Partio de Hungaraj Laboristoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Partio de Hungaraj Laboristoj (hungare: Magyar Dolgozók Pártja - MDP) estis la reganta komunista partio de Hungario ekde 1949 ĝis 1956. Ĝi formiĝis per kunfando de la Hungara Komunista Partio kaj la Socialdemokrata Partio la 12-an de junio 1948. La aliaj politikaj partioj estis malfonditaj, malpermesitaj, la registaron ekde 1947 dominis la komunista partio. La gravan pozicion - ĉefsekretario - en la Partio okupis Mátyás Rákosi, sub kies gvido hungario suferis teruran stalinisman epokon. Julie 1956 Rákosi transdonis sian pozicion al GERŐ Ernő je soveta premo kaj forlasis la landon.

Dum la hungara revolucio de 1956, la partio estis reorganizita sub la nomo Hungara Socialista Laborista Partio ĉirkaŭ la komunista Imre Nagy. Sed post la 4-a de novembro 1956, la KP estis kontrolita per János Kádár kiu tute apogis la Sovetunion. En la 1960-aj jaroj, la partio akiris ioman sendependecon de la Sovetunio kaj eksperimentis per propraj vojoj en ekonomio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]