Oromoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
sunaismoEtiopia Ortodoksa Eklezioprotestantismokatolikismoanimismo
Oromoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
oroma lingvo
Religio
vdr

La oromoj (en la oroma lingvo: "la fortuloj") estas la laŭ nombro plej forta etno de Etiopio. Kune kun aliaj kuŝid- kaj omotlingvaj etnoj ili estis konataj kiel Galla. Tiu nomo hodiaŭ estas konsiderata kiel pejorativa kaj eksmoda. La oroma lingvo (Oromiffa) apartenas kiel la somala al la kuŝida lingvofamilio. La plej granda parto de ili vivas en la etiopia regiona ŝtato Oromio. La ĉefurbon de Etiopio, Adis-Abebo la oromoj nomas Finfinnee, kaj ĝin ili pretendas ankaŭ kiel sian ĉefurbon. Ankaŭ en la nordo de Kenjo vivas multaj oromoj, precipe la boranaoj. Unu el la subetnoj de la oromoj estas la guĝioj, kiuj vivas en la sudo de Etiopio.

Politika statuso[redakti | redakti fonton]

La oromoj tradicie konsideras sin marĝenigitaj. Iliaj amasaj protestoj faligis en februaro 2018 la registaron de Hailemariam Desalegn kaj enpostenigis kiel ĉefministron Abiy Ahmed, kies patro estas oromo. La nova ĉefministro liberigis politikajn prizonulojn kaj forigis malpermeson de pluraj partioj, promesinte honestajn balotojn.

Tamen realaj ŝanĝoj apenaŭ okazis kaj post la murdo de la populara oroma kantisto kaj aktivulo Haacaaluu Hundeessaa eksplodis tumultoj, en kiuj dum tri tagoj pereis 97 homoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]