Carolin Weemeyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Carolin Weemeyer
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1982 (1982-07-06) (41-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Carolin WEEMEYER (naskita Carolin HÖTZL, la 6-an de julio 1982 en Munkeno) estas germana esperantistino.

Carolin eklernis Esperanton en 2003 per la retpaĝaro lernu.net. Ŝia unua Esperanto-renkontiĝo estis la Internacia Seminario 2003/2004 en Naumburg. De tiam ŝi aktivas en la Esperanto-movado.

Post abiturientiĝo en Munkeno en 2002 ŝi dum unu jaro volontulis en infanĝardeno sur bieno en la nordgermana vilaĝo Krummbek. De 2003 ŝi studis pedagogion unue por parolhandikapuloj en Munkeno, poste por bazlernejo en Gießen. Post la finstudado en 2007 ŝi transloĝiĝis al Hanovro. Oktobre 2009 ŝi finis la praktikan fazon de instruistiĝo en bazlernejo en Hanovro kaj nun estas bazlerneja instruistino.