Stria kukolkolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stria kukolkolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Macropygia Macropygia
Specio: Stria kukolkolombo Macropygia unchall
(Wagler, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Stria kukolkolombo (Macropygia unchall) estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Kukolkolomboj nome Macropygia.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Kamboĝo, suda Ĉinio, nordorienta Barato, Indonezio, Laoso, Malajsio, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vietnamio. Ties natura medio estas kaj nordaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltaj arbaroj, sed ĉiam densaj arbaroj de kie eliras al pli malfermaj lokoj por nutri sin.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

MacropygiaUnchall.jpg
MacropygiaUnchall
Stria kukolkolombo.

Ĝi estas tre bruna kolombo de longega vosto (38 cm longa kaj el 160 ĝis 180 g peza), pli hela ĉekape kaj pli malhela en dorso kaj brusto kaj eĉ pli malhela en flugilpinto. La tuta bruna plumaro estas strieca per maldikaj malhelaj strietoj, de kie devenas la nomo. La suba ventro estas pli hela, preskaŭ blanka. En krono, nuko kaj ŝultro estas belegaj verdecaj brilegoj. La kruroj estas ruĝaj kaj la beko estas nigra.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La specio faras etajn grupojn. Oni konstruas neston el bastonetoj en malalta arbo, kie la ino demetas ununuran ovon. Ili manĝas surgrunde semojn, fruktojn kaj grejnojn.

Referenco[redakti | redakti fonton]