Belega fruktokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Belega fruktokolombo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ptilinopus
Specio: P. pulchellus
Ptilinopus pulchellus
(Temminck, 1835)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Belega fruktokolombo, Ptilinopus pulchellus konata ankaŭ kiel Skarlattufa fruktokolomboRozfrunta fruktokolombo estas eta, ĝis 19 cm longa, verda fruktokolombo. Ĝi havas ruĝan kronon, blankecan gorĝon, olivverdan bekon kaj purpurajn piedojn. Ĝi havas helgrizan bruston (kun bluaj nuancoj) kaj flavecoranĝan ventron, kun ruĝeca purpura nuanca makulo intermeze. Ambaŭ seksoj estas similaj.

La Belega fruktokolombo estas disvastigita en pluvarbaroj de Novgvineo kaj en la insuloj Batanta, Waigeo, Salawati kaj Misool de Papuo-Barato, Indonezio. La ino kutime demetas ununuran blankan ovon.

La dieto konsistas ĉefe el diversaj fruktoj, de palmoj kaj vitoj. En la areo de Port Moresby, tiuj birdoj manĝas miksitan dieton en majo. Grandaj fruktoj de Tristiropsis canarioides estas manĝataj se estas disponeblaj, sed la specio devas konkurenci pri tiuj fruktarboj kun pli grandaj kolomboj kiel Ducula mullerii. Etaj fruktoj de Endiandra estas ofte manĝataj, sed ili konsistigas nur etan kvanton da manĝaĵo. Aliaj manĝaĵoj estas Gymnacranthera paniculata kaj malgrandaj kvantoj de palmoj Polyalthia kaj Livistona kaj eventuale beroj de pipro. Spite ties malgrandon, tiuj birdoj povas engluti fruktojn de 5 cm³ volumeno, kio supozigas diametron de ĉirkaŭ 2 cm en sferoformaj fruktoj.(Frith et al. 1976)

Disvastigita kaj komuna tra ĝis granda teritorio, la Belega fruktokolombo estas konsiderata kiel Malpli Zorgo ĉe IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]