Ĉamkorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉamkorno en aldoagordo.

La ĉamkorno estas labiofluto ludata ekde la mezepoko ĝis komence de la 16-a jarcento, kies korpo estas produktita el bestkorno. Ne ekzistas originaloj el la tempo, en kiu oni utiligis ĝin. Tamen ekzistas bildoj, precipe en Musica getutscht und außgezogen (muziko, desegnita kaj presita) de Sebastian Virdung de 1511. Ĉamkornojn oni produktas plejofte el bovokorno. Muzikistoj de malnova muziko niatempe ludas sur rekonstruaĵoj de ĉamkorno.

La ĉamkorno funkcias simile al bekfluto, efikas tamen kiel ferma fajfiloj. Tio ebligas la realigo de malaltaj bekflutovoĉoj je relative komforta fingrado. Same malaltaj bekfluto (baso, grandbaso, subbaso) male estas ege grandaj kaj nepraktikaj. Anstataŭe preterblovado ne eblas, kiu sekvigas relative malvastan tonamplekson de apenaŭ pli ol oktavo. Ankaŭ ĝia laŭteco malplias. La ĉamkorno ankaŭ laŭ eksonado estas vera bekfluto: duobla-, triobla- kaj flirtlangado eblas (ekz. je ornamaĵoj).

Ekzistas abundo da partioj realigeblaj per ĉamkornoj, ekz. en la Liber Fridolini Sichery, do de komponistoj kiel Isaac, Johannes Ockeghem, Jacob Obrecht, Agricola ktp. Fakte dum ĉiu muzikaĵo de la „Pariza danclibro“ el 1530 de Pierre Attaingnant la ĉamkorno estas utiligebla, pleje kiel ensemblo-instrumento.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉamkorno en: Sebastian Virdung, Musica Getutscht, 1511

Nuntempe oni konstruas la ĉamkornon precipe kiel soprano en C kun la tonamplekso c’-d’’, aldo en F, kun la tonamplekso f-g’, tenoro en C kun la tonamplekso c-d’ kaj baso en F kun la tonamplekso F-g. Foje aperas sopraneto en F, grandbaso en C kaj subbaso en F.

En „Musica getutscht und außgezogen“ Sebastian Virdung bildigis du ĉamkornojn, verŝajne de meza pozicio. Ekde 1500 ekzistas ja kelkaj komponaĵoj por ĉamkornokvarteto, ekz. „pavano 9“ kaj „gajlardo 10“ el la Musique de Joye de Jacques Moderne. Tamen jen la tenorvoĉon povas realigi ankaŭ dua aldoĉamkorno.

Por trivoĉaj muzikaĵoj, ekz. de Adam de la Halle ĝis Francesco Landini rekomendindus la uzado de ĉamkornoj en G, F kaj C. Ĉamkorno en G donus la avantaĝon, ke eblus pli facile, alie ol je krumorno, pro la grandeco duonfermi la tontruojn je bemolaj tonaloj, ekz. g dora,. Tiu instrumento tamen ne ekzistas.

En „Syntagma Musicum“ de 1619 Michael Praetorius ne plu mencias la ĉamkornon. Nuntempe ĉamkornoj trovas siajn sokojn fofe en la bavara popolmuziko.

Konstrumaniero[redakti | redakti fonton]

Ĉamkornojn oni konstruas elkavigante bestkornon, en kies larĝan finaĵon oni tranĉas labion. Krome oni boras ton- aŭ fingrotruojn (kiel je la bekfluto) en la instrumentkorpon. La malfermaĵon oni fermas per bekbuŝilo el gipso kaj tegas ĝin per ledo, je kio ekestas ventkanalo. Kelkaj instrumentfaristoj ankaŭ proponas instrumentojn kun buŝilo el ligno.

Fingrado[redakti | redakti fonton]

Ĉamkornoj el la 16-a jarcento havis nur malmultajn truojn kaj ege limigitan tonamplekson. Modernaj faristoj decidiĝis do por baroka bekfluta fingrado, aŭ plurkaze por la fingrado de la angla okarino.

fingradotabelo por ĉamkorno

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]