Aguascalientes (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aguascalientes
urbo • urbego • loĝloko • loĝlokoj de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 20000–20999
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 934 424  (2012) [+]
Loĝdenso 800 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 53′ N, 102° 18′ U (mapo)21.880833333333-102.29611111111Koordinatoj: 21° 53′ N, 102° 18′ U (mapo) [+]
Alto 1 888 m [+]
Areo 1168,72 km² ( 116 872 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Aguascalientes (Aguascalientes)
Aguascalientes (Aguascalientes)
DEC
Aguascalientes
Aguascalientes
Situo de Aguascalientes
Aguascalientes (Meksiko)
Aguascalientes (Meksiko)
DEC
Aguascalientes
Aguascalientes
Situo de Aguascalientes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aguascalientes City [+]
vdr
Aguascalientes

Aguascalientes estas la ĉefurbo de la meksika subŝtato Agvaskaljento kaj de la samnoma komunumo. La urbo troviĝas en la sudcentra parto de la ŝtato (koordinatoj: 21°52′51″N, 102°7′46″O), en samnoma valo. La urbo ŝuldas sian nomon al la riĉeco rilate al varmakvaj fontoj. Oni diras ke Aguascalientes estas unu de la plej sekuraj urboj de la lando. Konata estas Aguascalientes ĉefe pro teksaĵindustrio kaj la foirejo "San Marcos".

Laŭ unu de la lastaj popolnombradoj en 2005 Aguascalientes havis 663.679 loĝantoj. Preskaŭ 100 % de la enloĝantaro parolas la hispanan lingvon. Kune kun la ĉirkauo Aguascalientes tamen atingas pli ol 800.000 loĝantojn.

Aguascalientes situas en la Meksika Altebenaĵo je nivelo de ĉ. 1880 metroj super la marnivelo. La meza temperaturo en la jaro estas 18 gradoj. La plej varma monato estas junio, la plej malvarma januaro. La meza pluvkvanto estas je 500 mm. En somero pluvoj estas multe pli oftaj ol en la aliaj sezonoj.

La sidejo de la Nacia Instituto pri Statistiko, Geografio kaj Informadiko INEGI estas en la sudo de la urbo. Oni elektis tiun lokon char la verŝajno de naturaj katastrofoj (tertremoj, uraganoj) en Aguascalientes estas tre malalta.

La urbo fondiĝis je la 22a de oktobro 1575 fare de Juan de Montoro Rodriguez. Dr-o Jerónimo de Orozco sendis la koncernan leteron (permeson) pri la fondo de la Villa de la Asunción de las Aguas Calientes.

Antonio López de Santa Anna dekretis la 23an de majo 1835 la dividon de la partio zakatekana kaj nomumis kiel provincestron Pedro García Rojas. Post la franca atako al Meksiko Maximilano de Habsburgo reintegriĝis Aguascalientes al Zacatecas. Nur post 1857 Aguascalientes aperis en la politika konstitucio kiel ŝtato

Hodiaŭ Aguascalientes estas floranta urbo. Sendube Aguascalientes apartenas al la plej interesaj meksikaj urboj. En Aguascalientes estas multaj parkoj, multaj interesaj historiaj konstruaĵoj kiel ekzemple la registara palaco, la komunuma palaco, la legislativa palaco, la teatro Morelos. Estas diversaj kulturaj centroj kaj multaj interesaj preĝejoj kiel ekzemple la bazilika katedralo, la templo de San Antonio, la templo de Guadalupe, la templo de del Señor del Encino, la templo de la Merced o Rosario.

Aguascalientes ankaŭ invitas al aĉetumado. Estas multaj komercaj centroj kie oni povas aĉeti interesajn varojn.

Inter la 1a kaj la 5a de majo 2008 en Aguascalientes okazis la 9a Meksika Esperanto-Kongreso. Aguascalientes estas la sidejo de la Meksika Esperanto-Instituto (MEI) sub la gvido de sia direktoro Vicente Valdes Bejarano.