Enda aminoacido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Enda aminoacidoesenca aminoacido estas aminoacido kiun ne eblas sintezi per organismo (kutime priparolas hombesto), kaj pro tio devas esti manĝata.

Nepra endeco kaj kondiĉa endeco en homo[redakti | redakti fonton]

Nutraĵa endeco estas eco de la bestospeco, ne la nutraĵo.

Naŭ aminacidoj ĝenerale estas nepre manĝendaj por homoj. Ili estas metionino, izoleŭcino, leŭcino, lizino, treonino, triptofano, histidino, valino, kaj fenilalanino.

Krome, aminoacidoj arginino, cisteino, glicino, glutamino kaj tirozino estas konsiderataj kondiĉe endaj, signifante ke ili normale ne nepre manĝendas, sed devas esti provizitaj al specifaj grupanoj kiuj ne kapablas sintezi ĝin sufiĉe.

Kiuj aminoacidoj estas nepraj varias inter bestoj, kaj diversaj metabolizmoj ne kapablas sintezi diversajn substancojn. Ekzemple, taŭrino (kiu ne estas aminoacido) estas nepra nutraĵo por katoj, sed ne por hundoj. Tiel amasvendata hundomanĝaĵo ne nutre sufiĉas por katoj, kaj taŭrino aldoniĝas al katomanĝaĵo, sed ne hundomanĝaĵo.

Ankaŭ, distingi endaj kaj neendaj aminoacidoj estas iom malcerte, pro tio ke kelkaj sinteziĝas de aliaj. Du Sulfurenhavaj aminoacidoj, metionino kaj homocisteino konvertiĝas unu en la alian sed ne eblas sintezi ilin de novo en homoj. Same, cisteino povas esti sintezita el homocisteino sed ne sinteziĝas memstare. Tial por faciligi, sulfurenhavaj aminoacidoj estas komprenataj kiel unu grupo de samnutraj aminoacidoj. Same, arginino, ornitino, kaj citrulino kiuj interkonvertiĝas per la ureciklo estas konsiderataj kiel unu grupo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]