Kurort Gohrisch

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gohrisch estas kuracloko kiu situas meze de Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro. En Gohrisch oni vivtenas sin precipe per turismo kaj agrokulturo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Gohrisch estas la plej malnova ferioloko de Saksa Svislando. Jam en 1869 unuafoje gastis "somerumuloj". En la jaro 1990 en la trankvilo de la kuracloko ekestis propono de la saksa konstitucio.


Turismo[redakti | redakti fonton]

Gohrisch situas en la tielnomata "regno de la rokoj", ventoŝirmata altebenaĵo ĉirkaŭ 300 metrojn super marnivelo. Proksime allogas 7 rokoformacioj:

Lilienstein
Königstein
Quirl
Pfaffenstein
Gohrisch
Papststein
Kleinhennersdorfer Stein.

Relative nova allogaĵo en Gohrisch estas subĉiela muzea kolekto de limŝtonoj (Grenzstein-Lapidarium).

Administra aparteno[redakti | redakti fonton]

Kurort Gohrisch estas la ĉefa parto de la komunumo Gohrisch kiu konsistas krome el : Cunnersdorf ,vilaĝeto situanta en valo, Papstdorf piede de Papststein en 350 metroj de alteco kaj Kleinhennersdorf, kiu troviĝas sur altebeno.