La batalo de l' vivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Batalo de l' Vivo
La Batalo de l' Vivo
La Batalo de l' Vivo
Aŭtoro Charles Dickens
Eldonjaro 1910
Urbo Londono
Eldoninto Stead's Publishing Office
Paĝoj 88
vdr

La Batalo de l' Vivo (angle : The Battle of Life : a love story) estas rakonto de la brita romanisto Charles Dickens unue publikigita en la jaro 1846. Ĝi estis la kvara de la kvin "Libroj por Kristnasko" de Dickens, kiuj aperis inter 1843 kaj 1848, la unua estis A Christmas Carol (Kristnaska Kanto).

Esperanta traduko[redakti | redakti fonton]

L. L. Zamenhof esperantigis la rakonton laŭ la germana versio kaj aperigis ĝin en La Esperantisto en la jaro 1891. La verko eldoniĝis aparte 88-paĝe en 1910. Estas unu el la unuaj tradukoj al Esperanto.

En la komenco de la libroforma versio de la verko, Zamenhof inkludis noton:

Citaĵo
 Al la legantoj.
En la unuaj jaroj de la ekzistado de Esperanto unu sinjoro montris al mi germanan libron (tradukon de verko de Dickens) kaj diris: ĉi tion oni certe ne povus traduki en Esperanton. Por konvinki tiun sinjoron, ke li eraras, mi prenis la libron kaj tradukis ĝin.
Ĉar la verko ne sole ne estas tradukita el la originalo, sed mi eĉ ne komparis ĝin kun la originalo, tial mi dum longa tempo ne deziris reeldoni ĝin. Sed kelkaj amikoj trovis, ke por multaj esperantistoj eble estos interese legi libron aperintan en la unuaj jaroj de Esperanto, tial mi cedis al ilia deziro kaj donis mian konsenton por reeldono de la verko.
L.L. Zamenhof 

Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.