Richard Bartholdt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Bartholdt
Persona informo
Richard Bartholdt
Naskiĝo 2-an de novembro 1855 (1855-11-02)
en Schleiz
Morto 19-an de marto 1932 (1932-03-19) (76-jaraĝa)
en Sankta Luiso
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Partio Respublikana Partio vd
Profesio
Okupo politikistoesperantisto vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Richard BARTHOLDT (naskiĝinta la 2-an de novembro 1855 en Schleiz, Germanio; mortinta la 19-an de marto 1932 en Sankta-Luizo, Usono) estis usona politikisto de la Respublikana Partio. De 1893 ĝis 1915 li estis membro de la Usona Domo de Reprezentantoj, kiel deputito por la ŝtato Misurio.

Richard Bartholdt elmigris en Aprilo 1872 de sia hejmurbo al Usono. Unue li loĝis en Broklino, kie li fariĝis presisto, verkis por gazetoj kaj laboris kiel eldonisto. En 1877 li transloĝiĝis al Sankta-Luizo; tie li laboris kiel gazeta raportisto kaj redaktisto. Kiam li fariĝis parlamentano en la 4-a de Marto 1893, li estis ĉefredaktisto de gazeto St. Louis Tribune.

De 1895 ĝis 1897 li estris la parlamentan komisionon pri enmigrado kaj civitanigo, de 1897 ĝis 1905 la komisionon pri digoj kaj plibonigoj de la Misisipo, kaj de 1905 ĝis 1911 la komisionon pri publikaj konstruaĵoj kaj terenoj.

Bartholdt elektiĝis prezidanto de Interparlamenta Unio en ĝia konferenco en Sankta-Luizo, 1904

En 1911 prezidento William H. Taft sendis lin al Germanio por transdoni al la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a statuon de Friedrich Wilhelm von Steuben, kiel donaco de la Usona Kongreso.[1]. Li ne rekandidatiĝis en 1914.

Li verkis membiografion sub la titolo "From Steerage to Congress" (Philadelphia: Dorrance, 1930).

Rilato al Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 1914 li proponis al la parlamento rezolucion favore al enkonduko de Esperanto kiel studobjekto en lernejoj en Vaŝingtono. Li klarigis:

La tuta mondo scias, ke ni usonanoj malsufiĉe konas lingvojn. [...] Ĉiuj aliaj nacioj instruas du aŭ tri lingvojn en siaj lernejoj, sed ne ni. La internacia komerco absolute necesigas, ke al niaj junuloj estu instruata almenaŭ unu aŭ du lingvoj krom la gepatra. [...] Preskaŭ ĉiuj civilizitaj landoj akceptis Esperanton kiel helplingvo. Anstataŭ devigi la infanojn lerni la hispanan, la francan kaj la germanan, estus tre facile por ni instrui Esperanton. Nur unu leciono semajne ebligus korespondadon kaj komunikadon per komuna lingvo kun ĉiuj aliaj landoj de la mondo. [...]
Ĉiu lando lernus sian lingvon kaj Esperanton: en Anglio la anglan kaj Esperanton kaj tiel plu. Tiel la internacia lingvo vere estus Esperanto. Mi ja iom studis lingvojn kaj komprenas, kiel handikapita sentas sin ekzemple viro, kiu, studinte la francan, vojaĝas al Parizo. Tuj kiam li ekparolas, ĉiuj rimarkos, ke li estas fremdulo, eĉ se li tre bone regas la francan. Franco parolanta kun li havus avantaĝon kompare al li. Sed se la franco devus lerni Esperanton, tiam ili estus sur la sama nivelo, kaj neniu el ili havus avantaĝon.
Mi legis en kelkaj Esperanto-gazetoj, ke ekzemple en Anglio grandaj fabrikoj nun presas siajn katalogojn kaj prezarojn en Esperanto, kaj ke aliaj komercaj presaĵoj en tiu lingvo estas dissendataj al la tuta mondo. Vi do vidas, ke tio venos. Kaj ĉar ni ĝis nun ne troplenigis la cerbojn de niaj infanoj per lingvoj, estus bona kaj utila ideo komenci per Esperanto. [...]
Ĝi estas tre facila lingvo. Mi lernis ĝin dum kvar lecionoj. Kompreneble mi ne havis la tempon por daŭrigi, kaj necesas praktiki. [...] Ĝin konsistigas vortoj el la angla, germana kaj latina lingvoj. Sed la tuta konstruo de la lingvo estas tiel rimarkinde simpla, ke oni demandas sin, kial oni ankoraŭ ne enkondukis tian universalan lingvon por la uzo de civilizitaj homoj.[2]

Noto[redakti | redakti fonton]