Nagyvárad (ĵurnalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nagyvárad estis socia kaj ekonomia ĵurnalo en Nagyvárad. Post la Bihar fondita en en 1867 ĝi estis la dua ĵurnalo de la urbo aperinta inter julio 1870 kaj 4-a de oktobro 1944 en eldono de Ottó Hügel kaj en redaktado de advokato Lajos Báttaszéki.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia pli malfrua redaktoro, Mihály Rácz grupigis la lokan intelektularon ĉirkaŭ la ĵurnalon (Béla Lukács, Antal Gyalokay, Rudolf Bevilaqua, Kornél Ábrányi, György Ember, Ferenc Sólyom Fekete, Endre Hlatky, Ödön Rádl, Zsigmond Várady ). En 1890 la presisto József Láng fariĝis la posedanto de la ĵurnalo kaj Márton Hegyesi ĝia ĉefredaktoro. Inter 1891-93 Ödön Iványi, inter 1893-98 Dezső Fehér, inter 1898-1918 Ede Sas ĉefredaktis. De 1918 Nándor Hegedűs ĉefredaktis ĝin. En 1921 ĝi enigis la gazeton Szabadság. Eldonposedanto de 1921 estis la Akcisocieto Adolf Sonnenfeld. De januaro 1934 pro malpermeso de uzo de la loknomoj en hungara lingvo ĝi titoloĝis Szabadság ĝis aŭtuno 1940. Inter la du mondmilitoj ĝi regule publikis literaturajn verkojn (András Arató, Mária Berde, Adorján Bónyi, Zoltán Csuka, László Dévald, Viktória Diamandy, Ibolya Diósszilágyi, Ákos Dutka, Hédi Edelmann, Ágnes Erdélyi, Tamás Emőd, Irén Gulácsy, Zsolt Harsányi, Jenő Heltai, Elemér Jakobovits, Gyula Juhász, Frigyes Karinthy, Dezső Kosztolányi, Andor Lovassy, Sándor Márai, Elvira K. Mihelffy, Margit P. Mihelffy, Zoltán Nadányi, Lajos Papp, Klára Ruth, Gizella Somlyói Eller, Ernő Szép, Géza Tabéry); artrilatajn artikolojn (László Bárdos, József Bíró, Lajos Daróczi, Miklós Guttmann, Sándor Imre, Jakobovits Elemér, Sándor Marót, Bertalan Pásztor, György Perédy, Béla Zsolt ). De 1-a de septembro 1940 ĝia respondecredaktoro estis Lajos Daróczi (Kiss), la posedanto la Nagyvárad Lapkiadó Kft. De 17-a de julio 1944 ĝia nova titolo estis Új Nagyvárad.

Fontoj[redakti | redakti fonton]