Somera Olimpiko 1896

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la finalo de la 100-metra kuro en la Tut-Atena Stadiono
I Olimpiko
Loko: Ateno ( Grekio)
Komenca dato: La 6-a de aprilo 1896
Fina dato: La 12-a de aprilo 1896
Oficiala malfermanto: Georgo la 1-a (Grekio)
Nombro de nacioj:
14
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
241
(241 / 0)
Nombroj de sportoj:
Somera olimpiko
1900 →
vdr

La 1-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 6-a de aprilo 1896 ĝis la 12-a de aprilo 1896 en Ateno,  Grekio. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de Georgo la 1-a (Grekio). Kvankam minacis, ke pro financaj malfacilaĵoj ili fine okazos en la hungara Budapeŝto.

Budapeŝto proponis, ke ĝi transprenos la olimpikojn, sed la greka kronprinco Konstantino fondis organizad-konsilantaron kaj fonduson, kie oni komencis sendi donacojn.

Tiam konkursis en sume 43 konkursoj nur proksimume 241 viroj[1] reprezentantaj 14 landoj.[2]

Plimulto da konkursantoj estis el la gastiganta lando. Oni konkursis en teknikaj sportoj, teniso, skermado, halterlevado, biciklado, pafado, kurado kaj gimnastiko.

Konkursoj en kriketo kaj futbalo fine ne okazis pro manko de konkursantoj. Konkursantoj en jaĥtado havis misŝancon pro malbona vetero.

Gajnintoj ricevis arĝentan medalon, certifikaton kaj kronon el olivfolioj. La duaj gajnis bronzan medalon kaj laŭrokronon. Tiuj, kiuj finis en la tria posteno, veturis hejmen sen medaloj.

La unua gajninto de olimpiko estis usonano James Brendan Connolly, kiu en trisalto saltis ĝis distanco 13,7 m. Postokaze oni kalkulis, ke usonaj sportistoj gajnis la plej multajn konkursojn, kion oni trakalkulis al 11 ormedaloj, sekvite de grekaj sportistoj kun 10 ormedaloj kaj germanaj kun 6 ormedaloj.[3]

La ludojn akompanis granda entuziasmo de grekoj kaj sume ili estis konsiderataj kiel tre sukcesaj.

Sportoj[redakti | redakti fonton]

En la 1-a Olimpiko estis 9 sportoj kun 10 fakoj: akvosportoj, atletiko, biciklado (voja kaj traka), gimnastiko, halterlevo, lukto, pafado, skermo kaj teniso.

En la programo ankaŭ estis velado kaj remado, sed la konkursoj ne okazis pro tro malbona vetero.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. informoj pri la Somera Olimpiko 1896 en la IOK-retejo olympics.com france
  2. [Jen la kutima nombro de landoj en la unua olimpiko notata de la IOK. Ĉar ne estis oficialaj teamoj en la unua moderna olimpiko, kaj la difino de ŝtato en tiu olimpiko estas iom malklara (iuj kolonioj konsideriĝis ŝtatoj, aliaj ne, Irlando estis parto de Britio, sed Aŭstrio-Hungario konsideriĝis kiel du ŝtatoj), la nombro same bone povus ankaŭ esti 10 aŭ 15. La nombro de 14 kunkalkulas svisan sportinstruiston en Sofio kiel bulgaran teamon, kaj dubindan partoprenon de 13-jara lernejano el suda Francio, kies familio estas de Ĉilio, kiel ĉilian teamon.
  3. medaloj de la Somera Olimpiko 1896 en la IOK-retejo olympics.com france




Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024