Arabskriba kaligrafio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arabskriba kaligrafio estas arto skribi per arabaj literoj. Kaligrafio estas unu el la plej elstaraj artoj en islama mondo.

Prezentita en la bildo dekstre estas divana stilo, populara en Turkio en la 14-17 jarcentoj, interalie por adminstraj dokumentoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araba skribo, kreita ĉirkaŭ 500, rapide vastiĝis kun islamo ekde la 600-kelkaj jaroj. De norda Afriko ĝis norda Hindio ĝi estas uzata en administro, kulturo kaj ĉiutaga vivo por noti en la araba, persa kaj aliaj lingvoj. Ke islamo malrekomendas bildigon de homoj aŭ bestoj probable kontribuis al ĉiaspeca uzo de ornamaj skribaĵoj, ne nur en libroj, sed ankaŭ sur vazoj, monumentoj kaj aliaj aĵoj.

Ĉirkaŭ 900, la persdevena ministro Abû 'alî ibn Muqlah normis ses bazajn stilojn de araba skribarto. Iuj el tiuj stiloj nun eksuziĝis. Aliaj aperis.

La kufa stilo – nomata laŭ la urbo Kufo en Irako – estas la plej frua stabila stilo de la araba belskribo. Ĝi havas dikajn, rondajn kaj rektajn formojn. Ĝin oni multe uzis por fruepokaj kopioj de la Korano. Nuntempe ĝi funkcias kiel grafike impona stilo kun arkaisma nuanco, ŝatata por titoloj aŭ anoncoj, simile al la gotika stilfamilio en latinidaj skriboj.

La kopia stilo (nasĥî) aspektas flua kaj simpla. Ĝi restas ĝis hodiaŭ la precipa bazo de ordinaraj tipografiaj stiloj.

La triona stilo (thuluth) havas altajn rektojn, ampleksajn kurbojn. Ĝi aperas en titoloj, kaj ofte en densaj ornamaĵoj sur monumentoj.

Iuj landoj disvolvis proprajn stilojn. La persa stilo (fârsînastaliĥ), kreita ĉirkaŭ 1400 en Irano, estas iu el la plej sukcesaj. Ĝiaj mildaj, sampezaj formoj estas konataj en la tuta arab-skriba mondo.

Moderna situacio[redakti | redakti fonton]

En la 20-a jarcento, Turkio ŝanĝis la ortografion de la turka lingvo de la araba al latina skribo. Tio ŝrumpigis iun el la plej brilaj skoloj de araba belskribo.

En ceteraj arabskribaj landoj kaligrafio restas populara. Ĝiaj bazoj estas instruataj en lernejoj. Ĝi rolas en konstruaĵa ornamo, en grafikaj artoj, kaj homoj volonte pendigas pli aŭ malpli bonkvalitan belskribaĵon en siaj hejmoj.

Materialo[redakti | redakti fonton]

La tradicia materialo de araba skribarto restas preskaŭ senŝanĝa ĝis hodiaŭ. Ĝi konsistas el kalamo, papero kaj precipe nigra inko. la kalamoj estas laŭ la landoj el diversaj specoj de kanoj. La ĝusta angulo por la eltranĉado de la beko iom varias laŭ la stilo, per kiu oni skribos.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Araba alfabeto

Araba lingvo

Araba skribmaniero

Hassan Massudy

Sadequain

Persa belskribo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(eo) Terminaro de persa kaj araba belskribo

(en) Historia eseo pri kaligrafio

(en) Arto de arabskriba kaligrafio