Bobelkamero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unuaj trakoj observitaj en likvaĵa hidrogena bobelkamero (1954).
Nuna publika vido de bobelkamero en Fermilab (Usono) iama uzita en 1971.
Bobelkamero, la piŝto alĝustigas la necesan premon.
Unua observo de neŭtrino (novembro 1970).

Bobelkamero estas korpuskla detektilo, kies detekta medio estas varmegigita likvaĵo por preskaŭ atingi la limon de bolpunkto. Ĉirkaŭ la vojo de la atomaj korpuskloj estiĝas jonoj, je kies efiko, la varmegigita likvaĵo ekbolas kaj estixgas etaj bobeloj. La likvaĵo de la bobelkamero havas relative grandan densecon (kompare al vaporplena nebulkamero), ĝi estas plej ofte likva hidrogenodeŭterio, en kiuj oni povas analizis kernoreakciojn.

La kameron evoluigis usona atomfizikisto Donald A. Glaser, en 1952.