Mozio (ĉina filozofo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri antikva ĉina filozofo. Mozio ankaŭ estas esperantlingva nomo de departemento de Francio, en la franca lingvo nomata Meuse, prononco laŭ sistemo IFA [møz].
Mozio
Persona informo
墨子
Naskiĝo 2-an de januaro 2000 (2000-01-02)
en Lu
Morto 2-an de januaro 2001 (2001-01-02) (1-jaraĝa)
Lingvoj ĉina vd
Loĝloko Song vd
Ŝtataneco Dinastio Zhou vd
Profesio
Okupo filozofo • militinĝeniero • inĝeniero vd
Laborkampo etikosocia filozofiopolitika filozofiologikoepistemologio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mozio[1] (墨子, Mozi), ĉina filozofo, naskiĝis en 470 a.K (479 a.K) kaj mortis en 371 a.K (394 a.K). Lia reala nomo estas Modi (墨翟). MozioMojing estas ankaŭ la libro, kiun li verkis. La libro konsistas el 71 ĉapitroj sed nur 53 ĉapitroj el la 71 restas.

Li estis la ĉefa proponanto de filozofia skolo nomita laŭ li, Mohismo, MoismoMoziismo. Moziistaro estas grava grupo same kiel konfuceanoj antaŭ ol Dinastio Qin unuigis Ĉinion. Post la morto de Mozio, moziistaro disiĝis al du aŭ tri grupoj.

Penso[redakti | redakti fonton]

Moziismo kontraŭas konfuceismon kaj taoismon. Ĉefaj pensoj de moziimo estas Homamo (兼愛) kaj Neatako (非攻). Moziismo kontraŭas ankaŭ fatalismon, ĉar pro fatalo homo iĝas maldiligenta. Moziismo kontraŭas ankaŭ ceremonian muzikon kaj grandajn funebraĵojn, ĉar tio estas egoismo de regantaro. Krom tio, Mozio opiniis, ke vi dungu saĝulon sendepende de samsangeco kaj sociklaso. Tio estas moziisma egaleco. Moziismo estas utilismo. Moziismo havas dek ĉefajn aforismojn.

  • Dungado de saĝulo (尚賢)
  • Samigo opiniojn (尚同) :teni la ordon
  • Ŝparado (節用)
  • Ŝparado de funebraĵo (節葬)
  • Nemuziko (非樂) :ne-ceremonia-muziko
  • Nefatalo (非命)
  • Kredado je Dio (尊天)
  • Kredado je ogro (事鬼)
  • Homamo (兼愛)
  • Neatako (非攻)

Dungado de saĝulo[redakti | redakti fonton]

Dungu saĝulojn kaj maldungu saĝulojn. Tiam saĝuloj multiĝis. Ĉar popolo pensas, ke ni devas iĝi saĝaj. Saĝuloj kaj talentuloj estas trezoroj de lando

  • 是故國有賢良之士眾,則國家之治厚,賢良之士寡,則國家之治薄。故大人之務,將在於眾賢而己。
    • Ju pli multaj saĝuloj estas en la lando, politiko de lando estas des pli bona. Ju pli malmultaj saĝuloj estas en la lando, politiko de lando estas des pli malbona. Do reganto devas multigi saĝulojn.

Samigo de opinioj[redakti | redakti fonton]

Se cent da homoj estas, cent da opinioj estas. Sed reganto devas samigi multajn opiniojn por teni la ordon. Por tio reganto devas iĝi modelo de popolo.

  • 上之為政,得下之情則治,不得下之情則亂
    • Se superulo scias opinion de malsuperulo, superulo povas regi. Se ne scias, ne povas regi.

Ŝparado[redakti | redakti fonton]

Ŝpari talentulojn kaj naturajn riĉfontojn estas multigi riĉaĵojn.

Ŝparado de funebraĵo[redakti | redakti fonton]

Grandegaj funebraĵoj konsumas nacian forton.

Nemuziko[redakti | redakti fonton]

Ne ludu ceremonian muzikon. Ĉar ĝi kostas multajn monojn kaj multajn homojn.

Nefatalo[redakti | redakti fonton]

Ne kredu fatalismon. Se oni kredas fatalismon, li iĝas maldiligenta. Oni klopodas ju pli multe, li povas vivi des pli riĉe

Kredado Dion[redakti | redakti fonton]

Dio estas gardisto de Homamo kaj Neatako.

  • 且吾言殺一不辜者必有一不祥。
    • Antaŭe mi diris, ke homo mortiginta senkrimulon nepre malboniĝos.

Homamo[redakti | redakti fonton]

Amu iun kiel vi amas vin. Amo de Konfuceismo estas nur amo al sia patro kaj sia reĝo. Tia amo estas Sinamo (別愛) kaj tia amo estas diskriminacia kaj okazigis batalon kaj militon inter landoj. Do Mozio opiniis, ke egaleca amo al homaro estas grava. Tia amo estas Homamo (兼愛) kaj ĝi estas amo, kiu oni amas sin kaj la alian samtempe. Monda profito naskiĝis en egaleco kaj monda perdo naskiĝis en diskriminacio.

  • 當察亂何自起?起不相愛
    • Se mi pensas pri "kial milito okazas?". Ĉar homoj ne interamas.
  • 若使天下兼相愛,愛人若愛其身,猶有不孝者乎?
    • Se ĉiuj homoj interamas en la mondo kaj homo amas la alian homon kiel sin. Ĉu malfidelulo ankoraŭ estas? Ne.
  • 天下之人皆不相愛,強必執弱,富必侮貧,貴必敖賤,詐必欺愚。
    • Se homoj ne interamas en la mondo. Fortulo atakas malfortulon, riĉulo malestimas malriĉulon, noblulo fieregas al malnobulon kaj fripono trompas malsaĝulon.
  • 夫愛人者,人必從而愛之
    • Kaj homo amas la alian homon, la alia homo nepre amas lin pro lia amo.
  • 分名乎天下惡人而賊人者,兼與?別與? 即必曰別也。
    • Kiu malamas kaj trompas homoj en la mondo, homamo aŭ sinamo? Ĝi nepre estas sinamo.

Neatako[redakti | redakti fonton]

Homo, kiu mortigis unu homon, nepre mortopuniĝas. Do kial generalo, kiu atakis alian landon kaj mortigis multajn homojn tie, ordeniĝas? Mozio kontraŭas agresmiliton. Kaj Mozio kontraŭas atakon sed li apogas defendon. Ĉar defendomilito okazas pro Homamo. Homamo de moziismo estas amo, ke oni amas sin kaj la alian. Legendo diras, ke moziistaro estas inĝenieraro por urbo-defendo kaj ĝi helpis malgrandan landon, kiun granda lando atakis.

  • 殺一人謂之不義,必有一死罪矣,若以此說往,殺十人十重不義,必有十死罪矣;殺百人百重不義,必有百死罪矣。當此,天下之君子皆知而非之,謂之不義。今至大為不義攻國,則弗知非,從而譽之,謂之義,情不知其不義也
    • Mortigi unu homon estas krimo. La mortiginto nepre mortopuniĝas unufoje. Mortigi dek homojn estas krimo. La mortiginto nepre mortopuniĝas centfoje. Mortigi cent homojn estas krimo. La mortingintoj nepre mortopuniĝas milfoje. Ĉiuj saĝuloj en la mondo scias tion kaj diras, ke tio estas peko kaj krimo. Sed nun iu lando atakis alian landon kun krimego. Saĝuloj ne scias, ke tio estas peko. Kaj ili laŭdas tion kaj diris, ke tio estas justa. Ili ne scias, ke tio vere estas krimo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri esperantlingva termino Mozio, kaj ankaŭ laŭ la skolo nomita laŭ li, Mohismo, MoismoMoziismo, ĝis nun mankas ĉiu referenco el esperantlingva vortaro, literaturo aŭ gazetaraj artikoloj. Bonvolu aldoni.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]