Zbigniew Lew-Starowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zbigniew Lew-Starowicz
Persona informo
Naskonomo Zbigniew Kazimierz Lew-Starowicz
Aliaj nomoj Leo Oldwitch
Naskiĝo 25-an de oktobro 1943 (1943-10-25) (80-jaraĝa)
en Sieradz
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Military Medical Academy • Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a”
Familio
Infano Rafał Lew-Starowicz
Okupo
Okupo psikiatro • kuracisto
vdr
Zbigniew Lew-Starowicz en 2013

Zbigniew LEW-STAROWICZ [legu: ZBIgnjef LEF staROviĉ] (naskiĝis la 25-an de oktobro 1943 en Sieradz) estas pola psikiatro kaj psikoterapiisto, fakulo de seksologio kaj landa konsultanto pri tiu temo.

Li estis direktoro de la Seksologia Instituto de la Pola Seksologia Societo en Varsovio, kaj funkcias kiel prezidanto de Pola Seksologia Societo kaj Pola Societo de Seksumada Medicino.

En la jaroj 1996 ĝis 1998 Lew-Starowicz estis gvidanto de seksumado-edukada programo de Unuiĝintaj Nacioj. Ekde 1994 li estas landa specialisto de seksologio.

Li estas edzigita kaj havas kvar infanojn, el kiuj tri estas el unua geedzeco.