Nigraŝultra arbalciono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigraŝultra arbalciono
Nigraŝultra arbalciono
Nigraŝultra arbalciono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Halcionedoj Halcyonidae
Genro: Halcyon
Specio: H. malimbica
Halcyon malimbica
(Shaw, 1811)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigraŝultra arbalciono, Halcyon malimbica, estas arbalciono, tio estas birdo de la grupo de Alcededoj, kiu enhavas ankaŭ la alcionon, kukabaraojn kaj aliajn arbalcionojn.

Tiu ĉi specio estas amplekse distribuita en tropika okcidenta Afriko. Tiu arbalciono estas ĉefe loĝanto, sed revenas el plu sekaj savanaj areoj al pli humidaj habitatoj en la seka sezono.

Tiu estas granda arbalciono, 25 cm longa. La plenkreskulo havas brilbluajn dorson, flugilojn kaj voston. Ties subaj partoj estas blankaj, sed ĝi havas bluan zonon en kolo kaj brusto. La ŝultroj estas nigraj, kiel ĉe la Senegala arbalciono, sed multe pli amplekse. La flugo de la Nigraŝultra arbalciono estas rapida kaj rekta. La granda beko havas ruĝan supran makzelon kaj nigran suban makzelon. La kruroj estas brilruĝaj.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj. La voĉo de tiu bruema arbalciono estas fajfa pu-pu-pu-pu-ku-ku-ku-ku.

La Nigraŝultra arbalciono estas specio de varia arbaraj habitatoj. Ĝi gvatas kviete en profunda ombro dum atendo de predo. Ĝi estas teritoria, sed singarda. Tiu specio ĉefe ĉasas grandajn insektojn, artropodojn, fiŝojn kaj ranojn, sed ĝi manĝas ankaŭ la frukton de la Oleopalmo.

La Nigraŝultra arbalciono havas rimarkindan montroceremonion per kiu la flugiloj malfermiĝas por montri siajn blankajn partojn. La nesto estas truo en arbotermita nesto. La tipa ovodemetado estas ununura kaj po du rondoformaj blankaj ovoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]