koncertis en Berlin kaj Varsovio. Mem Szymanowski koncertis en tiuj jaroj en Berlin kaj Leipzig. En 1908 jaro li vojaĝis nove al Italio. Poste, en 1912 li lokiĝis en Vieno kaj Universal Edition, firmao muzika, faris kun li kontrakton por dek jaroj. En tiu epoko plej gravaj komponaĵoj de Szymanowski estis sendube kantoj kaj unua simfonio e minor op.15 kaj dua simfonio B maior op.19. Romantikeco kaj influoj de ekspresionisma muziko de Strauss estas tie videbla. Krom Strauss lia dua majstro muzika estis Fryderyk Chopin, kies muziko influadis sur Szymanowski dum ĉia sia vivo.

Dum sendependiĝo de Pollando; epoko impresionisma[redakti | redakti fonton]

"Atma", hodiaŭ muzeo de Szymanowski

Karol Szymanowski malkovris orientalismon ankoraŭ dum siaj unuaj vojaĝoj al Italio. Centro de lia intereso estis nun, en 1913, la mistikismo. Lia unua provo esprimi tiun valoron de arto estis opero Hagith, kiun li finverkis en 1914. Unue li trapasis plej gravan vojaĝon en sia tuta artistika vivo - la vojaĝo al Italio, Sicilio kaj Afriko (arabaj landoj). Post tiu vojaĝo Szymanowski skribis jam tute alian muzikon ol ekspresionisman. Jam estante en Parizo li ekkonis bone kun muziko de Claude Debussy. Revenante al Tymoszówka li kreis siajn plej gravajn verkojn por piano- Metopy, Maski, Mity (Metopoj, Maskoj kaj Mitoj)- hodiaŭ opiniataj kiel plej geniaj komponaĵoj de monda impresionismo. Por mencio meritas sendube "Kantoj de princino de fabelo" kun vortoj de Zofia Szymanowska kaj "Kvar Kantoj" kun vortoj de Rabindranath Tagore. Post sanga Revolucio de Bolŝevikoj en oktobro 1917, Szymanowski lasis domon en Tymoszówka kaj post mallonga loĝado en Elizavetgrado li hejmiĝis en Varsovio. Li skribis tiam unu el plej interesan komponaĵon sub influo de araba kulturo- "Pieśni muezina szalonego" (Kantoj de malsaĝa muezzin). Post granda influo de araba, malnova greka, malnova slava kaj ortodoksa kulturoj li komencis skribi sian plej grandan verkon- opero "Król Roger" (Reĝo Roger). Libreto skribis unu el plej grandaj polaj verkistoj de Młoda Polska kaj lia kuzo- Jarosław Iwaszkiewicz. Szymanowski komponis ĝin tre longe ĉar de 1918 ĝis 1924. Dum tiu tempo Szymanowski venis kun Artur Rubinstein al Usono farante grandajn sukcesojn. Plej grava sukceso koncerta estis tamen en Parizo, en majo 1922. En tiu jaro li venis ankaŭ al Zakopane kie tre gravan impreson faris sur li longe ne aŭskultata muziko montana, kiu estis ja tre proksima al li dum lia infaneco. En 1924 Szymanowski skribis romanon "Efebos" omaĝante ĝin al dekkvina Boris Kochno - postea grava rusa poeto. Tiu romano estis esprimo de amo por juna knabo. Romano tiu estus pove unu el plej grandaj verkoj de samseksema literaturo se Szymanowski ne brulus ĝin. Nur post morto de li, Jarosław Iwaszkiewicz publikis kelkajn fragmentojn. En la sama jaro, en junio estis premiera de "Król Roger" en Varsovio. Opero tiu estas grava kunigo- Szymanowski kreis tie kunigon de partoj ekspresionismaj, orientalismaj, romantikismaj kaj modernismaj. La opero hodiaŭ estas opiniata kiel unu el plej geniaj verkoj de tiu tempo inter "Turandot" de Giacomo Puccini kaj "Elektra" de Richard Strauss. Ĝi tamen ne estas konata pro "tre malfacila muziko en percepto" (kiel opinias J.Kański) aŭ pro ĝia malbona unua ricevo de aŭskultantoj. Nur hodiaŭ opero tiu revenas al plej grandaj domoj operaj (en Britio, Usono, Francio kaj Germanio; ekzemple en 2009 Polo- Krzysztof Warlikowski preparos ĝin en Pariza Opero).

Lastaj jaroj - epoko de pola muziko[redakti | redakti fonton]

Harnaś- estro de montanoj kun virino

En 1926 Szymanowski forĵetis propozicion estiĝi estro de Kaira Konservatorio de Muziko. Li tamen estiĝis estro de Varsovia Konservatorio kaj poste li estis rektoro de Akademio Muzika en Varsovio. Tiam li loĝis en sia legenda domo en Zakopane - "Atma". Dum tiu tempo li skribis "Kvar Kantoj" kun vortoj de James Joyce. Mirigita per pola kulturo li komencis skribi inspirante per muziko popola kaj malnova. Tiel li kreis Stabat Mater. Ĝi estis unua komponaĵo de tiu motivo en lingvo nacia. Ĝi estas ankaŭ rekviemo, ĉar homo kiu mendis tiun komponaĵon esperis komponaĵon en ĝuste tia speco. Ekde 1925 li komponadis ankaŭ balteon- "Harnasie". La popola muziko de Montanoj, partoj de tenoro kaj motivo popola en moderna stilo de komponado de Szymanowski montras hodiaŭ al muzikologoj unu el plej geniajn verkojn de popola epoko en muziko moderna. Kune kun "Król Roger" kaj "Stabat Mater" ĝuste "Harnasie" estas opiniata kiel plej grava komponaĵo de Karol Szymanowski. En 1935 li renkontis Witold Lutosławski. Problemoj kun sano emigis lin por saniĝadi en sanatorioj en Francio. Karol Szymanowski mortis subite en Laŭzanio en 1937.

La jaro 2007 estas en Pollando la jaro de Karol Szymanowski, Stanisław Wyspiański kaj Joseph Conrad.

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Jaroj de komponado Titolo Formo muzika
1899-1900 Dziewięć preludiów na fortepian, Op. 1 Miniaturoj fortepianaj
1900-1902 Sześć pieśni, Op. 2 kantoj por voĉo kaj fortepiano
1901-1903 Wariacja b-moll, Op. 3 fortepiana variacio
1900-1902 Cztery etiudy, Op. 4 miniaturo fortepiana
1902 Trzy fragmenty z poematów Jana Kasprowicza op.5 Kantoj por voĉo kaj piano
1904 Salome, Op. 6 (sł. Jan Kasprowicz) Kanto por voĉo kaj fortepiano
1904 Łabędź, Op. 7 (sł. Wacław Berent) Kanto por voĉo kaj fortepiano
1903-1904 Sonata fortepianowa nr. 1 c-moll, Op. 8 Sonato
1904 Sonata d-moll na skrzypce I fortepian, Op. 9 Sonato
1900-1904 Wariacje na polski temat ludowy h-moll, Op. 10 fortepiana variacio
1904-1905 Cztery pieśni, Op. 11 (sł. Tadeusz Miciński) Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1904-1905 Uwertura koncertowa E-dur, Op. 12 Komponaĵo orkestra
1905-1907 Pięć pieśni, Op. 13 Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1905-1907 Fantazja, Op. 14 miniaturo fortepiana
1906-1907 Symfonia nr 1 f-moll, Op. 15 Simfonio
1907 Trio, Op. 16 Trio instrumentala (fortepiano, violono, violonĉelo)
1907 Dwanaście pieśni, Op. 17 Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1908 Pięć pieśni, Op. 18 Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1905-1909 Preludium I fuga cis-mol Miniaturo fortepiana
1908-1909 Loteria na mężów Opereto
1909-1910 Symfonia nr 2 B-dur, Op. 19 Simfonio
1909 Sześć pieśni, Op. 20 (sł. Tadeusz Miciński) Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1910-1911 Sonata fortepianowa nr 2 A-dur, Op. 21 Sonato
1910 Barwne pieśni, Op. 22 Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1910 Romans D-dur, Op. 23 Dueto por violono kaj fortepiano
1911 Pieśni miłosne Hafiza, Op. 24 Kanto por voĉo kaj fortepiano
1912-1913 Hagith, Op. 25 Opero
1914 Pieśni miłosne Hafiza, Op. 26 Kanto por voĉo kaj orkestro
1914-1916 Symfonia nr 3 "Pieśń o nocy", Op. 27 Simfonio
1915 Nokturn i tarantela, Op. 28 miniaturo muzika por violono kaj fortepiano
1915 Metopy, Op. 29 miniaruro fortepiana
1915 Mity, Op. 30 miniaruro por violono kaj fortepiano
1915 Pieśni księżniczki z baśni, Op.31 Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1915 Trzy pieśni, Op. 32 (sł. Dymitr Dawydow) Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1915-1916 Dwanaście etiud, Op. 33 miniaturo fortepiana
1916 Maski, Op. 34 miniaturo fortepiana
1917 Koncert skrzypcowy nr 1, Op. 35 Koncerto violona
1917 Sonata fortepianowa nr 3, Op. 36 Sonato
1917 Kwartet smyczkowy nr 1, Op 37 Kvarteto arĉa
1917 Demeter, Op 37 bis Kanto por alto, koro ina kaj orkestro
1917 Agawe, Op. 38 Kanto por alto, koro ina kaj orkestro
1918 Trzy kaprysy Paganiniego, Op. 40 miniaturo por violono kaj fortepiano
1918 Cztery pieśni, Op. 41 (sł. Rabindranath Tagore) Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1918 Pieśń meuzina szalonego, Op. 42 Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1920 Mandragora, Op. 43 Baleto
1925 Marsz uroczysty Marŝo por orkestro
1925 Dwie pieśni baskijskie, Op. 44 Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1918-1924 Król Roger, Op. 46 Opero
1921 Słopiewnie, Op. 46 bis (sł. Julian Tuwim) Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1922 Trzy kołysanki, Op. 48 Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1922-1923 Rymy dziecięce, Op. 49 (sł. Kazimiera Iłłakowiczówna) Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1924-1925 Dwanaście mazurków, Op. 50 miniaruro fortepiana
1924 Idom se siuhaje dołu, śpiewający Kanzono montana por voĉo kaj fortepiano
1925 Kniaź Patiomkin, Op. 51


(do dramatu Tadeusza Micińskiego)

Komponaĵo orkestra
1925 Kołysanka (La bereceuse d'atacho enia), Op. 52 Dueto por violono kaj fortepiano
1925-1926 'Stabat mater, op. 53 Komponaĵo por voĉoj solaj, koro kaj orkestro
1926 Cztery pieśni, Op. 54 (sł. James Joyce) Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1923-1931 Harnasie, Op. 55 Baleto
1927 Kwartet smyczkowy nr 2, Op. 56 Kvarteto arĉa
1928 Vocalise-Etude Kanto
1928-1929 Sześć pieśni kurpiowski Kanto por koro a cappella
1930 Veni creator, Op. 57 Komponaĵo por soprano, koro, orgenoj kaj orkestro
1930-1932 Pieśni kurpiowskie, Op. 58 Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1930-1933 Litania do Marii Panny, Op. 59 Kanto por soprano, koro kaj orkestro
1932 Symfonia nr 4, (Symphonie concertante), Op. 60 Simfonio
1932-1933 Koncert skrzypcowy nr 2, Op. 61 Koncerto violona
1933-1934 Dwa mazurki, Op. 62 Miniaruro fortepiana