Traktato de Montreux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dardanelos, Maro de Marmara kaj Bosporo reprezentas la rilaton inter la Egea Maro kaj Nigra Maro

La Traktato de Montreux (ankaŭ Markola traktato) de 20-a de julio 1936 redonis al Turkio la tutan suverenecon super la Dardaneloj, kaj la Marmora maro kaj Bosporo. Ĝi validas ankaŭ hodiaŭ kaj reguligas la liberan ŝiptrafikon tra tiuj akvoj.

Post malvenko de la Osmana imperio en la unua mondmilito, la markoloj inter la Mediteraneo kaj la Nigra Maro venis sub internacian kontrolon, laŭ traktatoj de Sèvres en 1920 kaj de Lausanne en 1923. La kontrolon praktikis speciala komisio. La strategie gravaj markoloj estis deklaritaj al malmilita zono.

La revizio de la traktato okazis pro premo de Turkio, kiu volis reakiri suverenecon pri siaj teritorioj. Pro la graviĝantaj internaciaj konfliktoj de la 1930-aj jaroj, oni volis akiri simpation de Turkio en ontaj konfliktoj. La centra traktata temo estis trairo de militŝipoj tra la markoloj. La traktadojn gvidis ĉefe Turkio, Britio kaj la Sovetunio, pliaj traktadaj partneroj estis Francio, Grekio, Bulgario, Rumanio, Jugoslavio kaj Japanio.

La traktato konsistas el 29 artikloj, kvar aldonaĵoj kaj unu protokolo. La artikloj 2 ĝis 6 regeligas civilan ŝiptrafikon, la artikloj 7 ĝis 22 la trafikon de militŝipoj. La markoloj estas internaciaj akvo laŭ la artiklo 2, tiel la komercaj ŝipoj – sendepende ties kargo aŭ flago – havas en paco liberan travojon. La turkaj instancoj povas fari nur sanitarajn inspektadon aŭ sekurecajn kontrolojn, altigi la impostojn, sed ili ne rajtas malebligi la trairon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]