Komisiono MONA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simbolo de la komisiono MONA

La Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko de UEA (MONA) estas komisiono de la Universala Esperanto-Asocio pri agado en la landoj de Meza Oriento kaj Norda Afriko. De la fino de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento Universala Esperanto-Asocio starigis komisionon por zorgi pri Esperanto en arablingvaj landoj. Ĝia antaŭa nomo estis « Araba Komisiono ». En la lastaj jaroj la nomo ŝanĝiĝis laŭ la kutimoj en Unuiĝintaj Nacioj al « Komisiono pri agado en la landoj de Meza Oriento kaj Norda Afriko », mallonge « Komisiono MONA ».

Ĝiaj membroj estas (Julio 2019-2022):

Keyhan Sayadpour, Irano (gvidanto)

Annie Grente, Francio (Mezorientaj Kunvenoj, kursoj)

Wael Almahdi, Barejno (landa agado)

Park Chung Kil, Kuvajto (landa agado)

Vasil Kadifeli, Turkio (komunikado),

Murat Özdizdar, Turkio (instruado),

Hamzeh Shafiee, Irano (helpanto al la gvidanto)

Amri Wandel, Israelo (translimaj kontaktoj)

Stefan MacGill, Hungario (kunordigo)

Ilia komuna adreso estas: Komisiono de UEA pri agado en la landoj de Meza Oriento kaj Norda Afriko, ĉe UEA, Nieuwe Binnenweg, 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, araba.komisiono@esperanto.org. Kompreneble ĉirkaŭ la komisiono estas multaj aktivuloj.

La laborplano de la komisiono[redakti | redakti fonton]

La laborplano de la komisiono dum la lastaj jaroj konsistis el kelkaj punktoj:

Helpo al landaj asocioj en Meza Oriento
En la komisiona teritorio estas nur unu landa asocio, la israela, kiu estas bone organizata kaj apenaŭ bezonas la helpon de la komisiono. En la jaro 2013 ĝi aranĝis la Azian Kongreson de Esperanto. La dua lando, en kiu povus formiĝi landa asocio estas Turkujo, kiu restas en prepara fazo.
« Mi faris vin popoloj kaj triboj, por ke vi konu unu la alian. »
Temas pri anoncado pri Esperanto en arablingvaj ĵurnaloj kaj dissendado de lernolibroj kaj vortaroj de Esperanto, verkado de informiloj, kaj se eble verkado de artikoloj kaj proponado de ili al arablingvaj revuoj.
Reta kurso en la araba
Informado tra la reto pri ekzistantaj reta kurso|retaj kursoj.
« Se ili emas al paco, vi emu al paco. »
Aranĝado de renkontiĝo de iuj mezorientaj esperantistoj en neŭtrala lando en ĉiu jaro. En 2008 estis en Amano (Jordanio), en 2009 en Iznik (Turkujo), en 2010 en Eskiŝehir (Turkujo), en 2012 en Gaziantep (Turkujo), en 2013 en Jerevano (Armenujo), en 2014 en Tibliso (Kartvelujo) kaj en 2015 en Hamamato (Tunizio). En ĝi oni ankaŭ parolos pri informado kaj mastrumado de Esperanto-organizaĵoj en la regiono de la komisiono MONA.

La nuna situacio de Esperanto en Meza Oriento kaj Norda Afriko[redakti | redakti fonton]

Kvankam ne ekzistas landaj asocioj krom en Israelo, tamen malgrandaj grupeto da esperantistoj ekzistas en praktike ĉiuj arablingvaj landoj, eble kun la escepto de Sudano.

Pli grandaj grupoj ekzistas en la okcidenta parto de la teritorio de la komisiono, Maroko, kaj en la oriento, Turkujo, kaj en la emirlandoj. En Maroko estis organizitaj lastatempe kursoj, aparte en Fez. En Turkujo la evoluo de la lando kuntrenas evoluon de Esperanto, jam de jaroj instruata en liceo en Istanbulo kaj en retaj kursoj. En ambaŭ landoj estas paĝoj de la esperantistoj en Facebook: Esperanto en Maroko kaj Esperanto Türkiye, kaj ili estas tre viglaj. Alia regiono en kiu esperantistoj abundetas estas la emir-landoj de la Persa Golfo, kien veturas kaj okcidentaj kaj aziaj laboristoj esperantistaj.

Retaj kursoj pri Esperanto jam ekzistas de iom da tempo: Lernu en la araba, Kurso.com, kiu ekzistas ankaŭ en la turka, aŭ pli modesta kurso, kiun oni povas ricevi per sendado de mesaĝo al: <duurus-al-lughati-ad-dualyti-al-esperanto-subscribe@yahoogroups.com>.

Lastatempe la komisiono sukcesis aranĝi prezentadon de Esperanto en Tunizo (Tunizio), okaze de la Monda Socia Forumo okazinta tie.

La Monda Socia Forumo en Tunizo[redakti | redakti fonton]

Esperanto en la Monda Socia Forumo 2013

Bone okazis prezentado pri Esperanto dum la Monda Socia Forumo en 2013 kaj en 2015. La ĉeesto de Esperanto en tiu forumo estis iniciatita de la Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko de UEA kaj subtenata de la organizaĵoj « Esperanto Internacia » kaj SAT-Amikaro. Dorota Parzyszek (poldevena tunizianino) estis la surloka organizanto kaj multe laboris por konigi ĝin, interalie per evento kiun ŝi kreis en Facebook, per afiŝoj gluitaj kaj broŝuroj disdonitaj helpe de Muriel Lefort (esperantistino el Grupo Esperanto de Le Mans, Francio). Estis de la 26a ĝis la 30a de marto 2013 laŭdire 60 000 partoprenantoj kaj miloj da organizaĵoj, budoj, debatoj kaj prelegoj, sur giganta universitatejo de Tunizo, do malfacilis vidigi sin en tiu granda amaso.

Oni disponis pri salono, en kiu okazis prelego pri Esperanto, La lingvo de la printempo en la tuta mondo. Dorota enkondukis kaj vivigis la renkontiĝon. FaMo el Parizo kantis esperantlingve kun du tuniziaj amikoj muzikistoj. Ahmed Mansur el Maroko prelegis franclingve pri Esperanto. Ĉiuj aldonis detalojn kaj precizigojn responde al la demandoj de la publiko. Konklude Dorota prezentis librojn, revuojn kaj KD-ojn. Ankaŭ helpis Jean-Jacques M'u, franca instruisto, libroeldonisto kaj esperantoparolanto. Aldone li parolis pri esperanto dum tri aliaj prelegoj kiujn li iniciatis kadre de sia eldonista laboro (ABC'éditions).

Certe partoprenis en la forumo aliaj esperantistoj, ekzemple alia franca esperantisto el pariza regiono, ano de La Amikoj de La Paco ĉeestis. Malgraŭ la preskaŭ unupersona laboro surloka de Dorota, kiu ĉion iniciatis kaj pretigis, la atingo estis tre pozitiva. Partoprenantoj el Tunizio diris ke ili intencas lerni Esperanton, krome ĵurnalisto el Radio Campus (Parizo) intervjuis. Fakte la komisiono de UEA pri Meza Oriento kaj Norda Afriko jam ricevis la unuajn kontaktojn de tunizianoj, kiuj estas lernantaj Esperanton.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La komisiono laboras per du listoj en Yahoo:

  • <komisiono-de-uea-meza-oriento-norda-afriko@yahoogroups.com> estas ĉefe por la komisionanoj
  • <araba-mondo@yahoogroupes.fr> estas por ĉiuj.

Ĝia provizora paĝaro estas en la vikio de UEA.

Ĝia konto ĉe UEA por eventualaj subvencioj estas la konto « arabio ».

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]