Kukabaraoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kukabaraoj
Dacelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Halcionedoj Halcyonidae
Genro: Dacelo
Leach, 1815
genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Kukabarao kun viandaj restaĵoj
Kukabarao ripoze sur trafikindikilo

Kukabaraoj estas la birdoj de la genro Dacelo, de la familio de Halcionedoj. Ili estas tre grandaj (ĉirkaŭ 43 cm altaj) teraj arbalcionoj indiĝenaj de Aŭstralio kaj Novgvineo kaj la plej grandaj de ties familio. Ties popola nomo estas lingva prunto el la vorto de lingvo Wiradjuri guuguubarra, kio estas onomatopea de ties alvoko. La nomo Dacelo estas anagramo de la vorto Alcedo, genro de la sama superfamilio, kiu enhavas la alcionon.

Tiuj aŭstralaziaj birdoj estas tre konataj pro siaj nekonfuzeblaj alvokoj, kiuj estas nekredeble kiel laŭta, eĥoa homa rido; afabla, kvankam iom histeria, amuza ĉe la tre konata Ridema kukabarao (Dacelo novaeguineae); kaj manieca rido ĉe la iome pli malgranda Bluflugila kukabarao (Dacelo leachii). Ili troviĝas ne nur en aridaj areoj, sed ankaŭ en apudurbaj kaj loĝejaj areoj apud fluanta akvo kaj facila manĝodisponeblo.

Ili montras iome da seksa duformismo, ĉar la inoj estas iome pli grandaj kaj pli senkoloraj.

Klasado kaj specioj[redakti | redakti fonton]

Albina kukabarao

Estas kvar konataj specioj de Kukabaraoj en Aŭstralio, Novgvineo kaj la insuloj Aru. La kvar specioj estas jenaj:

Malkutime inter proksimaj parencoj, la Ridema kukabarao kaj la Bluflugila kukabarao estas konkurencaj specioj en la areo kie ties teritorioj koincidas. Tio sugestas, ke la du specioj, kvankam el komuna deveno, evoluis izole (probable dum periodo kiam Aŭstralio kaj Novgvineo estis pli disaj; vidu Aŭstralio-Novgvineo) kaj kontaktiĝis en relative ĵusaj geologiaj epokoj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Kukabaraoj estas karnovoruloj. Ili manĝas lacertojn, serpentojn, insektojn, musojn kaj krudan viandon. La plej sociaj birdoj akceptas donitaĵojn el homoj kaj manĝas krudajn aŭ kuiritajn viandaĵojn (eĉ varmajn). Oni ne konsilas manĝigi tiujn birdojn per viando ĉar tio ne enhavas necesajn (por ili) ingrediencojn kiel kalcio kaj aliaj nutraĵoj esencaj por tiu birdo. Restaĵoj de la vianderoj en la beko povas ulceriĝi kaj damaĝi la birdon.

Ili estas teritoriaj kaj gregemaj, kaj ofte loĝas kun parto el la idoj de la antaŭa sezono. Ili ofte kantas kiel koruso por marki sian teritorion, kiun defendas ankaŭ agreseme.

Kukabarao, kiam oni elprenas el la nesto kaj manĝigas ĝin permane, povas iĝi agrabla dombesto. Tamen ĝia kaptiveca dieto de musoj kaj bovviando povas esti malfacile eltenebla krom la ĝena bruo, kaj ili postulas spacajn kaĝojn por flugi ene.

En naturo, oni konas, ke Kukabaraoj povas manĝi birdidojn kaj serpentojn, insektojn kaj etajn reptiliojn. En bestoĝardenoj, ili kutime manĝas manĝaĵon por rabobirdoj kaj mortintajn birdidojn.

Ili povas vivi ĝis 20 jaroj.

Inter homoj[redakti | redakti fonton]

Estas aŭstralia monero dediĉita al Kukabarao ekde 1990. Krome oni eldonis multajn poŝtmarkojn kun tiu nacia birdo dum la tuta 20-a jarcento.

Kantoj[redakti | redakti fonton]

Popkulturo[redakti | redakti fonton]

  • Olly la Kukabarao estis unu el la tri bestemblemo elektita por la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo. La aliaj bestemblemoj estis Millie la Ekidno kaj Syd la Ornitorinko.
  • Kvankam la Kukabaraoj troviĝas nur en du lokoj en la mondo, la distinga sono kiun faras, trovis sian vojon al sonbendoj de multaj "ĝangalaj sonoj", uzitaj en filmoj kaj televido (krom kelkaj distrejoj Disney) sendepende de la monda loko kie tio okazas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]