Blankkoluma trogono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankkoluma trogono
Blankkoluma trogono
Blankkoluma trogono

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Trogonoformaj Trogoniformes
Familio: Trogonedoj Trogonidae
Genro: Harpactes
Specio: H. fasciatus
Harpactes fasciatus
(Pennant, 1769)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankkoluma trogono aŭ Malabara trogono, Harpactes fasciatus, estas preskaŭpaserina birdo de la familio de trogonojTrogonedoj. Ĝi estas ĉefe limigita al Srilanko kaj okcidenta Barato. Etaj loĝantaroj ekzistas en la Orientaj Ghatoj kaj Centra Barato. Oni supozas, ke temas pri altitudaj migrantoj en la montetoj de Nilgirio kie troviĝas nur somere.[1]

Ekzistas tri priskribitaj subspecioj:

  • H. f. fasciatus, (Pennant, 1769) en Srilanko
  • H. f. legerli, (Koelz, 1939)
  • H. f. malabaricus, (Gould, 1834) en okcidenta Barato

Ĝi estas loĝanta de densaj tropikaj arbaroj, kie ĝi nestumas en arbotruo, kun tipa ovodemetado de 2-4 ovoj.

Femalo

Malabara trogono manĝas insektojn kaj fruktojn, kaj ties larĝa beko kaj malfortaj kruroj respegulas siajn dieton kaj arbajn kutimojn. Kvankam la flugo povas esti rapida, le specio ne estas flugema. Ili kutime ripozas rekte. La voĉo estas rapida kiu-kiu-kiu-kiu regule ripetita.

Trogonoj montras seksan dumorfismon kun la masklo pli brilkolora. La plumaro estas milda. Tiu orientalisa specio estas ĉirkaŭ 31cm longa. La kapo kaj brusto de la masklo estas nigraj en la barata raso H. f. malabaricus, kaj malhelgrizaj en la srilanka nomiga H. f. fasciatus. Blankkoluma strio separas tiujn malhelajn partojn el la rozkoloraj subaj partoj kaj nomigas la specion. Dorso kaj vosto estas cinamokoloraj (subvosto blanka kun fina nigra strieto), kaj la flugiloj estas grizecnigraj.

La ino estas tre cinamokolora, kun malhela nuanco en kapo kaj brusto. La flugiloj estas brunaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zarri, A.A. and A.R.Rahmani (2005) Malabar Trogon in the Nilgiris Upper Plateau, Tamil Nadu. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 102(1):116

Referencoj[redakti | redakti fonton]