Al-Udo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Udo farita de Abdo Nahat.
Al-udisto

Al-Udo aŭ simple udo (arabeعود ʿūd; somalie Kaban; perse: بربط barbat; turke ud ut;[1] helene ούτι; armene ուդ, azerbajĝane: ud; hebree: עוד ud), foje ankaŭ nomata 'araba liuto', estas kordinstrumento kiu estas ĉefe ludata en araba muziko tradicia kaj muziko de Orient-Afriko. La dorsflanko de ĝia korpo fariĝas el daŭboj kaj similas pelvon, farante kameron resonancan kaj aldonante tonkoloron. Kutime, sed ne ĉiam, la al-udo havas 11 kordojn kaj la kolo ne havas fretojn. Oni ludas la kordojn per plektro, kiu povas fariĝi el plumo agla, karapaco testudaplasto. Ekzistas multaj agordsistemoj por la al-udo.[2]

La plej antikva kroniko bilda pri la al-udo datiĝas ĉe antaŭ pli da 5000 jaroj en Sud-Mezopotamio. Ĉi tiu muzikilo kaj ĝiaj parencoj proksimaj faradis parto de muziko en ĉiom da civilizacioj antikvaj en la regionoj Mediteranea kaj Mez-Orienta, inkludante la Sumeranoj, Akadanoj, Persoj, Babilonianoj, Asirianoj, Armenoj, Helenoj, Egiptoj kaj Romianoj. La liuto eŭropa devenis el la al-udo.

Specoj[redakti | redakti fonton]

Araba udo[redakti | redakti fonton]

La araba udo normale havas dekunu kordojn en ses kordoĥoroj. Ĉiu kordoĥoro estas duobla, krom la La plej basa. En Egipto, ili ankaŭ ludas arabajn udojn, sed ĉi tie ĝi nur havas dek kordojn en kvin tutduobla kordoĥoroj. La mezuro normale estas proksime 60 cm.

Turka udo[redakti | redakti fonton]

La turka udo estas iomete pli malgranda ol la araba udo. Ĝi ĉiam havas dekunu kordojn en ses kordoĥoroj. Ĉiuj kordoĥoroj estas duoblaj, krom la plej basa. La mezuro normale estas proksimume 58,5 cm.

Barbato aŭ Irana udo[redakti | redakti fonton]

En Irano, la udo estas uzata kun la nomo 'barbat(o)'. Barbatoj havas naŭ aŭ dekunu kordojn en kvin aŭ ses kordoĥoroj. Ĉiuj kordoĥoroj estas duoblaj, krom la La plej basa.

Nordafrikaj udoj[redakti | redakti fonton]

En Norda afriko (pleparte Maroko kaj Alĝerio) ekzistas du specoj de udo. Unue ekzistas la normala araba udo kun la nomo 'ud-ŝarki' (signifas orienta udo) kaj due la 'ud-arbi'. La ud-arbi havas nur ok kordojn en kvar kordoĥoroj, pli malgranda korpo kaj plej longa kolo. Ankaŭ ekzistas simiila muzikilo en norda afriko kun la nomo 'kŭitra' aŭ pli esperante 'kvitra', ankaŭ kun ok kordoj en kvar kordoĥoroj. Ĝi havas malsamna formon de sonbuŝo kaj pli malgranda korpo.

Zena udo[redakti | redakti fonton]

La zena (zene) udo estas pli malgranda speco de udo por ludistoj kun pli malgrandaj manoj. 'Zene' signifas 'ina'. Ĝi normale havas mezuro inter 54–57 cm.

Iraka aŭ Baŝira udo[redakti | redakti fonton]

La iraka udo havas malfikstitan ponton (malsama ol normala fiksita ponto de udoj) kaj senplibeligitaj sonbuŝoj. Oni ankaŭ uzas la nomon Baŝira udo, el la fama udisto Munir Baŝir, kiu ludas ĉi tiun specon de udo.

Nuntempaj ludistoj[redakti | redakti fonton]

Munir Baŝir (Irako)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]