Bielanka (Malsupra Silezio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bielanka
germane: Lauterseiffen
vilaĝo en Pollando
Bielanka (Malsupra Silezio) (Pollando)
Bielanka (Malsupra Silezio) (Pollando)
DMS

Map

Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówek Śląski (Löwenberg)
Komunumo Komunumo Lwówek Śląski (Löwenberg)
Koordinatoj 51° 7′ N, 15° 41′ O (mapo)51.11805555555615.690277777778Koordinatoj: 51° 7′ N, 15° 41′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 300 m
Loĝantaro 172
Poŝtkodo 59-600
Telefona antaŭkodo 075
Aŭtokodo DLW
Titolo de estro vilaĝestro
vdr

Bielanka - jen pole, ekde 1947, ĝis 1945 germane Lauterseiffen - estas ĉena vilaĝo en Malsupra Silezio. Ĝi situas en nuna Pollando, en komunumo Lwówek Śląski (Löwenberg), en samnoma distrikto kaj en Kaĉava montetaro, ĉe vojo Lwówek ŚląskiZłotoryja (Goldberg in Schlesien).

Bielanka estas unu el pli malnovaj vilaĝoj de ĉi tiu regiono. La komenca setlado estis kunligita kun lokiĝo ĉe Reĝa Vojo kaj kunligita kun minado de orodona sablo. La unua priskribo pri tiam nomita Luternsiven devenas el la jaro 1217 kaj estis kunligita kun dono de urborajto al Lwówek Ślaski. Ĝis la jaro 1945 la vilaĝo nomiĝis Lauterseiffen, kaj poste ĝis 1947 Stara Wieś [elparolu: stara vies]. En la 16-a – la 17-a jarcento en la vilaĝo setlis konfesianoj de religia doktrino de „Schwenkfelder Eklezio”.

En la vilaĝo troviĝas preĝejo patronata de „Sankta Anna”. La konstruaĵo estis fondita de ministoj, kaj de la jaro 1322 zorgita de virina monaĥa ordeno patronata de „Sankta Magdalena” el Nowogrodziec. Ĝi estis konstruita dum turnopunkto de la 15-a – la 16-a jarcento. Post kiam luteranoj transprenis la preĝejon, sekvis ĝia plukonstruado (duono de la 16-a jarcento). Fine de la dua mondmilito la preĝejo estis difektita de kuglo de soveta tanko, kaj ĝia rekonstruo estis finita en la jaro 1975. La preĝejo estas konstruita el ruĝa kaj griza grejso. Ĝis nun restis pluraj malfrue gotikaj detaloj. Super navo troviĝas ligna plafono kaj super ĥorejo – kruca volbo. En preĝeja turo troviĝas du malfrue gotikaj sonoriloj, el kiuj unu havas latinan surskribon kaj daton 1475.

Bibliografio kaj fontaĵo[redakti | redakti fonton]


Vilaĝoj de la komunumo:
Bielanka (Lauterseiffen) • Brunów (Braunau)Chmielno (Ludwigsdorf)Dębowy Gaj (Siebeneichen) • Dłużec (Lang Neundorf) • Dworek (Höfel) • Gaszów (Gehnsdorf) • Górczyca (Hohndorf) • Gradówek (Hagendorf) • Kotliska (Kesselsdorf) • Mojesz (Nieder Mois) • Nagórze (Neundorf-Liebenthal)Niwnice (Neuland) • Pieszków (Petersdorf) • Płóczki Dolne (Nieder Görisseiffen) • Płóczki Górne (Ober Görisseiffen)Radłówka (Hartelangenvorwerk) • Radomiłowice (Radmannsdorf) • Rakowice Małe (Wenig Rackwitz) • Rakowice Wielkie (Groß Rackwitz)Skała (Hohlstein) • Skorzynice (Hartliebsdorf) • Sobota (Zobten am Bober) • Ustronie (Seitendorf) • Włodzice Małe (Klein Walditz) • Włodzice Wielkie (Groß Walditz) • Zbylutów (Deutmannsdorf) • Żerkowice (Sirgwitz).