Vapi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vapi
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 396191
Demografio
Geografio
Geografia situo 20° 22′ N, 72° 54′ O (mapo)20.36666666666772.9Koordinatoj: 20° 22′ N, 72° 54′ O (mapo) [+]
Alto 27,33 m [+]
Horzono Barata Norma Horzono [+]
Vapi (Guĝarato)
Vapi (Guĝarato)
DEC
Vapi
Vapi
Situo de Vapi
Vapi (Barato)
Vapi (Barato)
DEC
Vapi
Vapi
Situo de Vapi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vapi [+]
vdr

Vapi, laŭ guĝarata lingvo વાપી, laŭ hindia lingvo वापी estas industria urbego kaj municipo en Barato, en subŝtato Guĝarato, en distrikto de Valsad. Tiu urbego apartenas al 10 plej poluataj lokoj de la mondo, laŭ Blacksmith Institute. La poluadon kaŭzas la kemia industrio.

Granda bazaro en Vapi

Demografio[redakti | redakti fonton]

Vapi havis populacion de 230 598 en 2021 kun legopovo de 89%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.

Hotelo en Vapi

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vapi situas tre proksime de rivero Damanganga kaj ankaŭ la Araba Maro ne estas tro for. La supermara alteco estas 27 m. La iama portugala kolonieto kaj urbo Daman troviĝas nur 5, Araba Maro kun la rivera enfluejo nur 7, Silvassa 15, distrikta sidejo Valsad 26, Navsari 64, Surat 93 (voje 100), Naŝiko 100, Vasai-Virar 106, Mahuva 144, Baruĉ 148, Mumbajo 156 (voje 176), Malegaon 169, Nandurbar 177, Vadodara 217, Veraval 271, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 296, nova subŝtata ĉefurbo Gandinagaro 318, tutlanda ĉefurbo Delhio 1016, Kolkato 1618 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la sendependiĝo en 1947 la loĝantoj voĉdonis pri Barato kaj alia naskiĝanta najbara ŝtato Pakistano, poste multe da homoj formigris al Pakistano. Vapi estis nur urbeto ĝis 1967, poste oni fondis precipe kemiajn industriaĵojn, tial multe da homoj alvenis kiel laboristoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Vapi estas industria precipe kun kemia, papera kaj tekstila branĉoj. Proksimeco al la pli grandaj urbegoj de Mumbajo, Surat, Vadodara, kaj Ahmedabado kunligitaj kun liberala registarpolitiko helpis al Vapi ekhavi ilian nunan nivelon de industria agado.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Vapi la oficialaj lingvoj estas la guĝarata kaj hindia.

Ĝainisma preĝejo en Vapi

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Vapi plejparto de la populacio estas hinduoj (77%) kaj muslimoj (18%), iomete estas kristanoj (3%), ĝajnistoj kaj budhistoj (sub 1%).

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Vapi la plej alta eduko okazas en institutoj kaj kolegioj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Vapi trairan fervojan linion kun stacidomo. Enurbe eĉ aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Al aliaj urboj kaj proksimaj vilaĝoj aŭtobuso liveras la pasaĝerojn, tre gravas la naveda trafiko kaj la rekta kontakto kun Daman kaj Silvassa. 5 ĉefvojoj kaj 2 flankovojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Daman.

Stacidomo en Vapi
Statuo en Vapi

Klimato[redakti | redakti fonton]

Vapi troviĝas en savanoklimato (Aw). Jare pluvas ĉirkaŭ 1500 mm. Inter junio-septembro pli ofte pluvas pro la musonoj, inter oktobro kaj majo praktike ne pluvas. La temperaturo varias inter 21-32 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]