Alexandra David-Néel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Alexandra David-Néel (Tramtransporto en Parizo).
Alexandra David-Néel
Louise Eugénie Alexandrine Marie David (adoleskanta)
Louise Eugénie Alexandrine Marie David (adoleskanta)
Bazaj informoj
Naskonomo Louise Eugénie Alexandrine Marie David
Naskiĝo 24-an de oktobro 1868 (1868-10-24)
en Saint-Mandé
Morto 8-an de septembro 1969 (1969-09-08) (100-jaraĝa)
en Digne-les-Bains
Edz(in)o Philippe Néel
Deveno Francio Francio
Ĝenroj opero
Profesio kantistino, ĵurnalistino, verkistino esploristino
Retejo www.alexandra-david-neel.org
Persona informo
Naskonomo Louise Eugénie Alexandrine Marie David
Aliaj nomoj Alexandra Myrial
Lingvoj anglasanskritotibetafranca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Reĝa Konservatorio de Bruselo
Subskribo Alexandra David-Néel
Familio
Edz(in)o Philippe Néel
Parencoj Aphur Yongden
Okupo
Okupo esploristo • antropologo • verkisto • taglibristo • operkantisto • anarkiisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • kantisto • cult leader
Verkoj Voyage d'une Parisienne à Lhassa
With Mystics and Magicians in Tibet
TTT
Retejo https://www.alexandra-david-neel.fr
vdr

Louise Eugénie Alexandrine Marie DAVID, pli konata laŭ sia verkista nomo Alexandra DAVID-NÉEL (naskiĝis la 24-an de oktobro 1868 en Saint-Mandé, Val-de-Marne, Francio, mortis la 8-an de septembro 1969 en Digne, Alpes-de-Haute-Provence) - franca orientalistino kun la franca kaj la belga ŝtataneco, opera kantisto, ĵurnalisto, verkisto kaj esploristo.

De sia junaĝo ŝi pasiiĝis pri filozofio kaj religio kaj studis aziajn lingvojn en Sorbonne kaj en Collège de France. Paralele ŝi rilatis kun sekretaj societoj kiel framasonistoj. Ŝi ankaŭ verkis anarkiisman traktaĵon.[1]

Ŝi vivis preskaŭ ĝis 101 jaroj kaj estas tutmonda konata kiel la unua virino de Eŭropo, kiu vojaĝis en 1924 al Lasao en Tibeto, kiam eniro de eksterlandanoj estis malpermesita. Ŝiaj aventuroj kaj kuraĝo estis publikigataj dum la 1920-aj jaroj kaj tiel ege kontribuis al ŝia tutmonda konatiĝo.

entute ŝi verkis pli ol 30 librojn pri orientaj religioj, filozofio kaj ŝiaj vojaĝoj, inkluzive de "Magio kaj mistero en Tibeto", publikigita en 1929. Ŝiaj instruoj influis verkistojn kiel Jack Kerouac kaj Allen Ginsberg, kaj la popularigon de la orienta filozofio de Alan Watts.

Vivo kaj vojaĝoj[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en 1868 en Francio, proksime al Parizo. En 1873 ŝia familio elmigris al Belgio. Kiam ŝi estis 15-jaraĝa, legante pri la vivo de asketismaj sanktuloj, ŝi komencis fasti kaj skurĝi sin. Kiam ŝi estis 17-jaraĝa, fuĝante el la gepatra domo, ŝi vojaĝis al Svisio kaj transiris piede la Alpojn. Rehejme ŝi interesiĝis pri anarkiismo kaj feminismo kaj iĝis kunlaborantino de feminisma revuo. En 1888 ŝi iĝis framasonino, kaj la sekvan jaron ŝi konvertiĝis al budhismo kaj iris al Londono por lerni la anglan, necesan por kiu interesiĝas pri orientalismo. Tie ŝi ekkonis la Teozofian Societon. En 1890 ŝi komencis studi aziajn lingvojn, precipe sanskriton kaj la ĉinan, en Parizo, ĉe la fama institucio Collège de France (Kolegio de Francio) kaj en la École pratique des hautes Études (Praktika Lernejo de Altaj Studoj). En 1891, kun heredita mono, ŝi faris al Cejlono kaj Hindio vojaĝon, kiu daŭris unu jaron kaj duonon. En sudorienta Hindio ŝi aliĝis al la Teozofia Societo.

Pro instigo de sia patro, ŝi studis pianon kaj operan kanton ĉe la konservatorio de Bruselo. Kiam ŝiaj gepatroj havis financajn problemojn, ŝi helpis ilin finance, laborante inter 1895 kaj 1897 kiel ĉefkantistino en la operejo de Hanojo (hodiaŭ ĉefurbo de Vjetnamio). Poste ŝi vivis kune kun pianisto en Parizo, kaj en 1900 ŝi loĝis en Tunizo, kie ŝi denove estis kantistino en la operejo. Post du aŭ tri jaroj ŝi rezignis pri sia kariero kiel kantistino, kaj en 1904 ŝi edziniĝis kun Philippe Néel. Ilia edzeco estis malkvieta, sed ili tre respektis sin reciproke. Ŝi ne volis idojn, preferante liberecon kaj sendependecon. Ŝi daŭre studis kaj verkis pri orientaj temoj.

En 1911 ŝi vojaĝis al Hindio kaj provis eniri Tibeton por atingi la ĉefurbon Lasao, la religian centron de la tibeta budhismo. Tiutempe estis malpermesite al eksterlandanoj eniri Lasaon.

Kun sia propra heredita mono kaj kun mona helpo de sia edzo kaj de tri francaj ministerioj, Alexandra David-Néel restis en Azio ĝis 1924.

Unue ŝi iris el Hindio al la tiama reĝlando Sikimo (nuntempe federacia ŝtato de Hindio), kie ŝi iĝis amikino de la princo, kiu multe admiris ŝin. Ŝi vizitis multajn budhismajn monaĥejojn kaj renkontis la 13-an Dalai-lamaon, Thubten Gyatso, en Kalimpong, en Okcidenta Bengalio, kie li vivis en ekzilo. Pro lia sugesto ŝi komencis lerni la tibetan.

Inter 1912 kaj 1916 ŝi vivis en norda Sikimo, multe da tempo kiel ermitino en kaverno, kie ŝi praktikis la ekzercojn de la tibetaj joganoj. En 1914 ŝi renkontis 15-jaraĝan monaĥon, nomitan Yongden, kiu akompanis ŝin en multaj vojaĝoj (inkluzive ĝis Lasao) kaj kiun ŝi adoptis kiel filon en 1929.

Sikimo estis tiam brita protektorato. Spite la malpermeson de la britaj aŭtoritatuloj eniri la najbaran Tibeton, ŝi vojaĝis – rajdante kaj akompanite de Yongden kaj de alia monaĥo – al tiu lando, kiu situas grandparte en Himalajo. Ŝi preskaŭ frostmortis, sed ŝi sukcesis viziti kelkajn religiajn centrojn de budhismo kaj renkontis la duan plej gravan spiritan gvidanton de la tibeta budhismo, la Panĉen-lamaon. Tiu igis ŝin lamaino kaj donis al ŝi la titolon de doktorino pri tibeta budhismo.

Kiam ŝi revenis al Sikimo, la britaj aŭtoritatuloj ekzilis ŝin, kaj, ne povante aŭ ne volante reiri al Francio pro la milito en Eŭropo, ŝi vojaĝis de 1916 ĝis 1924 kun Yongden al Hindio, Japanio, Koreio, Ĉinio (kiun ili transpasis de oriento al okcidento), Mongolio (kie ili transpasis la dezerton Gobio) kaj pasigis tri jarojn en tibeta monaĥejo (kie ŝi tradukis gravan budhisman verkon en la francan).

Fine ŝi – maskovestita kvazaŭ almozulino – kaj Yongden sukcesis eniri la malpermesitan kaj tiel arde sopiratan urbon Lasao en 1924. Sed baldaŭ ŝi estis malkovrita kaj devis forlasi la urbon kaj la landon. Ŝi estis ege elĉerpiĝinta kaj havis neniun monon. Sed dank’ al la helpo de amikoj en Sikimo, ŝi – kaj Yongden – povis reiri al Francio, kie ŝi alvenis en 1925 kaj restis ĝis 1937. Dum tiuj jaroj ŝi skribis kaj publikigis kelkajn librojn, kaj ŝi faris multajn prelegojn.

En 1937, kiam ŝi estis 69-jaraĝa, ŝi vojaĝis kun Yongden tra Rusio al Ĉinio por studi taoismon. Post kvinjara restado en tibeta urbo kaj novaj vojaĝoj tra Ĉinio, ŝi reiris al Francio en 1946, kie ŝi skribis kaj publikigis ankoraŭ kelkajn librojn. Kiam ŝi estis 87-jaraĝa, mortis ŝia adoptita filo. Ŝi mem mortis en 1969, preskaŭ je la aĝo de 101 jaroj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj ŝiaj verkoj estas origine verkitaj en la franca lingvo

  • 1898 : Pour la vie (por la vivo - pripensoj pri sociaj faktoj); eldonaĵo « Les Nuits Rouges »
  • 1906 : Le féminisme rationnel (racia feminismo)
  • 1911 : le Bouddhisme du Bouddha (budhismo de budho); Éditions du Rocher
  • 1927 : Voyage d'une Parisienne à Lhassa (vojaĝo de parizanino al Lasao); Plon
  • 1929 : Mystiques et magiciens du Tibet (mistikuloj kaj magiistoj en Tibeto); Plon
  • 1930 : Initiations lamaïques (lamaaj inicoj); Pygmalion
  • 1931 : la Vie surhumaine de Guésar de Ling : L'Iliade des Tibétains (la superhumana vivo de Guésar de Ling: Iliado de tibetanoj); Éditions du Rocher - kunlabore kun Lamao Yongden
  • 1933 : Au pays des brigands-gentilshommes (en la lando de rabisto-ĝentiluloj); Plon
  • 1935 : le Lama au cinq sagesses (la lamao kvinoble saĝa); Plon
  • 1938 : Magie d'amour et magie noire (porama kaj nigra magioj); Plon
  • 1939 : Le Bouddhisme : ses doctrines et ses méthodes (budhismo: ĝiaj doktrinoj kaj metodoj); Éditions du Rocher
  • 1940 : Sous des nuées d'orage (sub ŝtormonuboj); Plon
  • 1949 : Au cœur des Himalayas : le Népal (kore de Himalajo: Nepalo); Pygmalion
  • 1951 : Astavakra Gita - reeldonita (dato nekonata) en ununura volumo « Astavakra Gita - Avadhuta Gita, poèmes sanscrits védantins »; Éditions du Rocher
  • 1951 : les Enseignements secrets des bouddhistes tibétains (sekretaj instruoj de tibetaj budhistoj); Pygmalion
  • 1951 : l'Inde hier, aujourd'hui, demain (Hindio, hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ)
  • 1952 : Textes tibétains inédits (neeldonitaj tibetaj tekstoj); Pygmalion
  • 1953 : le Vieŭ Tibet face à la Chine nouvelle (malnova Tibeto fronte al nova Ĉinio); Plon
  • 1954 : la Puissance du néant (povo de neo), romano de Lamao Yongden, tradukita kaj kun notoj de A. D.-N.; Plon
  • Grammaire de la langue tibétaine parlée (gramatiko de la tibeta parola lingva)
  • 1958 : Avadhuta Gita - reeldonita (dato nekonata) en ununura volumo « Astavakra Gita - Avadhuta Gita, poèmes sanscrits védantins »; Éditions du Rocher
  • 1958 : la Connaissance transcendante (transcenda kono); Pygmalion
  • 1961 : Immortalité et réincarnation (senmorteco kaj reenkarniĝo); Éditions du Rocher
  • l'Inde où j'ai vécu (Hindio, kie mi vivis); Plon
  • 1964 : Quarante siècles d'expansion chinoise (kvardek jarcentoj da ĉina ekspansio); Plon
  • 1970 : En Chine - l'Amour universel et l'Individualisme intégral (en Ĉinio - universala amo kaj integra individualismo); Plon - postmorta eldono
  • 1972 : Sortilèges du mystère (); Plon - postmorta eldono
  • 1975 : Vivre au Tibet : cuisine, traditions et images (vivo en Tibeto: kuirarto, tradicioj kaj bildoj); Robert Morel éditeur, Apt - postmorta eldono
  • 2000 : Correspondance avec son mari, édition intégrale 1904-1941 (korespondo kun ŝia edzo, integrala eldono 1904-1941); Plon, postmorta eldono el la du volumoj antaŭe publikigitaj :
    • 1975 : Journal de voyage : Lettres à son mari, 11 août 1904 - 27 décembre 1917. Vol. 1 (Ed. Marie-Madeleine Peyronnet)
    • 1976 : Journal de voyage : Lettres à son mari, 14 janvier 1918 - 31 décembre 1940. Vol. 2 (Ed. Marie-Madeleine Peyronnet)

Studoj pri Alexandra David-Néel[redakti | redakti fonton]

  • Le Tibet d'Alexandra David-Néel, foto-albumo (Plon, 1979)
  • Marie-Madeleine Peyronnet, Dix ans avec Alexandra David-Néel (Plon, 1973, reeldono 1998)
  • Joëlle Désiré-Marchand, Les itinéraires d'Alexandra David-Néel (Arthaud, 1996)
  • Eric Le Nabour, Alexandra David-Néel (Lattès-Ushuaia, 1992)
  • Jean Chalon, Le lumineŭ destin d'Alexandra David-Néel, Librairie académique Perrin, 1985
  • Jacques Brosse, Alexandra David-Neel, (Retz, 1978, reeldono Albin Michel, 1991)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1999/01, paĝo 17: Verkistino - orientalistino - esploristino verkita de Robert Roze.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]