Uterito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Publicidad de una vacuna francesca contra el uterito, principio del 20 siclo

Uterito estas inflamo de utero. Ĝi manifestiĝas per lokaj, apudaj kaj refleksaj simptomoj. La plej gravaj lokaj simptomoj estas:

La apudaj simptomoj estas urinvezikaj (ofta, urĝa kaj ŝajna bezono de urinado, doloro), rektumaj (doloro, mallakso), ovariaj (doloroj kelkfoje tre akraj). La refleksaj simptomoj estas digestaj (naŭzoj, vomoj, stomakdoloro, mallakso, gasa disstreĉo de la intesto, hepataj perturboj); cirkulaj (palpitacio, taĥikardio, ekstrasistolo, doloro aŭ angoro en la antaŭkora regiono, nedaŭra hipertensio); spiraj (seka tusado, spasma korizo); nervaj (neŭrastenio, hipokondrio, neuralgioj, vertiĝo) ktp.