Turka literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Araba kaligrafio de la Otomana turka laŭ skribaĵo de la Tuğra, aŭ stampo aŭ blazono aŭ subskribilo de ĉiu otomana sultano, ĉikaze de Mahmut la 2-a.

La Turka literaturo estas tiu disvolvigita en Turkio aŭ en la antikvaj teritorioj de la Otomana Imperio, tiukaze skribita en la pralingvo de la aktuala turka lingvo, nome la otomana turka (osmanlı türkçesi). La turka aktuala apartenas al la lingva familio de la Tjurka lingvaro, en altaja branĉo, kies geografia areo etendiĝas ekde la okcidento de Ĉinio ĝis Balkanio. La unuaj skribitaj atestiloj de tiu lingvo aperis en la interno de Centrazio.

La historio de la turka literaturo eblas dividiĝi en tri periodoj, kiu respegulas krome la historion de la turka civilizacio:

Literaturo
turka: Periodoj
Antaŭislama literaturo
Turka literaturo post adopto de Islamo
Turka literaturo sub influo de la okcidenta literaturo

Antaŭislama literaturo[redakti | redakti fonton]

La turka literaturo estis en sia komenco la kultura komuna heredaĵo de la turkaj klanoj kaj estis ĉefe parole komunikita. La ekzemploj de turka skribado plej antikvaj troviĝis en monumentoj kiuj datiĝas de fine de la 7-a jarcento kaj komence de la 8-a jarcento. La Orĥona runoskribo, skribitaj en la jaro 720 honore al Tonjukuko, en 732 al Kültigino kaj en 735 honore al Bilge Kagan (elstaraj gravuloj de la epoko), estas majstroverkoj de la unuaj tempoj de turka literaturo pro la aferoj traktataj kaj por la perfekto de ties stilo.

Turka literaturo post adopto de Islamo[redakti | redakti fonton]

La turkaj migradoj en Anatolion kiel konsekvenco de la venko super la bizancanoj en Malazgirt (1071), la starigo de kelkaj anatolaj bejlandoj, la adoptado de Islamo kaj la futura fondo de la respektivaj Seljucida kaj Otomana Imperioj influis en la turka literaturo, kiu disvolviĝis laŭlonge de du diferencaj linioj: la literaturo Divano aŭ klasika turka literaturo inspirata en la araba lingvo kaj la persa lingvo (kun uzado de formoj literaturaj persaj, kiel la mesnevio, kasido, gazalo ktp.), kaj la literaturo ĝenrisma turka, kiu ankoraŭ restas profonde enradikita en la tradicioj de Centrazio.

La poetoj de la literatura Divano ne adoptis sendependajn filozofiojn, sed pli bone klopodis esprimi la samajn ideojn, sed per diferencaj manieroj. La grandeco de la poeto eliras el sia majstreco malkaŝante originalajn kaj belegajn formojn de la skribita esprimo. Dekomence bazita sur du fremdaj literaturaj tradicioj, nome la araba kaj la persa, la literaturo laŭgrade ekĉesis esti simpla imitanta, kaj ekatingis naciajn karakterojn proprajn de la Otomana Imperio.

Ĝis iu punkto, la ĝenrisma turka literaturo kiu survivis ĝis nuntempe respegulas la influon de Islamo kaj de la nova vivstilo kaj la strukturon de la tradicia literaturo de Centrazio post la adopto de Islamo. La ĝenrisma turka literaturo enhavas sennomajn verkojn de poetoj menestrelaj kaj minstrelaj kaj la literaturon de influo sufia Tekke (ripozejoj mistiko-religiaj de la religiordenoj sufiaj). Yunus Emre, kiu vivis en la dua duono de la 13-a jarcento kaj komenco de la 14-a jarcento, estis aŭtoro kiu markis epokon, poeto kaj sufia majstro (mistika filozofo) fakulo en la tri tendencoj de la ĝenrisma turka literaturo kaj en la poezio de la Literaturo Divano. Gravuloj de tiu poezia literaturo de tiu periodo estis Karacaoğlan, Atik Ömer, Erzurumlu Emrah kaj Kayserili Seyrani.

Turka literaturo sub influo de la okcidenta literaturo[redakti | redakti fonton]

La sociaj, ekonomiaj kaj politikaj ŝanĝoj de la lastaj jaroj de la Otomana Imperio respeguliĝis en la literaturo de la epoko kaj la serĉo de ŝanĝo pludaŭris ĝis la proklamo de la Respubliko. La diferenciga karaktero de la epoko pri literaturo estis pli serioza priokupiĝo pri la intelektuala enhavo kontraŭ la beletraj valoroj aŭ pri la perfekto ĉe stilo. La lasta etapo de la literaturo, kiu estas konata kiel Turka Literaturo de la Respublika Periodo, estis influata de la jenaj literaturaj skoloj post la abandono de la literaturaj stiloj divanoj: Tanzimat (Reformoj), Servet-i Fünun (Scienca Heredaĵo), Fecr-i Ati (Mateniĝo de nova erao) kaj Ulusal Edebiyat (Nacia Literaturo).

Literatura gravuloj de la unua periodo (1860-1880) de la literaturo Tanzimat estis Sinasi, Ziya Pasa, Namik Kemal, kaj Ahmet Mithat Efendi. Aŭtoroj de la dua periodo (1880-1896) estis Recaizade Mahmut Ekrem, Abdülhak Hamit, Sami Pasazade Sezai, kaj Nabizade Nazim.

Tevfik Fikret, Cenap Sahabettin, Süleyman Nazif, Halit Ziya Usakligil, Mehmet Rauf, Hüseyin Cahit Yalçin kaj Ahmet Hikmet Müftüoglu estas gravaj reprezentantoj de tiu literatura tendenco siavice. Aliaj aŭtoroj kiuj adoptis alproksimiĝon al Okcidento, sed kiuj estis aparte de tiu grupo, estis Ahmet Rasim kaj Hüseyin Rahmi Gürpinar kiuj apogis la novan turkan literaturon.

La poeto pli interesa de la periodo Fecr-i Ati estis Ahmet Hasim. Yakup Kadri Karaosmanoglu kaj Refik Halit Karay kiuj dekomence troviĝis merĝe ene de la literatura skolo Fecr-i Ati eke de siaj karieroj, atingis siajn verajn literaturajn identecojn poste, ene de la literatura skolo Ulusal Edebiyat (Movado de Nacia Literaturo).

Mehmet Akif Ersoy kaj Yahya Kemal Beyatlı dekomence estis pli sendependaj kaj poste aliĝis al la Movado de Nacia Literaturo. La skoloj Tanzimat, Servet-i Fünun kaj Fecr-i Ati unuiĝis por krei modernan turkan literaturon, sed ties klopodoj malsukcesis. Laŭ spirito tiu estis influita de la franca, dum laŭ lingvo kaj stilo ĝi estis tradicia kaj otomana.

La antaŭaĵoj de la aktualaj romanistoj estis ĉe la ĵurnalo de la otomana epoko Junaj skribiloj (Genç Kalemler). Junaj skribiloj estis publikita en Tesaloniko, en la aktuala Grekio (Selanik) de Ömer Seyfettin, Ziya Gökalp kaj Ali Canip Yontem. Per ties artikoloj pritraktis la sociajn kaj politikajn konceptojn de ties epoko ekde naciisma vidpunkto. Ili iĝis la kerno de movado kiu poste estos nomata nacia literaturo.

La Ulusal Edebiyat aŭ Nacia Literaturo, setlis inter la jaroj 1911 kaj 1923. La plej elstaraj literaturaj gravuloj de tiu periodo estis Ziya Gökalp, Ömer Seyfettin, Mehmet Emin Yurdakul, Yusuf Ziya Ortaç, Faruk Nafiz Camlibel, Enis Behiç Koryürek, Kemalletin Kamu, Aka Gündüz, Yakup Kadri Karaosmanoğlu, Halide Edip Adivar, Halit Karay, Resat Nuri Güntekin, Ahmet Hikmet Müftüoğlu, Necip Fazil Kisakürek, Halide Nusret Zorlutuna, Sükufe Nihal, Peyami Safa, kaj Ahmet Hamdi Tanpinar.

La unua jardeko de la Respubliko apogis la movadon de Nacia Literaturo, kie oni apogis la turkan lingvon, la poeziajn stilojn kaj la simplan mezuritan rimon de la ĝnrisma literaturo kaj la tradiciajn turkajn temarojn kontraŭ troŝarĝita lingvaĵo. En tiu periodo Mustafa Kemal Atatürk, la fondinto de la moderna Turkio, ene de sia programo de ŝanĝoj kaj okcidentigo de la lando realigis grandan reformon de la turka lingvo, per forigo de persaj kaj arabaj influoj kaj per reveno al la oriĝinoj de la turka.

La temoj, skribitaj per facila lingvaĵo, estis elprenitaj de la reala vivo kaj reflektis la kondiĉojn de la lando. Unuiĝita bloko estis kreata kie ĉiu artisto: islamaj, otomanoj, tradiciismaj kaj individuismaj povis partopreni, ĉar la afero estis la Ulusal Edebiyat aŭ Nacia Literaturo.

Yahya Kemal Beyatlı aperis en 1912 kaj famiĝis dum la Milito de Sendependo. Ĝis sia morto li ne ĉesis serĉi la puran poezion.

Mehmet Akif Ersoy, ofte konsiderat kiel islama poeto, influis enorme kaj en la intelektualoj kaj en la simpla popolo per sia libro de poezio "Safahat" (Etapoj), kiu pritraktas malriĉecon kaj subdisvolviĝo de diversaj urboj (ĉefe Istambulo) kaj landoj kaj la strangajn celojn de la intelektualoj.

La unuaj poetoj de la Respubliko uzis, kiel dirite, facilajn lingvaĵon kaj metrikon. Inter la defendintoj de tiu metriko kiuj famiĝis dum la jaroj de la Militpaŭzo estis Orhan Seyfi Orhon, Yusuf Ziya Ortac, Faruk Nafiz Camlibel kaj Kemalettin Kamu, ĉiuj poetoj kiuj elstarigis la temarojn de Anatolio kaj la vivoj de komunaj personoj.

Ahmet Hamdi Tanpinar verkis profondajn poemojn plenplenajn je kaŝita sento, adaptante la poeziajn konceptojn de Paul Valéry al la turka lingvo. Ahmet Kutsi Tecer estis inspirita ĉe sia verkado de la turka folkloro, dum Necip Fazil Kisakürek esprimis la mistikismon de la popoloj de Anatolio. Nazim Hikmet, kiu iris al Rusio en sia junaĝo kaj revenis plenplena je materialismaj kaj marksismaj konvinkoj, verkis revoluciajn poemojn uzante la estetikan kvaliton de la turka per moderna maniero kun influo de Majakovski. Tiuj poemoj estis la komenco de socialisma tendenco kiu iĝis komuna en la turka literaturo de la 1960aj jaroj. Kompare, la poemoj de Ahmet Muhip Dranas reflektis nur estetikajn konsideraĵojn. Arif Nihat Asya estis originala en la granda riĉeco de la spirito kaj la stilo de siaj poemoj.

Ömer Seyfettin, la fondinto kaj plej fama reprezentanto de la tradicio de rakontoj en la turka literaturo iĝis la aŭtoro plej amplekse legita en la lando kiam la 144a eldono de siaj libroj estis publikita. La verkaĵoj de Sait Faik Abasiyanik kaj Sabahattin Ali estis tre diferencaj. Sait Faik Abasiyanik pritraktis la okazaĵojn de la ĉiutago de Istambulo per kortuŝa poezia sento bazita sur siaj propraj spertoj. Sabahattin Ali, aliflanke, sekvia materialisman filozofion kaj fakuliĝis en la objetiva priskribo de simplaj okazaĵoj. Per tiuj du verkistoj, la ĉiutagaĵo eniris en la literaturo, per tendenco kiu pliiĝis en la 1960aj jaroj.

Orhan Veli Kanik publikis siajn poemojn en libro titolita "Garip" (Strangulo) en 1941, kaj aliaj du aŭtoroj kunhavis similan stilon; Melih Cevdet Anday kaj Oktay Rifat, kreis novan poezian movadon nomitan "Garipciler" (Stranguloj), bazita sur la forigo de formalaĵoj kiel metriko, rimo kaj analogio, kion ĝis tiam oni konsideris fundamentajn en poezio. Ties celo estis, ke poezio iĝu simpla esprimo de sentoj. La famaj poemoj de Orhan Veli en senrima verso influis enorme en tiuj kiuj poste venis. Cahit Sitki Taranci atingis similan facilecon per uzado de metriko kaj rimo. La libera verso disvastiĝis rapide kaj tiele Asaf Halet Çelebi, fazıl Hüsnü Dağlarca kaj Behçet Necatiğil estis gravaj reprezentantoj de tiu stilo.

La plej konataj kaj legataj verkistoj de la periodo 1950-1990 povus esti la jenaj: Tarik Dursun K., Atilla Ilhan, Yaşar Kemal, Orhan Kemal, Kemal Tahir, Tarik Bugra, Aziz Nesin, Mustafa Necati Sepetçioğlu, Firuzan, Adalet Agaoglu, Sevgi Soysal, Tomris Uyar, Selim Ileri, Cevat Sakir (Halikarnas Balikçisi), Necati Cumali kaj Haldun Taner.

La plej elstaraj poetoj de tiu sama periodo estas: Behçet Kemal Çaglar, Necati Cumali, Oktay Rifat, Melih Cevdet Anday, Cemal Süreya, Edip Cansever, Özdemir Ince, Ataol Behramoğlu, Ismet Özel, Ece Ayhan, Turgut Uyar, Sezai Karakoç, Bahaettin Karakoç, Ümit Yaşar Oğuzcan kaj Orhan Pamuk. Tiu laste menciata ricevis la Nobel Premion.