Indukta kuirplato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Indukta kuirplato
Kompakta indukta kuirplato
Kompakta indukta kuirplato, vidata de la flanko

Indukta kuirplato estas moderna kuirplato nome vitroceramika kuirmaŝino, kiu varmigas la suban parton de feromagneta kuiriloj pere de kirlokurento. Sub la vitro-ceramika plato, sur kiu oni metas la patojn kaj kuirvazojn, situas bobeno kiu ricevas altfrekvencan elektran tension kaj tiel kaŭzas magnetkampon. Tiu magnetkampo altfrekvenca kaŭzas grandan kurenton kiu rekte varmigas la fundon de la kuirilo.

Induktaj kuirplatoj ŝparas tempon kaj energion, ĉar ili, alie ol konvenciaj kuirplatoj, ne unue devas varmigi elementon kaj la vitro-ceramikan platon. La akvo en kuirvazo jam post kelkaj minutoj ekbolas. Varmo kaj kuirdaŭro povas esti antaŭe determininataj kaj tuj ŝanĝataj, kaj la indukta kuirplato tuj reagas je ĉiu ŝanĝo, same vigla kiel gaskuirilo.

Dum la kuirprocezo la indukta kuirplato mem ne estas varmigita sed nur la suba parto de la kuirvazo . Kiam oni forigas la kuirvazon, la kuirplato aŭtomate estas elŝaltita. Krom tio la indukta kuirplato memstare rekonas ĉu la kuirvazo estas taŭga por indukta kuirplato. Netaŭgaj kuirvazoj ne estas varmigitaj kaj la kuirplato malkonektiĝas.

Taŭga kuirilo estu el rustimuna ŝtalo kun feromagneta tritavola fundo. Gisaj kaj emajlitaj kuirvazoj kaj patoj ankaŭ eblas. Ceramikaĵo, vitro, kupro, aluminio kaj ordinara ŝtalo ne taŭgas por induktaj kuirplatoj.

La bobeno de Indukta kuirplato
Indukta kuirplato enkonstruita en kuirejostablo