Hitler-puĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Hitler-puĉo (ankaŭ Hitler-Ludendorff-puĉo, Bürgerbräu-puĉoMarŝo al Feldherrnhalle) okazis la 8-9-an de novembro 1923 en Munkeno. Ĝi estis provo de Adolf Hitler lanĉi ribelon kontraŭ la registaro de la Vajmara Respubliko.

Hitler kaj lia - tiam sensignifa - nazia partio alianciĝis kun generalo Erich Ludendorff. Vespere de la 8-a de novembro, Hitler kaj liaj kunuloj perforte penetris dekstran politikan kunvenon - okazantan en munkena biertrinkejo Bürgerbräu - kaj tie trudis la gvidantojn partopreni transporton de la "revolucio" al Berlino (laŭ ekzemplo de Benito Mussolini, kiu antaŭjare enmarŝis Romon). Sekvatage, kiam 3000 nazioj marŝis al la centro de Munkeno, la marŝantoj alvenis sur Marienplatz, kie ilin atendis salvo de policista kordono. Dum la interbatalo mortis 16 marŝantoj kaj 3 policistoj. Tiam la ribelantoj rezignis pri la "revolucio", ĉar evidentiĝis por ili, ke la registaro estis tro forta.

La puĉon sekvis juĝista proceso, en kiu la nazi-simpatia bavara juĝistaro senkulpigis Ludendorff pri ŝtatperfido, dum Hitler estis juĝita je 5-jara prizono. Hitler devis plenumi el tio nur 8 monatojn en la fortikaĵo de Landsberg, kie li verkis unuan volumon de sia politika manifesto Mein Kampf.

La fiaskinta puĉo konatigis la nomon de Hitler eĉ eksterlande. Li konkludis, ke oni devas leĝe akiri la potencon.