Liguna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Linguna estas esperantido publikita de la germano Hans Dieter Wilhelm Goeres (=H.Dito Goeres) el Moenchengladbach (=Monachois-Gladbacha) en 1992. Jam de 1978 ĝis 1992, Goeres klopodis plibonigi Esperanton kaj uzis por tiu projekto la nomon "Esperanto Moderna". Linguna celas aspekti pli natureca ol Esperanto. Ekzemple ĝi evitas derivaĵojn tro "krudajn", ekz. tiujn, kiujn la aûtoro nomas "mal-vortojn" (per prefikso "mal-" formitajn vortojn derivitajn). En Linguna, la finaĵo -a povas indiki kaj adjektivojn kaj femininajn substantivojn, la lastnomitaj prononcataj per longa -a; la feminino uzataj por virinoj kaj ties nomoj kiel-kaj landnomoj, regionoj, etenditaĵoj; ankaŭ floroj, sciencoj, maŝinoj havas tiun feminin-deklinacion kompare kontraŭ la neûtra/maskulina deklinacio, kiu iras tiel:

Singularo (m): (G. vira:) homno, homnes, homnim, homnon, instr.: homnom, lok.: homne. Pluralo (m); homnoi, homnois, homnins, homnoin, instr.: hómnoimy, lok.: hómnoie.

Ĉiuj kazoj povas ankaŭ egalvalore formitaj esti tradicie per prepozicioj, escepte de la nominativo.

Deklinacio ina; singularo: fémina, féminaes, féminaem, féminan, instr. féminaom [ao estas unusola sono de Sveda malhela a°], lok.: féminae; pl.: féminai, féminais, féminaens, féminain, instr.: femínaiom, lok.: femínaie

La German-devenaj vortoj estas elŝanĝitaj per precipe Helenaj, Latinaj, Slavajn radikojn kaj Hindeuropaj pravortoj; ekzemple:

  • shranko =: armuar, armuaro;
  • knabo =: paido;
  • lerni =: apprendi;
  • flugi =: ópteri;
  • ŝteli =: furti;
  • danko =: grácio;
  • ŝpruci =: shei;
  • shpruciĝi =: raini;
  • sofo =: diván, divano;
  • fraŭlino =: senorita (f);
  • fraŭlo =: solitejro;
  • neksta =: ifexa;
  • ŝtopi =: tvanqi;
  • shlosi =: clei; ktp.


Por formi adjektivojn el substantivoj krom la ĝisnunaj eblecoj ekzistas aldone pliaj sufixoj (-ala, -osa, -aena, -´-ila, -´-ea, -esca, - écea, -oda, -ana, -oma, -erna, -aea, -ésea, -isma, -iva, -abla, -ebla, -aera, -ula, -anta, -ata, -ita, ktp.)

Estas en Linguna ankaŭ neordinaraj akcentebloj, nome sur la trielastan silabon (fémina (f), última, óptima, accéleri, máchina, fácila, ktp.) respektive sur la lastan silabon: theá, theáes, ... kaj sen nominativa finaĵo ĉe: humanité,humanitea (f); villá,villaò, ktp.).

La literumado ne plu estas kun supersignoj sur konsonantoj, anstataŭ kiuj aplikatas depost longe la serio:

  • cz [tS] (esperanta C);

gj [d3] (e-a Ĝ) (ankaŭ dj kaj ds kiel [d3] okaze); ch [x] (esperanta Ĥ) (kiel Germane bach, loch, fluch); jj (majuskle: Ji) [3] (esperanta Ĵ); sh [S] (esperanta Ŝ); qv [kv]; x [ks, kz, gz]; w (vortkomence kiel [whu].

Oni havas diftongojn: ai, au, ej, ou, uj.

La digramo vokala de "ae" estas sono inter a kaj e;

la digramo de "eu" signas sonon [o/, resp. ö], la vokalo y signas sonon inter u kaj i, kiel Turka/Germana ü, resp. Franca u.

Litero k malaperis per c (ca,co,ceu,cu) [k], ankaŭ: cr, cl, cn; kaj per q (qe,qae,qi,qj,qy).

Por eviti disfalon de la lernado de l' lernantoj enlernejaj pro aliaj lingvoj, kaj pro garantii rekoneblon de la radikoj, la konsonant-duobligoj radikaj en la fontolingvoj de iuj Esperantovortoj estas konservataj depost 1992:

Tial: officejo, apprendi, offendi, splitti, bella, glitti, Finna, czarro, affecto, commenci, commento, null, ordonni, denna, sacco, communa, secca, molla, tyrann,tyranno, diffícila, affaera (f), flammo ktp.

La konjugacio havas kelkajn formojn pli: -ams = ni ..-as; vi ..-az = vi ..-as (plurale), illi/illae ..-az = ili ..-as.

Same en ĉiuj tempoj: -ims, -iz; -oms, -oz

kaj modoj: --ums, -uz; -´-yums, -´-yuz

La personaj pronomoj estas:

mi, dzi, li/shi/id/to, oni; {to = li aŭ ŝi, kiam nesciate; id anstataûas "ĝi"}; plurale: ni, vi, illi/illae. Transitivigo restas per sufikso –igi , Kaŭzativo esprimatas per sufikso helen-devena –yni .

La konjugaci-tempoj iras per infiksa vokalo asub suprenomitaj –s, -ms, -z en prezenco,

per infiksa vokalo o sub –s, -ms, -z en futuro, per infiksa vokalo i sub –s, -ms, -z en preterito. Prezencaj unua-person-finajjoj estas en singularo –ym, en pluralo –ams. Perfekto estas per infikso –uv- ; do czangji : czangjuvym, czangjuvas; czangjuvams, czangjuvaz . (= estas shanĝintaj).

Pasivo estas pleje Grabovskia, t. e. per finaĵoj post la participoj signante dinamikon. Statikaj estas la formataj per participo plus formoj de „esti“.

La prepozicio post pasivo estas „di“, kontraue al „de“ en ĉiuj aliaj aplikoj. –

La nombro de la prepozicioj etendita estas per ennovajjoj (ekzemple: migau, dra, hypo, hyper, anau, catau, dre, parau, versau, epí, dal, ktp.)

La verbo „esti“ prezence estas: szum, est, est; szoms, staz, szon.

En imperfekto: eram, eras, era; erams, eraz, eran. (=estadis).

En Perfekto: fuvym, fuvas; fuvams, fuvaz.

La verbo „iri“ prezence iras tiel: vam, vas, va; vams, vaz, van .

Per tio la pli frekvente uzataj aperaĵoj nun havas pli detalan kaj pli precizan formon.

Deklinataj estas la pronomoj (tute naturale, laŭ maksimumo de rekoneblo internacionala) jene:

  • mi, mies, me, min—mia
  • dzi, tues, tu, dzin—tua
  • li, lies, luj, lin—lia
  • shi, shies, sher, shin—shia
  • to (= li aû shi), toes, toj, ton—toa
  • id, ées, ei, djin—ea
  • oni, ónies, onu, onin—ónia
  • ni, nostres, nu, nin—nostra
  • vi, vestres, vu, vin—vestra
  • illi/illai, lores, illur resp. leur, illin/illain – lora
  • si, sues, su, sin—sua (refleksiva).

Ekzistas ankoraŭ pliaj detaloj pri Linguna, czi tie ne menciitaj.

Specimeno:

- Por comprenyni sin, esti audata, povi communiqidsi cai discuti edí solvoin trovi al problemoi, faltas parli, legi ac scribi, tio est apprendi Línguain, noá ímeas da illi multai. Oni devas teni unu por cziuj homnoi, unu ideman, certe en tio la áliain ne neglectante, sed besonjams Línguan communan, fácilan, neutralan : ce tio est Linguna, succedanto al Esperanto depost 1992.