Otakar Jeremiáš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otakar Jeremiáš
Otakar Jeremiáš, ca 1928
Otakar Jeremiáš, ca 1928
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1892 (1892-10-17)
en Písek
Morto 5-an de marto 1962 (1962-03-05) (69-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Praga konservatorio
Familio
Patro Bohuslav Jeremiáš
Frat(in)o Jaroslav Jeremiáš
Okupo
Okupo dirigentokomponisto
vdr

Otakar Jeremiáš (naskiĝis la 17-an de oktobro1892 en Písek – mortis la 5-an de marto 1962 enPrago) estis ĉeĥa muzikkomponisto, dirigento kaj pedagogo.

Li estis posteulo de la tradicio de Bedřich Smetana, sed ne rifuzis ankaŭ modernajn esprimrimedojn. En sia verkaro li atingis originalan esprimmanieron kun ekspresiva melodieco, komplika harmonio, granda soneco kaj muzikdrama kapablo kaj sento por sonkoloro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en sudbohemia urbo Písek kiel filo de komponisto kaj muzikpedagogo Bohuslav Jeremiáš kaj frato de Jaroslav, kiu ankaŭ okupiĝis profesie pri muziko. En la praga konservatorio li estis disĉiplo de J.Klička (orgenludo) kaj K.Stecker (komponado). Pro nepermesita muzikagado en Praga trio li estis en 1909 eksigita kaj tial li unu jaron studis private - violonĉelludon ĉe J.Burian kaj komponadon ĉe Vítězslav Novák.

Liaj muzikpostenoj evoluis jene:

27.5.1945 li gvidis spektaklon de la opero Libuše de Bedřich Smetana, per kiu estis rekomencita agado de la operensemblo post la okupacia amalpermeso.

En 1949 li ekhavis atakon de apopleksio, kiu kaŭzis al li paralizon de duonkorpo, sekve de kio li ne plu revenis al siaj muzikaktivecoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • opero „Bratři Karamazovi" (Fratoj Karamazov) (1928) laŭ la libro de Dostojevskij
  • opero Enšpígl (1949)
  • kantato „Písně o rodné zemi" (Kantoj pri patrujo)
  • melodramo „Romance o Karlu IV" (Romanco pri Karolo la IV-a)
  • „Jarní ouvertura" (Printempa uverturo)
  • Fantazie pro orchestr (Fantazio por orkestro)
  • pianovariacioj je temo de hebrea ĥoralo
  • scena muziko (Valdštejn de F. Schiller, „Noc na Karlštejně" – Nokto en Karlštejn de J.Vrchlický)

Li komponis ankaŭ du simfoniojn, kamermuzikon, korusverkojn, kantojn kaj muzikon por 8 filmoj, el inter kiuj la plej konatas historiaj filmoj „Paličova dcera"(1941) kaj „Jan Roháč z Dubé" pri la lasta husana militestro (1947).

Krome li estas aŭtoro de aprezataj manlibroj pri instrumentado kaj orkestrodirektado.