Bruna kukolkolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bruna kukolkolombo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Macropygia Macropygia
Specio: Bruna kukolkolombo Macropygia phasianella
Coenraad Jacob Temminck 1821
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bruna kukolkolombo, Macropygia phasianella, estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Kukolkolomboj nome Macropygia. Ĝi estas konata ankaŭ laŭ la nomoj de "Bruna kolombo", "Fazankolombo" kaj "KukolkolomboCockoo Dove".

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi loĝas en orienta Aŭstralio el Weipa kaj Aurukun norde ĝis Bega sude kaj ĉe Atherton kaj Toowoomba.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi kolombo estas 40 ĝis 43 cm longa. La plumaro estas iome ruĝecbruna. La masklo kutime havas rozverdecajn brilkolorojn ĉe kolo. Ĝi havas tre longan voston kaj mallongajn flugilojn.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La voĉo de tiu kolombo estas tre laŭta "buup-buup".

La Bruna kukolkolombo loĝas ĉe pluvarbaroj, arbustejoj kaj ĉe replantitaj pluvarbaroj. Ĝenerale ili povas troviĝi ĉe malfermaj lokoj de malalta vegetalaro, sed ankaŭ ĉe densaj pluvarbaroj kaj en altaj teroj.

Tiuj kolomboj povas esti vidataj en paroj aŭ grupoj. Ili manĝas berojn el kaj indiĝenaj kaj enmetitaj plantoj. Ili povas esti nomadaj, depende de la manĝodisponeblo kaj ili estis iam vidataj en Papuo-Nov-Gvineo, Indonezio kaj Filipinoj. Ili flugas mallongajn distancojn plej ofte kaj apenaŭ subeniras surgrunde.

La reproduktado okazas en printempo kaj somero. La nesto estas plata strukturo el bastonetoj ĉu inter branĉoj de arbo ĉu en pinto de malalta arbo. La ino demetas ununuran ovon kremkoloran.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Macropygia amboinensis kaj M. phasianella estis kunigitaj ĉe M. amboinensis laŭ indikoj de Christidis kaj Boles (1994).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]