Hindia stepkoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hindia stepkoko
Hindia stepkoko (Pterocles indicus )
Hindia stepkoko (Pterocles indicus )

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Pterokloformaj Pterokloformes
Familio: Pterokledoj Pteroclididae
Genro: Pterocles Pterocles
Specio: Hindia stepkoko 'Pterocles indicus'
Johann Friedrich Gmelin 1789
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Hindia stepkoko (Pterocles indicus) estas mezgranda birdo de la familio de pterokledoj kiu loĝas en suda Azio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Junulo.

Tiu specio estas 28 cm longa kaj pezas 166 ĝis 208 g la masklo kaj 166 ĝis 176 g la ino. Maskloj kaj inoj montras sufiĉe diferencajn plumarojn. La okulo bruna havas flavan okulringon. La beko estas brunoranĝa.

La masklo montras larĝan blankan brustostrion limigitan de du pli mallarĝaj nigraj strioj, la suba pli larĝa al la ventro. La vizaĝo subokula, kolo kaj supra brusto estas sablokoloraj. La ventro estas malhela punktite same kiel la krono. En la frunto estas rimarkindega ambaŭflanka nigra strio bordita de ambaŭ blankaj partoj. La dorso estas sablokolora kun nigraj kaj blankaj strioj en supra kaj malantaŭa dorso.

La ino estas ĝenerale sablokolora kun mallarĝaj blankaj kaj nigraj strioj tutkorpe kaj malhavas la nigroblankajn rimarkindajn markojn en brusto kaj frunto de la masklo. Junuloj estas similaj al inoj, sed eĉ pli striitaj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi specio estas endemismo, kiel la nomo sugestas, de la hindia subkontinento, kaj ĉefe de orienta Pakistano, kaj okcidenta kaj centra Barato, sed ne norde aŭ sudpinte. La Hindia stepkoko preferas nudajn ŝtonajn ebenaĵojn aŭ montetojn pli ol sablajn kaj tute ne marbordajn aŭ montarajn; ili bezonas arbustojn.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas ĉefe grejnojn, berojn kaj kelkajn insektojn, ĉefe dum reprodukta sezono. Ili flugas krepuske kaj mateniĝe por trovi akvejojn.

Ili estas malpli gregemaj ol aliaj specioj de stepkokoj kaj pro tio ili estas videblaj kiel solaj paroj aŭ en etaj grupoj de ĝis nur 10 individuoj. Ili ne estas timidaj, permesas homan alproksimiĝon kaj ekflugas nur malproksime se oni ĝenas ilin. Ili estas loĝantaj kaj ne migrantaj, sed moviĝas foje fine de la pluvsezono.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La nesto estas nur engrunda truo iom protektita kaj foje kovrita de herberoj, kie la ino demetas du aŭ pli ofte tri kamuflajn helajn ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas sed la masklo dumnokte. La idoj estas frumaturaj kaj ekmanĝas solaj tuj post eloviĝo. La reprodukta sezono povas varii laŭ la regionoj sed ne okazas fine de somero.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]